Pri _lando , _ujo , _io .

5 views
Skip to first unread message

simone...@neuf.fr

unread,
Sep 20, 2011, 7:56:04 PM9/20/11
to la-bona...@googlegroups.com
 
El la Fundamento oni legas : "pom_ujo , cigar_ujo , ink_ujo" ...  do , popol_ujo ! Popol_UJO ? Prefere mi proponus _ijo por iu kiu log'as ie , ekz : la j'urnalisto estas Rusijano sed nun log'as en Francijo . Por bestoj oni kutime diras "c'evalejo" kaj ne c'eval_UJO . Generala propono por c'iuj land_finaj'oj per _ijo ek_vidig'us tiel  : Asijo , Japanijo , Kolombijo , Islandijo , Egiptijo , Amerikijo , Eùropijo , Skandinavijo , Anglijo , Baratijo ...
 
SIMONET Noël
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 

Anna Lowenstein

unread,
Sep 21, 2011, 4:43:26 AM9/21/11
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Noel,

 

Kompreneble, Zamenhof estus povinta uzi -ijo anstataŭ -ujo. Li ankaŭ estus povinta uzi -ejo. Sed li ne faris. Ne eblas nun ŝanĝi tion: se oni faras, la lingvo ne plu estas Esperanto sed io alia, kiu aldoniĝas al la longa listo de (malsukcesaj) provoj krei reformitan Esperanton.

 

Vi skribis “Prefere mi proponus…” Sed estas tro malfrue por fari proponojn pri la bazaj strukturoj de Esperanto. Oni faras proponon, kiam io estas ankoraŭ kreata, ne kiam ĝi estas jam preta.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di simone...@neuf.fr
Inviato: mercoledì 21 settembre 2011 1.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Pri _lando , _ujo , _io .

 

 

El la Fundamento oni legas : "pom_ujo , cigar_ujo , ink_ujo" ...  do , popol_ujo ! Popol_UJO ? Prefere mi proponus _ijo por iu kiu log'as ie , ekz : la j'urnalisto estas Rusijano sed nun log'as en Francijo . Por bestoj oni kutime diras "c'evalejo" kaj ne c'eval_UJO . Generala propono por c'iuj land_finaj'oj per _ijo ek_vidig'us tiel  : Asijo , Japanijo , Kolombijo , Islandijo , Egiptijo , Amerikijo , Eùropijo , Skandinavijo , Anglijo , Baratijo ...

 

SIMONET Noël

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2011, 5:18:08 AM9/21/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Noel Simonet, pro via propono. Tamen reformproponoj ne estas pritraktataj en ĉi tiu listo. Vi povus sendi ĝin al <esp-...@yahoogroups.com>.

Amike

Renato

 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Andrea Fontana

unread,
Sep 21, 2011, 6:29:28 PM9/21/11
to la bona lingvo
Saluton Noel.

Tre kutima - sed malprava - miskompreno, estas kredi ke "-uj-" havas,
kiel sian bazan singifon, tiun de "entenilo".
Tamen la Fundamento estas klara: "-uj-" signifas, samtempe kaj
samnivele, entenilon, arbon kaj landon. Neniu el la tri signifoj estas
la "plej baza" el ĉiuj.
Kredi ke la signifo "lando" venas de la signifo "entenilo" (do,
Italujo estus "entenilo de italoj") estas same malprave ol kredi ke la
singifo "entenilo" venas de la signifo "lando" (tiakaze, sukerujo
estus "lando loĝata de sukeroj"!!!).

Ankaŭ memoru ke, kvankam tiu ĉi grupo celas iun apartan stilon kaj
lingvouzon de la lingvo Esperanto (bonlingvismon), tamen eble estas
por vi interese scii, ke la Akademio de Esperanto jam antaŭ multe da
tempo forstrekis la malpermeson uzi la neoficialan sufisko "-i" (aŭ -
laŭ alia interpreto - landnomojn kies radiko finas per -i). Por mi ne
oficiala sufikso "i" estas mamlulte sencohave, tamen ĝi estas ne plu
malpermesata.

Novaj sufiksoj estas preskaŭ ne enkondukeblaj.
Pli facilas enkonduki (kaj atendi postan oficialigo) de novaj
landoradikojn.
"Barato", ekzemple, estas bona anstataŭanto de "Hindujo".
Eĉ kiam tiaj novaj landonomoj estas neoficialaj, ili tamen estas
allaseblaj (laŭ la alineo de la Antaŭparolo kiu temas pri la ebleco
riĉigadi de la lingvo), se oni uzas ilin "nur en literaturo" (kiel
diras la Fundamento), sen pretendo altrudi ilin al la esperantistoj.
Nuraj devigaj vortoj estas tiuj de la Fundamento, tiuj oficialigitaj,
tiuj enkondukeblaj per la 15 regulo...

Amike
Anĉjo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages