> Bedaurinde, ghi ofte uzas novradikojn en siaj tradukoj: Ech la achaj
> mal-mal-vortoj (magra, kurta ktp) ofte aperas en la unua loko de la
> tradukoj! Tio lau mi estas tre malbona afero, char ghuste per vortaroj de la
> direkto nacilingvo-al-Esperanto multaj lernantoj kaj progresantoj
> plivastigas sian vortostokon -- do tia vortaro povas kauzi grandan malutilon
> direkte al malpli bona Esperanto.
Ankau mi ne shatas la mankon de stilinformoj en (chiuj) vortaroj de
Krause. Tiel komencantoj ne povas rimarki, chu vorto estas ghenerale
uzebla au ne.
Tamen mi opinias la vortarojn de Krause nepre rekomendinda. Ilia
arangho estas ege profesieca, ne nur kompare al iuj esperantujaj
amatorajhoj, sed ankau kompare al neesperantaj vortaroj de gvidaj
germanaj eldonejeoj. Kritiko pri detaloj kompreneble indas, sed
ghenerale la vortaroj de Krause estas la plej bonaj, kiuj haveblas en
Germanio.
> Mi esperas, ke la nova (malpli ampleksa) vortaro germana-Esperanta-germana
> estas pli bonlingva. Andreas, vi skribis, ke vi kontrolis parton de ghi. Chu
> vi do povus diri, kiugrade ghi donas preferon al novradikoj kaj kiugrade al
> kunmetajhoj?
Ankau mi korektis parton de tiu nova vortaro de Ulrich Matthias kaj
Dietrich Weidmann. Novradikojn kaj kunmetajhojn ghi preferas samgrade
kiel Krause. Dum korektado mi aldonis simplajn variantojn, se mi
trovis jhargonajn tradukojn. Mi ne kontrolis, chu Ulrich Matthias
aplikis tiajn korektojn. Ghenerale mi serchis nur evidentajn erarojn,
sed ne speciale celis elsarkon de novradikoj, char mi pri novradikoj
havas malpli ekstreman opinion ol kelkaj aliaj en tiu chi retlisto.
(Ekzemple la supre menciitajn vortojn "magra" kaj "kurta" mi opinias
sufiche enradikighintaj, ke progresintaj esperantistoj konu ilin.)
Ghenerale la nova vortaro miaopinie estas bona amatorajho, malpli
fidinda ol vortaroj de Krause, tamen kelkfoje pli aktuala. Ghin oni ne
tro severe prijughu, char ghi estas frukto de rapidega laboro. La
chefaj avantaghoj estas la malalta prezo kaj pezo, akceptebla aspekto
kaj bona haveblo. Ghi estas ne nur mendebla, sed en kelkaj
librovendejoj ankau trafoliumebla. La eldonejo lertas pri merkatigo.
Kore
Dirk
Kiel statas pri alilingvaj Esperanto-vortaroj? Chu ili ankau ofte plenas je novradikoj, au chu ili estas pli bonlingvaj?