Demando pri vortoj rilataj al podkastoj

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 30, 2024, 12:14:28 PMMar 30
to ~ la bona lingvo
jen peto ne nur al mi, sed al ĉiuj

---------- Forwarded message ---------
From: Roberto Perez-Franco <perez...@gmail.com>
Date: Sat, Mar 30, 2024 at 4:10 PM
Subject: Demando pri vortoj rilataj al podkastoj
To: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Kara Renato,

Mi volas demandi al vi, kiel diri en Esperanto la sekvajn anglajn vortojn rilate al podkastoj:

"episode", kiel en la frazo "Welcome to today's episode of Panama Raporto", kaj "Our next episode is going to be about whales and dolphins" 

"season", kiel en la frazo "This is the first episode in our fifth season"

"broadcast", kiel en la frazo "Today we are broadcasting from the Mornington Peninsula"

Dankon! 

Roberto


--
~~~~~~~~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
renato....@gmail.com 

laurent...@gmail.com

unread,
Mar 30, 2024, 12:26:32 PMMar 30
to la-bona...@googlegroups.com

Saluton,

 

Kiel kutime, en Esperanto estas pluraj dirmanieroj por tiuj; ĉiel, mi proponas l’ojn jenajn:

Epizodo, sezono, elsendi.

 

Laurent

 

De : la-bona...@googlegroups.com <la-bona...@googlegroups.com> De la part de Renato Corsetti
Envoyé : samedi 30 mars 2024 17:14
À : ~ la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : (la bona lingvo) Demando pri vortoj rilataj al podkastoj

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFxLG%3DaLym6HW2odcBgyn-2LwJCBnpB0U%2BU0gP1KWaXjefxQRw%40mail.gmail.com.

Leo De Cooman

unread,
Mar 30, 2024, 5:22:02 PMMar 30
to la-bona...@googlegroups.com
Eble:

episode: seri-er-o (eble ankaŭ program-er-o)
season: sezon-o ŝajnas al mi akceptebla, eble ankaŭ faz-o
broadcast:  el-send-i;  dis-aŭd-ig-i;  dis-send-i;  sur-ond-ig-i

Amike salutas Leo


Op 30/03/2024 om 17:14 schreef Renato Corsetti:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFxLG%3DaLym6HW2odcBgyn-2LwJCBnpB0U%2BU0gP1KWaXjefxQRw%40mail.gmail.com.


Virusvrij.www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
Apr 4, 2024, 12:15:08 PMApr 4
to Roberto Perez-Franco, ~ la bona lingvo
kara orberto perez franco, ni iom diskutis kaj la nefirmaj konkludoj estas jenaj:

episode: iuj preferas epizodo, kiu ŝajnas la lastatempa nova signifo de tiu oficiala vorto, sed kaj PIV kaj REVO kontraŭas tion kaj la plej sekura alia vorto ŝajnas esti 'ero', kiu estas kombinebla kun filmero, programero, dokumentero, raportero, ktp.
season: preskaŭ unuanime oni emas al sezono, kvankam estis proponoj ankaŭ pri fazo, parto, kaj similaj.
broadcast: elsendi, dissendi

amike
renato

Françoise NOIREAU

unread,
Apr 6, 2024, 5:15:35 AMApr 6
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj mi ne komprenas kio estas season aŭ sezono... Eble ĉar mi ne havas televidan kulturon?

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

renato....@gmx.com

unread,
Apr 6, 2024, 5:32:54 AMApr 6
to la-bona...@googlegroups.com
temas pri rekomenco de nova serio de filmoj kun la sama temo, rolantoj, titolo, kiu daŭras kelkaj monatojn.
 
amike
 
renato
 

 
 
 
Sent: Saturday, April 06, 2024 at 10:15 AM
From: "Françoise NOIREAU" <fran...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: Re: (la bona lingvo) Demando pri vortoj rilataj al podkastoj

Françoise NOIREAU

unread,
Apr 6, 2024, 11:10:29 AMApr 6
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon.
Ĉu ĝis elĉerpo de la intereso?

Amike,
Fransoazo
+ 33 609 120 374

renato....@gmx.com

unread,
Apr 6, 2024, 12:26:06 PMApr 6
to la-bona...@googlegroups.com
fakte jes. la sukcesaj filmoj daŭras dum pluraj "sezonoj".
 
amike
 
renato
 
 
 
Sent: Saturday, April 06, 2024 at 4:10 PM

Tirifto

unread,
Apr 6, 2024, 12:59:51 PMApr 6
to la-bona...@googlegroups.com
Estimataj samideanoj, resaluton!

Mi konfesas, ke mi havas preskaŭ nulan sperton je podkastoj, kaj kelkaj
miaj konataj podkast-amantoj, kiujn mi demandis pri la temo, neniam uzas
vorton por grupo de epizodoj (»season«). Sed kaj mi kaj ili ja uzas tian
vorton por filmaj (televidaj) serioj, kaj do se vi permesos, mi volus
respondi al la demando iom pli ĝenerale, aŭ iom pli precize pri filmaj
(televidaj) serioj.

La vorto »epizodo« sencas kaj ŝajnas sufiĉe internacia al mi. Sed la
vorton »sezono« mi neniam opiniis taŭga. »Sezono« laŭ mi estas parto de
jaro, precipe printempo, somero, aŭtuno, aŭ vintro, sed povas ankaŭ temi
pri alimaniere difinita parto de jaro, kiu havas propran karakteron.
(Ekzemple, oni povus paroli pri »ĉasa sezono« aŭ »bana sezono«, dum kiuj
oportunas ĉasi bestojn aŭ bani sin ekstere, respektive.) Nomi tiel
parton de iu elsendaĵo ŝajnas al mi nelogika. Parto de elsendaĵo certe
povas elsendiĝi dum iu sezono (ekz. printempo), sed ĝin mem mi ne nomus
sezono, ĉar ĝi ne estas regula parto de jaro (aŭ alia tempo-mezuro), sed
eltranĉo el elsendaĵo.

Eble mia kontraŭeco al la nomo baziĝas sur tio, ke en mia denaska lingvo
(la ĉeĥa) oni ne uzas la vorton por »sezono« tiumaniere; oni ordinare
diras »serio« aŭ »vico«. Tielan uzon de »sezono« mi konas nur de la
angla kaj franca. Tiuteme mi scivolus, kiun nomon uzas diversaj aliaj
lingvoj, precipe neeŭropaj (se ankaŭ eŭropaj, ĉar ankaŭ la diverseco
inter eŭropaj lingvoj povas esti tre bona fonto de ideoj por Esperanto).

Se ni parolas pri ia vidaŭdaĵo, kiu havas plurajn pecojn, kaj ni volas
nome distingi inter unu peco, grupo de pecoj (iel ligitaj), kaj la tuto
de ĉiuj pecoj, mi kutimiĝis uzi la ĉi-subajn vortojn:

* epizodo (← unu peco)
* epizodaro (← grupo de pecoj)
* seriaĵo (← la tuto de ĉiuj grupoj/pecoj)

Unu el miaj amikoj uzas aliajn nomojn, kiujn mi trovas iom pli koheraj
kaj pli ĉarmaj, kaj mi nuntempe provas uzi ilin praktike:

* seriero (← unu peco)
* serio (← grupo de pecoj)
* seriaro (← la tuto de ĉiuj grupoj/pecoj)

Mi tre ŝatas, ke ĉiu el tiuj vortoj uzas la vorteron »seri«, kaj tiel
tre bone utiligas kunmetadon, kaj klare esprimas la rilatojn inter la
vortoj. Kiel vi opinias pri tio?

Ĉion bonan
// Tirifto

On 3/30/24 17:14, Renato Corsetti wrote:
> jen peto ne nur al mi, sed al ĉiuj
>
> ---------- Forwarded message ---------
> From: *Roberto Perez-Franco* <perez...@gmail.com>
> Date: Sat, Mar 30, 2024 at 4:10 PM
> Subject: Demando pri vortoj rilataj al podkastoj
> To: Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
>
>
> Kara Renato,
>
> Mi volas demandi al vi, kiel diri en Esperanto la sekvajn anglajn
> vortojn rilate al podkastoj:
>
> "episode", kiel en la frazo "Welcome to today's episode of Panama
> Raporto", kaj "Our next episode is going to be about whales and dolphins"
>
> "season", kiel en la frazo "This is the first episode in our fifth season"
>
> "broadcast", kiel en la frazo "Today we are broadcasting from the
> Mornington Peninsula"
>
> Dankon!
>
> Roberto
>
>
> --
> /*~~~~~~~~~~*
> renato corsetti/
> /22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
> renato....@gmail.com <mailto:ren...@esperanto.org> /
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http:// bonalingvo.info
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
> an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> To view this discussion on the web visit
> https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFxLG%3DaLym6HW2odcBgyn-2LwJCBnpB0U%2BU0gP1KWaXjefxQRw%40mail.gmail.com
> <https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFxLG%3DaLym6HW2odcBgyn-2LwJCBnpB0U%2BU0gP1KWaXjefxQRw%40mail.gmail.com?utm_medium=email&utm_source=footer>.

Renato Corsetti

unread,
Apr 6, 2024, 3:12:08 PMApr 6
to ~ la bona lingvo, Solis Esperanto, Bonulo
dankon, tirifto, pro viaj konkludoj, kiujn mi pludonos al la petinto kaj samtempe mi petas niajn cxinajn, japanajn kaj aliajn aziajn listanojn diri al ni, kiel oni solvas en iliaj lingvoj la problemo pri tradukado de ĉi tiuj vortoj

> "episode", kiel en la frazo "Welcome to today's episode of Panama
> Raporto", kaj "Our next episode is going to be about whales and dolphins"
>
> "season", kiel en la frazo "This is the first episode in our fifth season"
>
> "broadcast", kiel en la frazo "Today we are broadcasting from the
> Mornington Peninsula"

amike

renato

Mi konfesas, ke mi havas preskaŭ nulan sperton je podkastoj, kaj kelkaj
miaj konataj podkast-amantoj, kiujn mi demandis pri la temo, neniam uzas
vorton por grupo de epizodoj (»season«).


--
~~~~~~~~~~
renato corsetti

Yukihiro DOI

unread,
Apr 7, 2024, 6:26:31 AMApr 7
to la-bona...@googlegroups.com, Solis Esperanto, Bonulo
Saluton,
Mi ne havas bonegan ideon el la Japanaj tradukaĵoj, ĉar estas nur pruntvortoj
- "Episōdo" el la angla episode aŭ "monogatari" 
- "Shīzun" el season.
"Monogatari" signifas rakondon. Do, kion pri
- Rakonto kaj
- Rakontaro? 
Yukihiro




Renato Corsetti

unread,
Apr 7, 2024, 6:29:04 AMApr 7
to la-bona...@googlegroups.com, Solis Esperanto, Bonulo
ankaŭ tio estas konsiderinda. dankon doi yukihiro!

amike

renato

Bonulo

unread,
Apr 7, 2024, 6:26:24 PMApr 7
to Renato Corsetti, ~ la bona lingvo, Solis Esperanto
Saluton.

En la japana ni diras jene:
episode = episōdo ichi (epizodo unu) aŭ dai-ichi wa (la unua rakonto)
season = shīzun ichi (sezono unu) aŭ shīzun wan (season one = sezono unu)
broadcast = hōsō (elsendo)

Mi diras en esperanto jene:
Mi spektis la unuan rakonton de la unua sezono de la televida serio “Umo”.

Laŭ mi “rakontaro" estas pli bone komprenebla ol “sezono".

Amike,
Joŝito Haŝimoto

Renato Corsetti

unread,
Apr 8, 2024, 5:25:31 AMApr 8
to la-bona...@googlegroups.com, Solis Esperanto
dankon, bonulo! fakte esprimoj bazitaj sur rakonto kiel rakontero kaj rakontaro estas tute kompreneblaj.

amike

renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Apr 8, 2024, 5:36:57 AMApr 8
to la-bona...@googlegroups.com, Solis Esperanto
Oni povus nomi individuan epizodon ĉapitro. Sed tio estas tiom malproksima de la kutima uzado, ke eblus konsideri tion nura propono, certe ne normale uzata esprimo.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

Yukihiro DOI

unread,
Apr 8, 2024, 6:08:17 AMApr 8
to la-bona...@googlegroups.com, Solis Esperanto
"bazitaj sur rakonto kiel rakontero kaj rakontaro" 
Rakontero sonas kiel la angla "scene" se mi komprenas ĝuste. 

renato....@gmx.com

unread,
Apr 8, 2024, 9:10:44 AMApr 8
to la-bona...@googlegroups.com
efektive tiu interpreto eblus, sed rakontero aŭ rakonto-ĉapitro ŝajnas al mi pli bona ol episodo.
 
amike
 
renato
 
 
 
Sent: Monday, April 08, 2024 at 11:08 AM
From: "Yukihiro DOI" <doiyu...@gmail.com>
To: la-bona...@googlegroups.com
Cc: "Solis Esperanto" <centr...@gmail.com>
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: Demando pri vortoj rilataj al podkastoj
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages