La difino povus esti:
Kapti inter la fingroj, kaj rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo:
Amike
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
deŝiri (de-ŝir-i) esprimas grandan parton de la senco.
La rusa lingvo esprimas tion per «сорвать» «со-рвать» [sorvatj'] (ad:
«срывать» «с-рывать» [sryvatj']), kiu laŭvorte signifas «de-ŝir-i»
(tamen oni ne uzas tiun vorton por «).
«deŝiri» en ReVo: http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sxir.html#sxir.de0i
«deŝiri» en vortaro de Boris Kondratjev: http://eoru.ru/sercxo/desxiri
Ekzemploj el Fundamenta Krestomatio:
«ekfloris […] lilioj. Mahadeva deŝiris unu el la lilioj kaj»
«Ŝi vidis, kiel la fruktoj de la ĝardeno fariĝis maturaj kaj estis
deŝiritaj,»
«Se oni deŝiris la rozon--Do ĉiam ankoraŭ ĝi floras;»
Ne-pluk-sencaj uzoj esprimeblaj per la sama rusa vorto:
«En la daŭro de tri semajnoj oni deŝiradis de la subhakita grandegulo la
ŝelon;»
«Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj Velkantajn foliojn deŝiras,»
Ankoraŭ unu uzo, por kiu oni en la rusa kredeble uzus alian vorton:
«Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan
ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj»
pluk-i --> de-ŝir-i
Ĉu tiel? Ĉu la aliaj konsentas?
Amike
Renato
Jes, se ĝi ne estas ial tro konfuza por multaj.
>> (tamen oni ne uzas tiun vorton por «).
Ĉi tie mi estis skribonta pri fungoj, sed nek la rusa vorto, nek la
prezentita de vi difino taŭgas, ĉar kredeble oni ordinare detranĉas
fungojn, ne deŝiras.
Aleksej, vi estas proponanta la linion:
pluk-i --> de-ŝir-i
Ĉu tiel? Ĉu la aliaj konsentas?
Bone, Francisko! Ni restas atendantaj opiniojn de aliaj pri la bezono pri la radiko “pluk-”.
Amike
Renato
Eble mi maltrafis parton de la diskuto. Mi mem uzas la vorton “pluki”, kaj opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas pli perfortan movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.
Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ harpo, foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 3
settembre 2011 10.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i
Bone, Francisko! Ni restas atendantaj opiniojn de aliaj pri la bezono pri la radiko “pluk-”.
Amike
Renato
Mi same opinias al Anna.
Jose' Antonio
Eble mi maltrafis parton de la diskuto. Mi mem uzas la vorton “pluki”, kaj opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas pli perfortan movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.
Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ harpo, foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.
Anna
Strangas, ke oni proponas neologismon ("pluki") por ago kiun oni
facile esprimas per normalaj vortoj: deshireti au rikolti au
forrompi.
Kaj se oni plukas chiujn kordojn de gitaro, la instrumento ne plu
estas gitaro char mankas la kordoj. Almenau uzeblas "tushi" kaj
"sonigi" kaj "ludi" la kordojn.
Amike, Marcel.
> 2011/9/3 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>
>
>> **
>>
>> Eble mi maltrafis parton de **la diskuto. Mi** mem uzas la vorton
>> “pluki”,
>> kaj opinias, ke ĝi estas oficialiginda. “Deŝiri” al mi sugestas
>> pli
>> perfortan movon ol la delikata ago pluki lekanteton, ekzemple.
>>
> En Esperanto "*de/shir/i*" estas plene klasika pri deshiro de floro,
> kio kutime estas tre delikata faro. Zamenhofajn citajhojn vidu, interalie,
> en la *NPIV *!
> (Tre malsaman impreson oni havas pri la franca vorto "*déchirer*" <*
> deshire'*> ! sed vorto en iu lingvo estas alia vorto ol vorto en iu alia
> lingvo, ankau tiam, kiam la du vortoj estas reciproke similaj, kaj unu
> devenas de la alia.)
>
> ****
>>
>> Oni ankaŭ plukas kordon de muzika instrumento, ekzemple gitaro aŭ
>> harpo,
>> foje ankaŭ de violono kaj parencaj instrumentoj.****
>>
>> Anna
>>
>
> Ke "*pluk/i*" aliflanke povas egali al "*pinch/i*" (nome kordon), tio
> estas kialo ghin malrekomendi por preno de floro. Se oni trovus fortajn
> kialojn por malrekomendi "*pinch/i*" pri tiro kaj tuja ellaso de kordo,
> oni
> eble povus pensi pri "*pluk/i*" por tiu signifo. Mi ne sentas bezonon je
> tio. CHu gitaristojn kaj similajn "*pinch/i*" forte malbonfartigas ?
> ___________________________
> http://www.frasimo.blogspot.com/ <http://www.frasimo.blogspot.com/%20>
> [journal en ligne, en français]
>
> NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
> NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !
>
> Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour :
> http://gresillon.org
>
Ĉu la forto de tia pluko sufiĉos por deŝiri pomon? ;-)
Ni restas atendantaj opiniojn de aliaj pri la bezono pri la radiko “pluk-”.
Leo:
| Mi do povus ankaŭ kontentiĝi per taŭga fortraduko.
Mi neniam pensis antaŭe ke “deigi” kaj “detiri” estus eblaj vortoj por ĉi tiu koncepto.
Amike
Renato
Kiam mi esperantigxis (en fora 1956!) ankoraux ne ekzistis porteblaj telefonaparatoj ; en tiaj kondicxoj, mi lernis diri « deigi » (aux « dekrocxi ») la telefonon, por indiki la agon kiun oni faras kiam oni forlevas la respondilon. Pro tio mi ne komprenus la vorton « deigi », se temus pri « kolektado » de floroj, fruktoj kaj simile.
Ordinare, mi uzas “kolekti”, se temas pri rikoltado (de floroj, fruktoj kaj simile).
Eble estas interese, ke en la traduko de la Malnova Testamento Zamenhof uzis “desxiri”, tamen por ago kiu montris faktan forsxiron:
Readmono 23,25: Kiam vi venos sur la grenkampo de via proksimulo, vi povas desxiri spikojn per viaj manoj
dum en la Londona eldono de la Nova Testamento estas uzata “kolekti”:
Mateo 13,30: ne, por ke kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon.
Kalocsay, siavice, uzis “pluki” kaj “desxiri”:
Kiam la rozo jxus cxiun petalon
disfaldis en la pompo plej impona,
knabinoj, ne atendu gxian palon,
gxin pluku, plektu por girland’ festona,
desxiru do por la ornamo krona
la rozon fresxe en la pleja pleno.
Angelo Poliziano, “Knabinoj, mi promenis je mateno”, trad. Kàlmàn Kalocsay
(el “Tutmonda sonoro”)
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 4 settembre 2011 17:10
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i
Leo:
--
La problemo estas, ke se oni mem de ĉiam uzas iun vorton, oni kompreneble trovas ĝin tute normala! Aliflanke, mi ne konsideras Kalocsay modelo de bonlingvismo.
Mi vidas, ke Wells senprobleme donas ĝin en sia vortaro (de kie mi sendube iam lernis la vorton), kaj mi kutime fidas lian lingvosenton. Kontraŭ tio, ĝi ne estas en Plena Vortaro, alia fonto kiun mi normale fidas.
Malfacila konstato. Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto? Rigardante en la Tekstaro, mi vidas, ke multaj el la trafoj por tiu vorto venas el mia propra verko: 5 trafoj (ĉar 2 el la 7 estas nekalkulindaj).
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di antonio...@corteconti.it
Inviato: domenica 4 settembre 2011
17.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
pluk-i
Anna:
| Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto?
Nu, en tiaj preskaŭ sampezaj flankoj ni ofte savas nin per ~ . Sed oni devas ankoraŭ formuli la linion:
pluk-i ~ ……….
Renato
Sed tio ja estas la senco, kiun ni diskutas (mi kredas, ke ne temas pri
forportado aŭ forprenado de la proksimulo). Same «demeti» signifas
apartigon.
Silvia Garnero:
>Karaj, laux mi pluki
estas bona vorto, gxi similas al la itala "piluccare", kiu giuste
signifas forpreni ion deikate: "Ho piluccato un po' di uva."Korajn
Salutojn. Silvia Garnero.
Eble estas efektiva parenceco inter la esperanta “pluki” kaj la itala “piluccare”, siavice el la latina “piluccare” (intensiva formo de “pilare” = sehauxtigi, senfeligi, senharigi, sensxeligi).
Interese, ke la itala verbo “piluccare” estas uzata ne nur por indiki la iompostioman gustumadon de malgrandaj eroj de frandajxo, deprenitaj delikate (gxuste laux la ekzemplo farita de Silvia, piluccare acini d’uva = pluki/ mangxeti vinberojn), sed ankaux en la figura senco “pripluki” (ruze eltiri monon el iu).
Tamen, laux mi estas diferenco inter “pluki floron” kaj “pluki vinberojn”, cxar en “pluki vinberojn” enestas la ideo pri mangxeto, kiu evidente forestas el “pluki floron”.
Gxis
Antonio
En la angla, ekzistas la vorto “pluck”, kiun oni uzas por preni floron aŭ frukton, sed la pli kutima vorto estas “pick”. Tial la Esperanta vorto ne estas fremda por anglalingvanoj. Krome oni tute normale uzas la vorton por senplumigi kokon. La ideo estas sama: ke oni kaptas plumojn inter siaj fingroj kaj eltiras ilin. Tamen la objekto de la angla verbo estas “koko”, ne “plumo” (to pluck a chicken).
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di antonio...@tiscali.it
Inviato: lunedì 5 settembre 2011
0.41
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
pluk-i
Silvia Garnero:
pluk-i ~ deŝiri, rikolti, depreni, eltiri, pinĉi (kordon de muzikilo), senplumigi, senharigi
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di renato corsetti
Inviato: domenica
4 settembre 2011 18.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pluk-i
Anna:
Anna:
Ø pluk-i ~ deŝiri, rikolti, depreni, eltiri, pinĉi (kordon de muzikilo), senplumigi, senharigi
Dankon, Anna! Bona komenco, kvankam mi neniam estus imaginta, ke pluki povas hevi por kelkaj ankaŭ la singifon “senplumigi, senharigi”.
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Luis Ignacio Raudón Uribe
Inviato: lunedì 5 settembre 2011 20.51
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: pluk-i
--
> Jes, Anna; vi pravas.
Mi redaktis la linion pri pluki laŭ ĉies konsiloj (inkluzive de Francisko).
Renato
Mi kontrauxas miksi esperantajn signifojn de "pluki" kaj misuzon de
anglalingvanoj sendistinge en la sama linio.
Bonvolu klare marki (aux apartigi) la misuzon per ia maniero. Se ne, oni
facile miskomprenos, ke "pluki" kun la signifo de "senplumigi" estas
uzata/uzebla en esperanta kunteksto.
Amike
Vastalto
"renato corsetti" <renato....@uniroma1.it> skribis:
| Mi kontrauxas miksi esperantajn signifojn de "pluki" kaj misuzon de
anglalingvanoj sendistinge en la sama linio.
Bonvolu klare marki (aux apartigi) la misuzon per ia maniero. Se ne, oni
facile miskomprenos, ke "pluki" kun la signifo de "senplumigi" estas
uzata/uzebla en esperanta kunteksto.
Bone! Mi provas elpensi ion.
Amike
Renato
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: martedì 6 settembre 2011 10.12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) pluk-i
Amike
Vastalto
Ne. Almenaux la uzojn komune registritajn en cxefaj vortaroj (PIV k.a.)
mi ne nomas misuzo.
Kiam vi trovis misuzojn de "pluki" devenintajn de la nederlanda aux de
la itala, vi povas montri konkrete el la linio. Ni marku ilin per
"misuzo".
Amike
Vastalto
senplumigi: lertege sxteli.
(noto: mi dirus prefere "prisxteli").
La signifo "senplumigi" de "pripluki" havas klare figuran sencon.
(Nur por informo: en la itala la verbo "spennare" = senplumigi estas uzata ankaux en tiu figura senco; "spennare un pollo", kio lauxvorte signifas "senplumigi kokidon", povas ankaux signifi "lerte aux ruze senmonigi/ prisxteli naivegulon".
Mi opinias, ke io simila okazas ankaux cxe la germana "rupfen", la franca "plumer", la hispana "desplumar").
Gxis
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: martedì 6 settembre 2011 12:40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) pluk-i
Amike
Vastalto
--
| Ni marku ilin per "misuzo".
Jes, tuj, kiam emocioj trankviliĝos, mi elpensos ion por tiu okazo. Fakte francoj aŭdantaj "kadroj" aŭtomate pensas, ke "kadro" en Esperanto havas ĉiujn signifojn de la franca "cadre", same hispanlingvanoj, kiuj renkontas "kompromiso" uzas ĝin en la senco de "sindevigo", ktp.
Do, la fenomeno estas pli vasta.
Amike
Renato
Amike
Vastalto
Bonvolu atenti, ke mi ne proponas tion.
Laux mia kompreno nia SSV-listo registras pli simplajn esprimojn
anstataux nenecesaj (tro euxropecaj) novradikoj aux aliaj malfacilajxoj.
Registri misuzojn de unuopaj vortoj ne estas tasko de SSV-listo. Eble
tio estas konvena por lernu.net aux aliaj instruaj institucioj.
En la antauxaj miaj mesagxoj mi faris kompromisan proponon. Se tio
konfuzas vin, mi devas klare diri, ke ni ne listigu anstatauxajn
esprimojn(vortojn) rilate al misuzoj devenantaj de la angla kaj aliaj
nacilingvoj. Cxar tiuj, kiuj ne subtenas aux ne komprenas niajn celojn,
versxajne misjugxos, ke listigitaj kapvortoj havas cxiujn signifojn
inkluzive de tiuj misuzoj.
Amike
Vastalto
Releginte la liston de "K", mi konstatis, ke nia afero jam ekiris sur
nova vojo, dum mi ne sekvis diskutojn cxi tie.
Vastalto
> Laux mia kompreno nia SSV-listo registras pli simplajn esprimojn
anstataux nenecesaj (tro euxropecaj) novradikoj aux aliaj malfacilajxoj.
Baze tiu estas nia tasko.
> Registri misuzojn de unuopaj vortoj ne estas tasko de SSV-listo. Eble
tio estas konvena por lernu.net aux aliaj instruaj institucioj.
Vi pravas, sed neniu faras tion, kaj kelkaj misuzoj kiel tiu de "kompromiso" estas vere vastaj.
Mi ne vere scias pri "pluki" en la senco de "senharigi", kaj pretas pluesplori pri tio. Sed pri "kompromiso" mi havas dekojn da ekzemploj eĉ de la iama brazila prezidanto de la Akademio de Esperanto.
Ni plucerbumu pri la afero.
Amike
Renato
Anna:
| Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto?
Nu, en tiaj preskaŭ sampezaj flankoj ni ofte savas nin per ~ .
Sed oni devas ankoraŭ formuli la linion:
pluk-i ~ ..........
pluk-i ~ deŝiri, rikolti, depreni, eltiri, pinĉi (kordon de muzikilo), senplumigi, senharigi
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: domenica 4 settembre 2011 18.21
Anna:
| Ĉu mi devus konvinki min malvolonte rezigni pri tiu vorto?
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Vastalto
Inviato: martedì 6 settembre 2011 10:12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) pluk-i
Jen la plej fresxa linio: