frik-ul-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2008, 2:57:11 AM8/29/08
to °listo 'la bona lingvo'
Tiun vorton, frik-ul-o, mi ĵus trovis en la kataluna listo en ĉi tiu kunteksto:

"Esperantistoj ne estas kvar frikuloj. Ili estas serioza movado...ktp..."

Laŭ la vortaro de Wells (la plej fidinda laŭ mi kaj Alaho) la traduko por "freak" estas "monstro", "nenormalulo", "kuriozaĵo".

Ĉu ekzistas tradicio pri traduko de freak al Esperanto?

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Aug 29, 2008, 6:10:41 AM8/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:
> Ĉu ekzistas tradicio pri traduko de freak al Esperanto?
 
En la vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands  Petro De Smedt tradukis "freak" per fanatikulo.
Alia eblo, kiun mi vidas, estus "obsedato".
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2008, 5:19:26 AM8/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
| En la vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands Petro De Smedt tradukis "freak" per fanatikulo.
Alia eblo, kiun mi vidas, estus "obsedato".
Dankon, Leo! Ni atendu ankaŭ la aliajn. Laŭ mia kompreno en la itala oni uzas la vorton (ankaŭ la italigitan formon "fricchettone") en la senco de "malnorma", "ekstravaganca" (se tio estas vorto en Esperanto).

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Aug 29, 2008, 6:48:19 AM8/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato demandis:
> Ĉu ekzistas tradicio pri traduko de freak al Esperanto?
La (miaopinie bona!) vortaro ĉe http://traduku.net/al_esperanto.php per la opcio "glose" montras:
 
freak === [anomalio/ anomalia/ anomalie/ kaprica/ kaprico/ nenormala/ nenormalaĵo/ neprobabla/ eksterordinara/ escepta kazo/ bizarulo/ groteskulo/ groteskaĵo/ monstro/ ...ema/ ...emulo/ ...maniulo/ fanatikulo/ obsedata pri/ obsedato]
 
Mi supozas, ke la samideanoj malantaŭ tiu maŝino ankaŭ fervore kolektas taŭgajn terminojn. Ili ĝentile kaj rapide reagas al sugestoj.
 
Amike salutas
Leo
 
 

Anna Lowenstein

unread,
Aug 29, 2008, 5:42:01 AM8/29/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi kutime nomas tian homon (kaj oni vidas plurajn en Esperanto-kongresoj!) frenezulo.

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: venerdì 29 agosto 2008 12.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: frik-ul-o

Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2008, 6:09:36 AM8/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi kutime nomas tian homon (kaj oni vidas plurajn en Esperanto-kongresoj!) frenezulo.

Simplulino!

Renato



Renato Corsetti

unread,
Aug 29, 2008, 6:15:44 AM8/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
freak === [anomalio/ anomalia/ anomalie/ kaprica/ kaprico/ nenormala/ nenormalaĵo/ neprobabla/ eksterordinara/ escepta kazo/ bizarulo/ groteskulo/ groteskaĵo/ monstro/ ...ema/ ...emulo/ ...maniulo/ fanatikulo/ obsedata pri/ obsedato]
provizore, por ne forgesi pri la tuto, mi registris:

frik-ul-o --> escept-ul-o

Plia diskuto kaj pliaj proponoj estas bonvenaj.

Amike

Renato



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages