En la hebrea oni diras סטריאוטיפ stereotip, sed laŭ la hebrea
vikipedio la Akademio por la Hebrea Lingvo kreis la vorton הטפס
hetpes, kiu estas derivaĵo per la radiko de טיפוס tipus, 'tipo' (mi
preskaŭ certas, ke tiu vorto estas origine grekdevena). (Jes ja, la
hebrea akademio provas anstataŭigi fremdvortojn per hebreaj derivaĵoj,
malkiel la nia :-)
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
>Por 'stereotipo' la malnova PIV proponas 'kliŝo', sed mi ne
certas ĉu
>la afero tute samas. Ĉu iu havas alian proponon?
Mi
registris "klisxo" sed mi volonte registros aliajn.
Amike
Renato
***************************
Renato Corsetti
<renato....@esperanto.org>
***************************
Adam:
>Por 'stereotipo' la malnova PIV proponas 'kliŝo', sed mi ne
certas ĉu
>la afero tute samas. Ĉu iu havas alian proponon?
Mi
registris "klisxo" sed mi volonte registros aliajn.
>klisxsxablono, sxablonklisxo
Jes, sed foje ankau' simple "banal-a" por "stereotipa".
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Sxajne jes, kvankam mi ne kompetentas pri la origino de hebreaj vortoj! La
etimologio de "stereotipo" estas interesa, sed ne tre uzebla por nia celo.
laux la fonto, kiun mi konsultis, "stereo-" signifas "spac-", "profund-",
kaj "typos" origine signifas "stampo". La pli gxenerala signifo de "tipo"
devenas de la moner-fara metio: oni stampis cxiun moneron per la "typos"
respondanta al gxia kategorio. La origina signifo de "stereotipo" versxajne
estas la tipografia: "profund-stampajxo", do "klisxo"; sed gxi nun pli ofte
havas la metaforan signifon "unuforma, sennuanca imago pri io" - aux cxu oni
enkondukis ankaux "stereotipio"???
Vortojn, kiujn oni volas enkonduki sub la "sxirmo" de la dekkvina regulo,
sed kiuj havas tiom disajn signifojn, oni prefere evitu. Se tian evitadon
oni ne povas eviti, oni difinu por tiu "internacia" vorto nur unu el la
disaj signifoj, kaj la alia(j)n oni esprimu alimaniere.
Mi ne scias, kion fari pri "stereotipo". Por la tipografia signifo ekzistas
ja ne nur "klisxo", sed eble ankaux "kompostajxo".
Otto
Detlef:
>Mi notis en PIV ke stereotipo estas Zamenhofa.
Certe, sed ne Fundamenta nek oficiala.
>Ankaux PIV ne bone klarigas la precizan teknikan signifon de
>stereotipo en la presado.
>En la figura senco mi proponas: gxeneralajxo.
Mi registris tion.