> "amen, haleluja, hosana" = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en
> judismo kaj kristanismo
vers'ajne ankau' por tiuj ni devus provizi samsignifajn kompreneblajn
esprimojn almenau' pro esperantistoj ekster la jud-kristana mondo.
Adam, eble vi estas la plej au'toritata tradukanto de ili.
kara adam. mi redaktis la tri vortojn. bonvolu kontroli, c'u vi
trovas ilin tenindaj.
efektive Zamenhof uzis ankau' formojn asimilitajn de la vorto: "ameno
diablon ne forpus'as!", sed mi hava sla impreson ke la elparolos
varias inter Amen kaj aMEN.
amike
renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Ili estas en ordo, sed estas tajperaro ĉe "haleluja":
haleluja! = laŭd-om al di-o!, vivu!
(mi supozas, ke vi celis 'laudon')
Mi ne bone konas la kristanan uzon de 'hosana', sed mi supozas, ke via
samsencaĵo estas en ordo.
> efektive Zamenhof uzis ankau' formojn asimilitajn de la vorto: "ameno
> diablon ne forpus'as!", sed mi hava sla impreson ke la elparolos
> varias inter Amen kaj aMEN.
Verŝajne tio estas 'diro de "amen"', kaj ne kiel ekkrio.
Cetere, pri 'asimili', eble:
asimili [2oa] = alproprigi, malfremdigi
mi registris vian proponon. kiel oni diras tion en nelatinidaj lingvoj?
>asimili [2oa] = alproprigi, malfremdigi
mi registris vian proponon. kiel oni diras tion en nelatinidaj lingvoj?
En la norvega oni relative ofte diras "assimilere". La fremdvortaro donas
detalajn difinojn el pluraj kampoj, sed vortaro kun sinonimoj indikas "oppta
(i seg)" (proksimume: enpreni (en sin)), "gjøre lik" (igi simila),
"'smelte'" (fandi). Kiel sinonimojn de "assimilasjon" gxi donas "omdanning"
(transformo), "oppsuging" (ensorbo), "opptak" (enpreno). La elemento "opp"
estas parenco de la angla "up", kaj gxia baza signifo estas "supren", sed
cxi tie gxi transdonas ideon pli trafe redoneblan en E-o per "en -n".
Otto
en la itala oni diras "assimilare".
kiel oni diras en viaj lingvoj?
> kiel oni diras tion en nelatinidaj lingvoj?
Por kia signifo? PIV donas ioman troabundon da signifoj, laux sia
kutimo tro precizante, tiel ke oni apenaux havas superrigardon pri ia
kerna enhavo de la vorto.
La demando fontis el via frazo pri "amen":
efektive Zamenhof uzis ankau' formojn asimilitajn
de la vorto: "ameno diablon ne forpus'as!"
Cxu vi volis diri, ke "Z uzis formojn (plene) adaptitajn,
samformigitajn aux similigitajn al la sistemo de Eo"?
Por tio mi uzus la sekvajn finnajn vortojn. Mi donas tradukon, kiu
kiel eble respondas al la konsisto de la finna vorto, kian oni eble ne
uzus tradukante gxin. La tradukoj devas esti iom umaj, cxar
vortderiviloj de la finna ne ofte havas precizan respondajxon en Eo.
mukauttaa = igi laux-a
sulauttaa = fand-igx-igi (jes, havas tian duoblan sufikson)
Ekzistas en la finna ankaux la latindevenaj vortoj
assimilaatio (subst.)
assimiloida (verbo: asimili)
kiujn oni povas fake uzi, precipe fonetike kaj biologie. Mi vidis
ankaux politikan uzon en gazetaro, ekz. "assimilaatiopolitiikka",
'kunfande unuiga politiko rilate gentojn' parolante pri ekz. Turkujo
kaj kurdoj, iam ankaux pri Finnlando, sed sxajnas ke pli oftas
sulauttaa = fand-igx-igi
PIV-2000 donas ankaux la signifon "alproprigi al sia menso ideojn aux
sciojn". El tiu difino kaj el la ekzemploj mi konjektas, ke la plej
oftaj finnaj vortoj por tia mensa asimilo estas
sulattaa = fandi, degel-igi, digesti
sisäistää = intern-igi
Aliaj vortoj cxi-kuntekste, eblaj tradukoj de "asimili":
yhtäläistää = unu-ec-igi
samankaltaistaa = sam-spec-igi
Mi legis en PIVo, ke la vorto signifas ankaux "Fandi kaj proprigi al
si la cxirkauxajn petrojn" kaj demandas min, kial ne ankaux la
pauxlojn kaj jakobojn?
Amike
>Mi legis en PIVo, ke la vorto signifas ankaux "Fandi kaj proprigi al
>si la cxirkauxajn petrojn" kaj demandas min, kial ne ankaux la
>pauxlojn kaj jakobojn?
C'io tau'gas nur ne s'tonoj.
Amike
Renato
dankon, otto!
en la itala oni diras "assimilare".
kiel oni diras en viaj lingvoj?
amike
renato
Tio montras tre trafe, ke 'asimili' estas nur neregula fleksia formo
de 'similigi'. (Efektive, mi pensas, ke vortofonte ĝi estas
'al-simili'.) Do ŝajnas al mi, ke almenaŭ oni diru anstataŭe
'similigi', aŭ alian pli precizan formon, kiel unu el la aliaj
sugestitaj.