apulso

3 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
12:02 AM (12 hours ago) 12:02 AM
to la bona lingvo
Alia diskuto de Fejsbuko. Mi ne trovas la vorton "apulso" por la koncepto de la angla astroscienca fakvorto vorto "appulse". Sed ĝi bezonas vorton pli bonan ol "apulso", do mi prezentas proponon. Ĝi signifas la pozicion de du astroj, kie ili estas plej proksimaj unu al alia de la vidpunkto de la observanto (plej ofte sur la Tero).
  • apulso → ŝajna (plej)proksimiĝo, proksima pozicio, minimuma/malpleja foreco, ​​minimuma/malpleja angulo
Lingvoj, kiel la hinda, araba, aŭ islanda, uzas formon de "proksim(iĝ)o". La ĉina uzas 最小角距 -- plej malgranda angul-distanco.

Jen kelkaj realaj frazoj hazarde elektitaj el astrosciencaj ĵurnaloj en la angla, kun unu el la proponoj kiel ekzemplo:
  • "Je la sama tempo kiel la appulse [→ ŝajna plejproksimiĝo], la luno kaj Venuso ankaŭ akiros saman ekliptikan longitudon"
  • "La unua okazaĵo estis stela alproksimiĝo, aŭ appulse [→ ĉi tie ne plu bezonata], sen kaŝado."
  • "Duonombra eklipso, foje nomata appulse [→ ŝajna plejproksimiĝo], okazas kiam la luno maltrafas la ombron de la tero sed pasas tra ĝia duonombro."
  • "Uzante la Alice-spektrografon, observoj de la appulse [→ ŝajna plejproksimiĝo] de kaj la suno kaj la stelo HD42954 estis faritaj por serĉi spurojn de malproksima transviola sorbado."
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages