artikol-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 4:04:26 AM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

|   Ni ne igu la dogmon, ke chiu radiko estu nur unusignifa, parto de la bonlingvismo. En la verko "La bona lingvo" dusignifaj radikoj estas tute ne kritikataj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn dusignifajn radikojn, sed che la forte enradikighintaj sen facilaj solvoj oni simple akceptu la situacion. Kelkaj tiaj vortoj lau mi tute ne igas Esperanton pli malfacile lernebla, ech se ili shokas iujn logikemegulojn.

En ordo. Multa akvo devas flui sub la pontoj de Bjalistoko antaŭ ol oni diros “difin-vorto” aŭ “teksto”. Ni akceptas momente la perforton de eŭropanoj (fakte de Zamenhof mem) kaj restas kun la sola linio:

artikl·o → var·o, komerc·aĵ·o

Kompreneble ĉiu estas libera ne uzi la radikon “artikol-“, se ĝi malbone efikas al la mensa sano.

Amike

Renato

 



La signifo "varo en vendejo" neniam enradikighis por "artikolo" esEsperanto. Se oni tamen trovas kelkajn uzojn de "artikolo" kun tiu signifo, ni ja havu linion kiu malrekomendas tiun signifon de "artikolo".

Amike,
Marcos
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Fra Simo

unread,
Sep 6, 2011, 1:46:03 PM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/9/6 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Marcos:

 

|   Ni ne igu la dogmon, ke chiu radiko estu nur unusignifa, parto de la bonlingvismo.

     Dogmon, ne !  char dogmo estas opinio, kredindajho (el la kampo de "as"), sed ja praktikan regulon (el la kampo de "u"), al kiu oni sin tenu tiom proksime, kiom oni povas.

     Tiu regulo devas aplikighi ne nur al "bonlingvismo", sed al chia planata agado al lingvoj (ekster intenca kripligado pro celoj iel ludaj).


En la verko "La bona lingvo" dusignifaj radikoj estas tute ne kritikataj.

     CHu tiaj radikoj estas tie laudataj au iel priparolataj ?  La libron mi relegis antau ne longa tempo. Se estus en ghi ia tia laudado, mi supozas, ke mi tion rimarkus, sed mia memorkapablo ne estas senerara.
 

Kompreneble oni evitu enkonduki novajn dusignifajn radikojn, sed che la forte enradikighintaj sen facilaj solvoj oni simple akceptu la situacion. Kelkaj tiaj vortoj lau mi tute ne igas Esperanton pli malfacile lernebla, ech se ili shokas iujn logikemegulojn.

[Renato : ]

En ordo. Multa akvo devas flui sub la pontoj de Bjalistoko antaŭ ol oni diros “difin-vorto” aŭ “teksto”.

     En Esperanto "difin-vort/o" anstatau "artikol/o" estus forta novajho (kaj speciale maltauga por apliko al "artikoloj" aliaj ol "difinaj" !). Kontraue, "tekst/o" neniel estas nova, sed estas de almenau cent dek ok jaroj dirata, kaj en la jaro 1905-a firme fiksita kiel apartenanta al Esperanto.
     Mi scias, ke pri la precizaj signifo kaj enkuntekstaj sencoj de "tekst/o" multo estas ankorau priesplorinda, sed mi dubas, chu iu el vi estas pri tio pensanta en la nuna momento.
Ech tion mi ne kredus, ke iu ajn pretus diri, ke teksto trovata en gazeto (au en ia alia publikajho konsistanta el multaj apartaj tekstoj), t. e., precipe, "artikolo" lau la dua NPIV-a difino, ne estas "teksto". Oni povus shancelighi, chu (au kiufoje) estas pli bone diri senplie "tekst/o", au respektive precizigi al "tekst/o gazet/(ist/)a", au preferi "kontribu/ajh/o". Sed havi por tio apartan radikon ne estas necese, kaj uzi radikon jam alisignifan shajnas al mi frenezige.
 

Ni akceptas momente la perforton de eŭropanoj (fakte de Zamenhof mem)

      Nenio nin devigas, ke tion ni akceptu :
  4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo «Fundamento de Esperanto», en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.
  

kaj restas kun la sola linio:

artikl·o → var·o, komerc·aĵ·o

     Nek "artikl/o" nek la pli malnove proponata "var/o" estas akceptebla, char la Esperanta vorto, kiun oni trovas en la Universala Vortaro, estas "komerc/ajh/o" :
komerc'     commercer | trade | handeln, Handel treiben | торговать | handlować.
         
    komerc'aĵ'      marchandise | ware,         merchandise | Waare | товаръ | towar.

     Sekve, devas esti la jenaj du ssv-paragrafoj :

artikl·o → komerc·aĵ·o [fun]
var·o  → komerc·aĵ·o  [fun]

Kompreneble ĉiu estas libera ne uzi la radikon “artikol-“, se ĝi malbone efikas al la mensa sano.

     Ne temas chi tie unuavice pri emocia "mensa sano" de unuopuloj, kiun io al ili malagrabla povus endangheretigi, sed unuavice pri unueco de la lingvo internacia, duavice pri pensebleco de tio, kion oni diras au audas kaj legas. Rilate al chi tio lasta, mi ne konsentas, ke sanulo facile, ech sendanghere por sia "mensa sano" (= por sia penskapablo) povus akcepti saman dirmanieron por la NPIV-aj "artikol/o 1" kaj "artikol/o 2" (au, lau alia ekzemplo de lingva frenezeco, por "sinsekvo de okazoj", "aro de poemoj" kaj "veturilo" [vidu en la NPIV, s. v.  "ciklo" !]).
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Sep 6, 2011, 2:38:47 PM9/6/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko, mi petas vin komenci uzadi la radikon “tekst-“ por “artikol-“. Tio estas la sola maniero por igi la nepojn vin beni rilate al ĉi tiu vorto.

 

Amike

 

Renato

 

Fra Simo

unread,
Sep 7, 2011, 5:44:20 AM9/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/9/6 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

Francisko, mi petas vin komenci uzadi la radikon “tekst-“ por “artikol-“. Tio estas la sola maniero por igi la nepojn vin beni rilate al ĉi tiu vorto.

     Jam de kelkaj jaroj mi uzadas la radikon "artikol/" nur lau tiu signifo, kiu aperas en la Fundamenta Ekzercaro, nome jam de tiu momento, de kiam mi plene konscias pri tio, kion chi tie mi skribis pri la temo.
     Kiu alia, simile kiel mi, scias, ke la Fundamento estas por Esperanto modela, au ke Esperanton ankorau pli severe ol aliajn lingvojn karakterizas unusignifeco kaj unuformeco de chiu vortero, tiu min imitu (je tio, ne je chio ajn, char, bedaurinde, okazas, ke ankau neimitindajhojn mi faras !), ke ankau ilin la nepoj benu.
__________________________________ 

Renato Corsetti

unread,
Sep 7, 2011, 7:14:55 AM9/7/11
to la-bona...@googlegroups.com

Francisko:

 

|   Kiu alia, simile kiel mi, scias, ke la Fundamento estas por Esperanto modela, au ke Esperanton ankorau pli severe ol aliajn lingvojn karakterizas unusignifeco kaj unuformeco de chiu vortero, tiu min imitu (je tio, ne je chio ajn, char, bedaurinde, okazas, ke ankau neimitindajhojn mi faras !), ke ankau ilin la nepoj benu.

 

Mi, malforta kaj ŝanĉeliĝanta Fundament-ano, provos imiti vin.

 

Amike

 

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 7, 2011, 7:56:43 AM9/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:

Francisko (6-9-13h53) demandas: "Chu do ni enprenu en la Fundamenton
la tutan verkaron Zamenhof'an?".
Mia respondo estas "jes", sed samtempe ni konsciu, ke se Zamenhof
faris lau ni (en au ekster la Fundamento) eraron (kaj kiu ne faras?),
ni rajtas (ech devas) ne uzi tian oficialan eraron (NE
maloficialigante ghin), do lasi ghin en la arhhivoj), kaj simple uzi
la ghustan vorton (radikan au kunmetitan).
Pri la koncerna "artikolo": Kvankam tute malakceptindas ke Esperanto
havu du tute malsamajn signifojn por unu radiko, ghi estas multe pli
maloftajho ol en etnaj lingvoj. Komparu tion kun la angla lingvo, en
kiu mi iam legis en ekzameno universitata la jenan instrukcion en kiu
unu vorto uzatis por kvin tute malsamaj signifoj:
"This PAPER consists of two PAPERS dealing with a PAPER somebody
wrote in a well known Melbourne PAPER; the answer should be written
on special PAPER provided." (Chi tiu EKZAMENO konsistas el du
DEMANDOJ (au PARTOJ) , unu el kiuj traktas ARTIKOLON de iu verkitan
en bonkonata melburna JHURNALO; la respondo skribatu sur speciala
PAPERO havigita).
Bonshance en Esperanto solveblas chiu tia problemo; chikaze per la de
Zamenhof ne formulita sed (en lingvoj ghenerale) praktikata "Regulo
pri Signiforedukto" (au "-limigo"), io simila al la "Regulo pri
Neceso kaj Suficho". Ekzemplo estas la regulo ke ekz. "falinto"
indikas nur homon, malgrau sia teoria signifo "io au iu ajn kiu
falis". Tiu regulo ebligas nin uzi "verkitajho"n anstatau
"artikolo"(en la malghusta Zamenhofa senco), kvankam teorie sed ne
praktike tiu vorto signifus "iu ajn skribajho (au artajho) havanta
ideosencon.
Unu el la tialoj kial tio eblas estas, ke ghenerale la vorto
"verkitajho" en nia lingvo ankorau ne estas uzata en sia propra au en
alia reduktita signifo (ja unu el la kondichoj en la Regulo pri
Signiforeduktado). Mi do oficiale proponas, ke por "artikolo" ni uzu
"verkitajho"n.
Amike, Marcel.

Fra Simo

unread,
Sep 7, 2011, 8:12:29 AM9/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Akcidente forfalis la finaj joj en "Kiu alia" kaj en "tiu". Oni legu : "Kiuj aliaj" kaj respektive "tiuj". Mia instigo ja ne celis nur unu homon. Jesa respondo de la unua (al kiu mi gratulas) ne malinstigu niajn ceterajn amikojn.

2011/9/7 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

___________________________
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages