(la bona lingvo) fora

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
May 4, 2010, 9:20:04 AM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
mi opinias ke for en la senco de malproksima estas evitenda, do
proponas linion:

for(a) (en la senco de malproksima)-->malproksima (dista)

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2010, 1:14:29 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
for(a) (en la senco de malproksima)-->malproksima (dista)
Preter la statuso de "dist-a", kiel ni povas forigi ion, kio estas Fundamenta, sed eble vi celas, ke ĝi estas Fundamenta ne en la senco de "malproksima".

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 4, 2010, 1:31:30 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/5/4 ro-esp <ro-...@dds.nl>

mi opinias ke for en la senco de malproksima estas evitenda, do proponas linion:

for(a) (en la senco de malproksima)-->malproksima (dista)

     Nepre ne "dist/a", kiu estas tipa malbonalingvajho ! (Kontraue, "mal/proksim/a" estas tre bona vorto, kvankam chi tie ghi ne taugas.)
     CHar "for" ne estas adjektivo, ghi ne povas signifi "malproksima". Sed chu ghia signifo ne estas ege proksima al tiu de "mal/proksim/e(/n)". Se ne, kio do estu tiu signifo ?

     Sed, se mi ghuste memoras (bedaurinde shanghado de la titoloj igas malfacila la kontroladon), la pridisputata temo ne estis pri "for", sed pri la vortokomenca "tele" trovebla en "televid/o",
"telefon/o", "telepati/o" k. s.  Iuj el vi volus krei unu novan vorteron "tele/", dum aliaj ne konsentas je tio, kaj parto el chi tiuj estas serchantaj, kiel oni diru la samon per la jama vortomaterialo de Esperanto.
     SHajnas al mi, ke la bezonata signifo ne estas tiu de "for/a" ("malproksim(en)a" : "estanta malproksime" au "ir(ig)anta  malproksimen"), sed tiu de "de/for/a" ("okazanta de loko malproksima").
      Por diri "defora" mi proponas la vorton
"de/for/a". Lau mia opinio, neniom gravas, ke tiu ne estas prefikso, sed plena vorto. Termino povas esti vortigata per duvortajho au kelkvortajho.
     .

--
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2010, 2:05:05 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

Por diri "defora" mi proponas la vorton "de/for/a" .
Tio signifas ke la televida (de)forregilo en kamparana Esperanto estus la tre ĉarma "deforilo".

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
May 4, 2010, 4:30:12 PM5/4/10
to la bona lingvo
On 4 Mai, 15:20, ro-esp <ro-...@dds.nl> wrote:

> mi opinias ke for en la senco de malproksima estas evitenda, do  
> proponas linion:
>
> for(a) (en la senco de malproksima)-->malproksima (dista)

Jen tiurilata PMEG-ajho:

"Ne eblas do uzi solan 'for' en la signifo 'malproksime, malproksima',
se la kunteksto ne klare montras tion. Oni ne diru: *lia hejmo estas
for*, se la signifo estas lia hejmo estas malproksime, char lia hejmo
estas for komprenighas normale kiel lia hejmo estas malaperinta.
Tamen, se oni diras ekz. 'lia hejmo estas tre for', oni tion povas
kompreni nur kiel 'lia hejmo estas tre malproksime', char 'tre
malaperinta' estas tro stranga ideo."

( http://h.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/for.html
)

Al mi tio shajnas prudenta. Chu ankau al vi?

--
Andreas Kueck

Fra Simo

unread,
May 4, 2010, 5:04:38 PM5/4/10
to la-bona...@googlegroups.com

2010/5/4 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

Francisko:

Por diri "defora" mi proponas la vorton "de/for/a" .
Tio signifas ke la televida (de)forregilo en kamparana Esperanto estus la tre ĉarma "deforilo".

     Mi estis proponinta "de/for/a"-n kiel adjektivon. Lau tio, ilo por defora regado de ia aparato estus nomata  "de/for/a reg/il/o". Pri la Renata "de/for/il/o" mi en la nuna momento ne havas opinion. La demando estas, chu per tia ilo oni "deforus", nome chu tiu lsta verbo havus kompreneblan sencon.
     Ankau pri taugeco de "de/for/reg/il/o" mi tre dubus. Certe "for/reg/il/o" estus malbona por la bezonata signifo (
"for/reg/i" ja signifus "forigi per regado").

--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]


NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2010, 4:43:37 AM5/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko: 
  "de/for/a reg/il/o"
Nu, mia propono pri deforregilo estis parte ŝerca kiel tiu de esperantlingva kamparano, kiu parolus la veran ĉiutagan, neformalan Esperanton. Via propono estas tute en ordo. Mi atendas la komentojn de aliaj antaŭ ol aldoni plian variaĵon al la jam tro multaj variaĵoj.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
May 5, 2010, 7:39:24 AM5/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi atendas la komentojn de aliaj antaŭ ol aldoni plian variaĵon al la jam tro multaj variaĵoj.

Nuntempe nia linio estas

telekomand·il·o → for·a reg·il·o, distanc·reg·il·o, mal·proksim·reg·ilo, for·a ŝalt·il·o, distanc·ŝalt·il·o, mal·proksim·ŝalt·il·o

La propono de Francisko certe ne estis aldoni "defora regilo" al ĉi tiu jam longa listo, sed anstataŭigi la nunajn alternativojn (aŭ almenaŭ tiujn, kiuj uzas "reg" kaj ne "ŝalt") per "defora regilo". Mi efektive konsentas kun Francisko ke antaumetita "defora" ĉi-kaze pli taŭgas ol antaŭmetita "fora" aŭ prefiksece uzata "distanc-" aŭ "malproksim-". Se ni momente lasu la demandon pri "reg" kaj "ŝalt" netuŝita (ĉar tio ne estas parto de nia nuna diskuto), tio ŝanĝas la linion al la jena formo:

telekomand·il·o → de·for·a reg·il·o, de·for·a ŝalt·il·o

Kiel mi jam esprimis en niaj antaŭaj diskutoj pri la temo, mi persone ankaŭ ŝatas la novprefikson "tele-", ĉar ĝi laŭ mi estas utila aldono al Esperanto (ekzemple ĝi ebligas la alternativon "telekopii" al "faksi", kaj ebligas interpreti "televidi" kiel "tele·vid·i", tiel ke ĝi eĉ ne pligrandigas la kvanton de lernendaj vorteroj, ĉar oni ne plu devas aparte lerni "televid"). Do mi fakte konsideras "tele·reg·il·o" kaj "tele·ŝalt·il·o" bonaj alternativoj al "telekomand·il·o". Sed dum Renato kaj kelkaj aliaj ne volas vidi "tele-" en niaj alternativoj, mi certe preferas ĉi-kaze alternativojn kun "defora" al la aliaj eblaj alternativoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 5, 2010, 9:47:02 AM5/5/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
telekomand·il·o → de·for·a reg·il·o, de·for·a ŝalt·il·o
Mi ŝanĝis al tio.


Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages