rajp-i

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 4:47:59 AM5/11/12
to °listo 'lbl'
Leo en alia listo:

Temas pri necelita kaj nedezirata interfiksiĝo de du maŝinpartoj, kiuj normale glitu unu sur la alia. Nederlande oni diras "vastlopen" (~ funkciante fiksiĝi/blokiĝi), Ĵargone meĥanikistoj diras "gripperen", ĉar temas pri tre specifa difektiĝo priskribita en la fako "frotscienco" (angle "tribology"), ekzemple ne pri komputilo, kiu blokiĝas.

Kiel oni diras en aliaj lingvoj?

Ĉu ni havu la linion:

rajp-i --> blokiĝi ?

Amike

Renato
--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Vastalto

unread,
May 11, 2012, 5:38:26 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

En la japana oni diras "jaki-cuku" (=brul-glu-iĝi).

Vastalto

Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> skribis:

Renato Corsetti

unread,
May 11, 2012, 6:44:22 AM5/11/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:
>   En la japana oni diras "jaki-cuku" (=brul-glu-iĝi).
Tio estus bona kandidato, eĉ en la simnpa formo "gluiĝi". Ni atendu aliajn respondojn.

Ŝtonĉjo

unread,
May 12, 2012, 7:29:58 AM5/12/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
En la franca ankau "gripper".
Kial ne "mal-glit-em-ig-it-a" au pli simple "malglita"?

Johan Derks

unread,
May 12, 2012, 8:49:16 AM5/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
Ĉu ni havu la linion:

rajp-i --> blokiĝi ?


Mi konsultis la teknikajn klarigojn pri "blokkeren" kaj "vastlopen" (rajpi).
Blokighi ghenerale rilatas al subita haltigo de la mekanismo.
Blokigho povas esti kauzata de manko je lubrikajho, sed tiam devas ekesti aldona fenomeno, kiu fortigas sin mem kaj rezultigas (subitan) blokighon.
Alie dirite: se la bremsiloj blokighas, oni havas problemon kiun la automuntisto devas solvi.
Se la auto (mashinao) rajpas, oni mem kulpas, char oni ne atentis la olenivelon. 
 
Amike,
 
Johan
 
----- Original Message -----
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
May 12, 2012, 9:33:13 AM5/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Ŝtonĉjo kaj Johan, pro viaj respondoj.

Kio pri "lut-blokiĝi"?

Ni atendu ankaŭ la opiniojn de aliaj.

Johan Derks

unread,
May 12, 2012, 11:20:33 AM5/12/12
to la-bona...@googlegroups.com
Se oni volas montri la kreivon de la Pirona principo, oni povus eble uzi "frothaltighi",
sed mi estas provizore kontrau fortraduko de 'rajpi'.
Montru "frothaltighi", au alian pli bonan alternativon
kaj se la laternativo estas vere trafa, la praktiko montros, ke ghi pretergajnos 'rajpi'.
Tio estas la ideo de Zamenhof en la Antauparolo.
----- Original Message -----
From: Ŝtonĉjo
Sent: Saturday, May 12, 2012 1:29 PM
Subject: (la bona lingvo) Re: rajp-i

--

Renato Corsetti

unread,
May 13, 2012, 3:55:22 AM5/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
>   Se oni volas montri la kreivon de la Pirona principo, oni povus eble uzi "frothaltighi",
sed mi estas provizore kontrau fortraduko de 'rajpi'.
Cetere, el kiu lingvo venas "rajpi"?

Evidente "frothaltighi" estas ebla kaj oni povas pensi pri similaj. Ĉu iu povas proponi aliajn alternativojn?

Leo De Cooman

unread,
May 13, 2012, 5:48:04 PM5/13/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 13/05/2012 9:55, Renato Corsetti schreef:
> Cetere, el kiu lingvo venas "rajpi"?

El la angla laŭ tio, kion mi ie legis.
Laŭ "Konciza etimologia vortaro" de Cherpillod: Meza formo inter la
germana "reiben" - froti, raspi - kaj franca râper - raspi -
>
> Evidente "frothaltighi" estas ebla kaj oni povas pensi pri similaj. Ĉu
> iu povas proponi aliajn alternativojn?

"Halti" estas netransitiva verbo. Do "frothalti" estus gramatike en
ordo. Sed, kiel ni ĉiuj scias, ĉio ja haltas pro frotado. Bremsoj ankaŭ
uzas frotadon por haltigi veturilon.
"Rajpi" estas tre specifa, detrua maniero halti.


Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
May 14, 2012, 1:47:02 AM5/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Leo,

Mi scias ke halti estas ne-transitiva verbo,
sed tio ne malhelpas aldoni la sufikson -igh por esprimi iompostioma
haltado.

Cetere via prisignifa kritiko al la ne-specifeco de "frothaltighi" trafas
(ankau bremsoj frothaltigas)
kaj eble ankau pri tio, ke la haltado ne estas tiom iompostioma, kiel mi
imagas ..........

Johan

Renato Corsetti

unread,
May 14, 2012, 3:27:50 AM5/14/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>   "frothalti" estus gramatike en ordo.
Jes, dankon! Laŭ tiu modelo oni povas pensi pri aliaj esprimoj: "fiks-halt-i", "lut-halt-i" kaj simile. Estus bone scci ankaŭ kiel oni diras en lingvo ankoraŭ ne menciitaj.

Pjer

unread,
May 15, 2012, 5:12:07 AM5/15/12
to la bona lingvo
Multaj proponoj taŭgas. Ŝajnas tre kompreneble:
Mi forgesis remeti oleon, la piŝtoj pli kaj pli malglitiĝis,baldaŭ
frothaltis,
kiam la cilindroj alfiksiĝis, fine mia motoro blokiĝis.
Laŭ mi luthalti ne taŭgas, ĉar ĝenerale ne okazas vera luto, fandado,
eĉ se en la franca oni diras: couler une bielle = fandi turnstangon .
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2012, 4:47:00 PM5/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Releginte ĉiujn mesaĝojn, mi provizorege enmetis la linion:

rajp·i → kun·fiks·iĝ·i

Proponoj pri ŝangoj estas bonvenaj kiel ankaŭ informoj pri kiel oni diras ĉi tion en la suoma, ĉina, vjetnama, rusa, kaj tiel plu.

Leo De Cooman

unread,
May 26, 2012, 5:11:55 PM5/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/05/2012 22:47, Renato Corsetti schreef:
> rajp·i → kun·fiks·iĝ·i
>
> Proponoj pri ŝangoj estas bonvenaj kiel ankaŭ informoj pri kiel oni
> diras ĉi tion en la suoma, ĉina, vjetnama, rusa, kaj tiel plu.

La senco de "kunfiksiĝi" ŝajnas al mi tro ĝenerala por priskribi la tre
specifan "rajpon".
Pli bona ŝajnas al mi "frotfiksiĝi".

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
May 27, 2012, 3:58:38 AM5/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
>   Pli bona ŝajnas al mi "frotfiksiĝi".
Mi registras tion, sed ni restas ankoraŭ ĉe la komenco de la diskuto. Sen aliaj lingvoj ni ne vere progresos.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages