TRA RA RA kaj DIRLIDIDI

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 7, 2009, 4:29:16 AM12/7/09
to °listo 'la bona lingvo'
Mi ricevis de la sistemo de lernu la ĉi-subajn vortojn de la tago. Ĉar mi aparte atentas pri interjekcioj (laŭ mi ilia stabiliĝo estas signo de progresanta keorliĝo de Espernato), mi devas diri, ke mi neniam aŭdis ilin en realaj konversacioj.

Ĉu iu alia havas malsamajn sperojn?

Amike

Renato


-------------------------------------------------------------------
TRA RA RA

Onomatopeo, imitanta:

1. Rapidan senĉesan babiladon:

Tra ra ra! Mi ne povas kompreni kion vi diras, parolu malpli rapide.
Ni iom drinkis kaj komenciĝis tra ra ra.

2. Bruon de rapida marŝo aŭ galopo:

Mi aŭdis, kiel ili marŝis sur la strato - tra ra ra, tra ra ra...

3. Senpaciencan rifuzon plu aŭskulti:

Tra ra ra! Mi nenion volas aŭdi.

--------------------------------------------------
DIRLIDIDI

Interjekcio, uzata por montri, ke oni rigardas la ĵus diritan aferon bagatela:

Dirlididi! Por mi tio ne estas grava.
Dirlididi! Pri tio mi ne zorgas. Tio ne estas problemo.

Anna Lowenstein

unread,
Dec 7, 2009, 4:41:06 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

Kiam mi laboris en la Centra Oficejo, iu malkovris tiun esprimon “Dirlididi” en PIV. Tio kompreneble fariĝis ŝerco en la oficejo, kaj ĉiuj dum ioma periodo uzadis ĝin. Laŭ mia memoro (eble misa), Simo Milojevic aparte ŝatis ĝin.

Sed tio estis interna ŝerco. Ĉu ĝi eniru vortaron kiel serioza vorto estas alia afero.

Mi demandas min, kiel la esprimo eniris PIV-on. Se ĝi aperis ie unufoje en traduko de Zamenhof, tio povus esti aparta esprimo uzata de rolulo en romano. Tio estus persona apartaĵo, ne daŭra parto de la lingvo.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 7 dicembre 2009 10.29
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) TRA RA RA kaj DIRLIDIDI

José Antonio Vergara

unread,
Dec 7, 2009, 6:28:07 AM12/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna [pri dirlididi]

> Mi demandas min, kiel la esprimo eniris PIV-on. Se ĝi aperis ie unufoje en
> traduko de Zamenhof, tio povus esti aparta esprimo uzata de rolulo en
> romano. Tio estus persona apartaĵo, ne daŭra parto de la lingvo.

chu do oni dirlididu ghin (=flankenmetu ghin char bagatela) ? ;o)


Jose' Antonio

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 8, 2009, 6:22:06 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Certe kaj nepre!






1

mar...@melburno.org.au

unread,
Dec 8, 2009, 7:07:29 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Pri "dirlididi": mi neniam renkontis "gin, sed mi proponas la
interjekcion
"bagabaga" indikantan bagatelajhon.
Pri "trarara": Dum 75 jaroj mi neniam legis nek audis ghin. Pli
taugas lau mi simpla verbo en -u, kiel "chesu".

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 7:30:11 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
Pri "dirlididi": mi neniam renkontis "gin, sed mi proponas la
interjekcion "bagabaga" indikantan bagatelajhon.
Via propono estas beleta kaj havus ŝancon pluvivi, sed eble, ĉar tiu "dirlididi" estas en PIV, ni devas elpensi alternativon.

Kiel vi ekkrius por montri, ke io estas bagatela? Kiel oni faras en viaj lingvoj? Mi havas memoron pri iom uzata interjekcio en Esperanto: "baf!".

Cetere, se iu volas ekzerciĝi pri onomatopeaj sonoj, ni iam komencis kolekti kelkajn, kaj vi trovas ilin en: http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Son-imitoj_en_Esperanto.

Amike

Renato


Vastalto

unread,
Dec 8, 2009, 8:16:03 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
"Renato Corsetti" <renato....@gmail.com> skribis:

>Kiel vi ekkrius por montri, ke io estas bagatela? Kiel oni faras en viaj
>lingvoj? Mi havas memoron pri iom uzata interjekcio en Esperanto: "baf!".

Kial oni uzas 4-silaban, relative longan, son-imitajxon "dirlididi"
anstataux simpla kaj klara "bagatela"?

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Antonio De Salvo

unread,
Dec 8, 2009, 8:30:21 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Kiel vi ekkrius por montri, ke io estas bagatela?

 

Laux la cirkonstancoj, mi uzas:

ba! (zamenhofa)

blag!

fusx!

 

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 9:47:42 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio kaj Vastalto!

Provizore mi registris

dirlididi --> ba (zam)

kaj ankaŭ malfermis linion pri "ba!" en
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Son-imitoj_en_Esperanto .

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Dec 8, 2009, 11:06:01 AM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi pensas, ke la propono pri "bagatelo" estas bona ideo. Eble, kiel interjekcio, oni dirus, "bagatele!"
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 8 dicembre 2009 15.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) DIRLIDIDI
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages