Interreta kurso che Livemocha

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 12:37:11 PM8/17/09
to °listo 'la bona lingvo'
Antau' longa tempo Leo sendis al mi mesag'on pri tio, kion oni povus fari en Livemocha.

Hodiaŭ mi revizitis ĝin. Nun jam eblas voĉdoni por tradukaĵojn faritajn de lernantoj (post registriĝo kompreneble)
 
Mi informas vin pri tio, ĉar miaopinie tie estas ebla fonto de "bonlingvaj problemoj".
Ekzemple: kiel traduki la anglan "She is wearing a white sweater".
La proponita tradukaĵo estas "Ŝi surhavas blankan svetron."
Mi scias preskaŭ nenion pri vestaĵoj, eĉ en mia gepatra lingvo.
En NPIV mi trovas "sveteron".
Alie mi vidis, ke la angla "manager" estas tradukita per manaĝero.

Intertempe ni havas liniojn kaj pri svetero kaj pri manaĝero. Se iu volas helpi Leo-n porti la bonan novaĵon en Livemocha, li-ŝi estas bonvena.

Amike

Renato
file:///C:/DOCUME~1/Renato/IMPOST~1/Temp/nsmail-13.txt

Leo De Cooman

unread,
Aug 17, 2009, 4:26:45 PM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
 
Renato skribis:
> Intertempe ni havas liniojn kaj pri svetero kaj pri manaĝero. Se iu volas helpi Leo-n porti la bonan novaĵon en Livemocha, li-ŝi estas bonvena.

Dankon, Renato.
Mi tradukis la plej multajn lecionajn tekstojn el la angla, sed nun temas pri ekzercetoj, kiuj komence ne estis en la tradukendaj tekstoj. Tradukita razeto estos akceptata nur post atingo de 5 poentoj kaj nur post akcepto de ĉiuj frazetoj la Esperanta kurso aperos en la forumo
Oni ankaŭ voĉdonu por prononcitaj tekstoj.
Por povi traduki, mi registriĝis por lerni la anglan, asertante, ke mia gepatra lingvo estas Esperanto kaj ke mi bone regas la nederlandan... (mensogeto por la bona celo...)
Mi ne certas, ke necesas lerni iun lingvon por povi traduki, sed verŝajne necesas esti akirinta jam sufiĉe da poentoj (lerninte, farinte la ekzercojn, ktp.)
Ni nepre bezonas kelkajn kunlaborantojn por (mal)aprobi la frazetojn.
Esperanta kurso ĉe Livemocha estus bona afero, mi opinias.
Multaj vizitantoj de Livemocha voĉdonis por havi ĝin.
 
Amike salutas
Leo
 

Renato Corsetti

unread,
Aug 17, 2009, 3:52:36 PM8/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

Ni nepre bezonas kelkajn kunlaborantojn por (mal)aprobi la frazetojn.
Esperanta kurso ĉe Livemocha estus bona afero, mi opinias.
Multaj vizitantoj de Livemocha voĉdonis por havi ĝin.

Tre bone. Se vi sendas al mi alvoketon por trovi la kunalborantojn, mi provos serchi ilin por vi.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages