Ĉar la diskuto pri la antaŭaj S-vortoj praktike finiĝis, mi prezentas al vi kelkajn aliajn vortoj proponatajn de Niko por pripensado:
Sagitala : lauhspina ?
Sagitario :
du difinoj...
[unu laŭ mi estas Ark-pafisto]
sakri : ofendi,
blasfemi
Mi malkovris ke la fundamenta sakr-o estas nur la osto.
sakrala : malprofana
sakrilegio : profanajho
Cxu blasfemo laux sia signifo devas iri kontraux Dio aux io religia? Se ne,
mi akceptas "sakr·i --> blasfem·i". Se jes, E-o je diablo ne malhavu vorton,
kiu signifu la nun uzatan "sakri". En kelkaj lingvoj unu sama vorto signifas
"sakri" kaj "jxuri", ekz. la angla "swear" kaj la sveda "svära" - sed ne la
norvega, en kiu "sverge" signifas "jxuri", kaj "sakri" estas "banne". Ankaux
en la germana ekzistas vorto, "fluchen", kiu laux mia scio cxefe signifas
"sakri", kvankam laux vortaroj gxi povas signifi ankaux "malbeni". La rilato
inter "sakri" kaj "malbeni / anatemi / ekskomuniki" speguligxas en la
norvega "forbanne" = "malbeni" kaj "bannlyse" aux "lyse i bann" = "anatemi,
ekskomuniki". Multfoje sakrajxo direktigxas insulte aux ofende al alia
persono, sed same ofte gxi esprimas malsxategon de situacio. En multaj
lingvoj sakrajxoj havas seksajn aludojn, rilatas al fekado, fekilo k.s., aux
elvokas la diablon; alifoje ili rilatas al Dio, sanktuloj ktp.; kaj kelkfoje
kombinigxas pluraj tiaj ecoj, kiel en la itala (pardonu eventualan
misliterumadon) "cogloni di Cristo" (testikoj de Kristo), kaj la hispana
afisxo, kiun lauxdire starigis la estro de iu urbeto de Navarra, Hispanujo,
kies logxantoj multe sakradis: "Estas severe malpermesate feki en Dion sen
pravigita kialo!" ("Se prohíbe terminantemente cagarse en Dios sin causa
justificada"). Ofte oni en sakrado ankaux "mencias la patrinon". La hispana
"me cago en la mar" (mi fekas en la maron) sxajne estas mildigo de "me cago
en la madre (que te parió)" (mi fekas en la patrinon[, kiu naskis vin]).
Jen io por cxiuj "inferaj cxevalkacoj" (laux nord-norvega dirmaniero) ...
kvankam cxi-liste versxajne ne trovigxas tiaj.
Otto
Cxu blasfemo laux sia signifo devas iri kontraux Dio aux io religia?
Se jes, E-o je diablo ne malhavu vorton, kiu signifu la nun uzatan "sakri".
> Cxu blasfemo laux sia signifo devas iri kontraux Dio aux io religia?
law mia scio jes
> . Se jes, E-o je diablo ne malhavu vorton, kiu signifu la
> nun uzatan "sakri". En kelkaj lingvoj unu sama vorto
> signifas "sakri" kaj "jxuri",
en la nederlanda estas klara distingo inter "zweren" (se gxi ne
indikas malferman inflamacion) kaj "vloeken" (se gxi ne signifas
damni,malbeni)
Cetere ni havas la vorton "schelden" (plimalpli "insulti" sed ne
law la angla to insult)
> Multfoje sakrajxo direktigxas insulte aux ofende al alia
> persono, sed same ofte gxi esprimas malsxategon de situacio.
Mi preferas klare distingi ilin
> En multaj lingvoj sakrajxoj havas seksajn aludojn, rilatas
> al fekado, fekilo k.s., aux elvokas la diablon; alifoje ili rilatas
> al Dio, sanktuloj ktp.; kaj kelkfoje kombinigxas pluraj tiaj
> ecoj,
La vera problemo estas, ke en esp-o ne jam bone eblas sakri.
Mi plimalpli certas prie, cxar mi scias pri konkurso de norvega
esp-asocio, pri la plej bona sakro. La kontribuoj klarege indikis
la cxiutagajn lingvojn de la partoprenantoj...hontige...
From: Renato Corsetti
> > kiu signifu la nun uzatan "sakri".
>Ni cerbumu pri bona samsignifaĵo.
demandu al via azia kamparano kion ri faras tuj post kiam ri
akcidente batas sian fingrojn per martelo....
gxis, Ronaldo
demandu al via azia kamparano kion ri faras tuj post kiam ri akcidente batas sian fingrojn per martelo....