konciza listo por disdoni che kongresoj

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jul 8, 2010, 11:24:28 AM7/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

mi bedaŭrinde ĉi-somere ne povos partopreni Esperanto-aranĝojn. Por tiuj, kiuj ja estos ĉe renkontiĝoj kaj emas tie iom privarbi nian liston, mi dissendas la PDF-dosierojn, kiujn mi antaŭ du jaroj faris por la UK en Roterdamo. Temas pri konciza versio de nia Listo de Simplaj Samsignifaj Vortoj, kune kun klarigo de la celo de nia listo.

La plej multaj linioj aperantaj en la konciza listo tute ne ŝanĝiĝis en la pasintaj du jaroj, kaj ĉe la ŝanĝitaj linioj la ŝanĝoj estas nur malgrandaj (laŭ mia ĵusa rapida esploreto), tiel ke laŭ mi ne estas problemo uzi la koncizan liston en la formo de 2008, kiun mi nun sendas al vi. Iam estonte ni faru aktualigitan version.

Mi sendas la saman tekston en tri diversaj formatoj: Kiel unupaĝan dosieron, kiel dupaĝan dosieron kaj kiel broŝuron (kiun oni presu sur ambaŭ flankojn de papera folio kaj poste faldu).

Mi esperas ke ĉi tiu disdonaĵo helpos al plikonsciiĝo pri niaj celoj en Esperantujo.

Amike,

Marcos
konciza listo unupagha.pdf
konciza listo dupagha.pdf
konciza listo broshura.pdf

José Antonio Vergara

unread,
Jul 8, 2010, 11:44:07 AM7/8/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bonege!!!

José Antonio Vergara

renato corsetti

unread,
Jul 8, 2010, 12:23:26 PM7/8/10
to la-bona...@googlegroups.com

Dankegon, Marcos! Mi provis fari iom da ekzempleroj de la listo siatempe farita de nia norvega listano, sed g’i estas tro peza por kunporti. Mi volontre uzos la foliojn, kiujn vi proponas. Nur unu detalo: se vi sendas al mi la word-versiojn, mi povos mem ĝustigi, aŭ vi bonvolu korekti. Nun la adresoj, ĉe kiuj oni serĉu havas la finaĵon .org anstataŭ .it. La folioj estas uzeblaj ankaŭ sen korektoj, sed se vi povas….

 

Amike

 

Renato

 

renato corsetti

unread,
Jul 9, 2010, 3:28:26 AM7/9/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos, ne plu estas bezonate, ke vi faru ion pri tiuj folioj. Mi trovis la manieron g’isdatigi ilin.

 

Dankon!

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Jul 9, 2010, 4:29:38 AM7/9/10
to la bona lingvo
Ankau mi shatus havi Word-versio(j)n.
Antaudankon,
Johan Derks

Marcos Cramer

unread,
Aug 1, 2010, 4:48:40 PM8/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato kaj Johan petis min sendi la dosierojn de la konciza listo kiel WOrd-dosierojn (do en DOC- aŭ DOCX-formatoj). Fakte, tio ne eblas, ĉar mi kreis la listojn per OpenOffice Draw, kiu estas desegnoprogramo kaj ne tekstformata programo. Sed eblas al vi sendi la ODG-dosierojn redakteblajn per OpenOffice Draw kaj similaj desegnoprogramoj (verŝajne ankaŭ per la plej nova versio de Microsoft Publisher). Vidu la kunsenditajn dosierojn.

Ĉar mi estis vojaĝanta, mi ne antaûe povis respondi al la peto. Renato bonŝanĉe trovis iun manieron ŝanĝi gravan ŝanĝendaĵon ĉe la PDF-dosiero antaŭ la UK.

Se vi havas problemojn malfermi la kunsenditajn dosierojn, mi ankaŭ povas transformi ilin en aliajn dosierformatojn (ekzemple HTML), tamen ne en tekstformatajn doierformatojn kiel DOC aŭ ODT.

Amike,

Marcos
konciza listo unupagha.odg
konciza listo dupagha.odg
konciza listo broshura.odg

renato corsetti

unread,
Aug 2, 2010, 3:28:28 AM8/2/10
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

 

> Se vi havas problemojn malfermi la kunsenditajn dosierojn, mi ankaŭ povas transformi ilin en aliajn dosierformatojn (ekzemple HTML), tamen ne en tekstformatajn doierformatojn kiel DOC aŭ ODT.

 

Mi povis tute bone malfermi ilin, sed havas problemojn redakti ilin. Ĉiuokaze centoj da ekzempleroj estis disdonitaj en Havano.

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages