Leo:
| En SSV mi trovis polui ~ polucii sed polucii ne estas oficialigita, nek en la listo de oficialigindaĵoj
Fakte tiu linio simple signifas, ke laŭ ni la vorto “polu-i”, kiun kelkaj uzas lastampe anstataŭ “poluci-i”, estas samvalora kun ĝi. Pri ĉio alia ni devas kaj rajtas diskuti.
Se vi opinias, ke ambaŭ estas malbonaj kaj estas preferinda tria vorto, bonvolu diri. Se vi pensas, ke unu el la du estas preferinda kaj meritas oficialon, ankaŭ tion bonvolu diri.
Amike
Renato
> Fakte tiu linio simple signifas, ke laŭ ni la vorto “polu-i”, kiun kelkaj
> uzas lastampe anstataŭ “poluci-i”, estas samvalora kun ĝi. Pri ĉio alia ni
> devas kaj rajtas diskuti.
> Se vi opinias, ke ambaŭ estas malbonaj kaj estas preferinda tria vorto,
> bonvolu diri. Se vi pensas, ke unu el la du estas preferinda kaj meritas
> oficialon, ankaŭ tion bonvolu diri.
Mi lernis, ke "poluo" kaj "polucio" estas du tre malsamaj aferoj:
La unua temas pri enmetado de malpuraĵoj en la naturmedion (k.s.).
La dua temas pri senvola spermelĵetado dumdorma.
Mi nun ne povas kontroli, ĉu tiel statas ankoraŭ en PIV2005.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
> Mi lernis, ke "poluo" kaj "polucio" estas du tre malsamaj aferoj:
La unua temas pri enmetado de malpuraĵoj en la naturmedion (k.s.).
La dua temas pri senvola spermelĵetado dumdorma.
Mi kontrolis en antaŭa eldono de PIV kaj en NPIV. Tia estas la evoluo en PIV. Tamen en la reala vivo mi daŭre renkontas "polucio" en la senco de "malpurigo de la vivmedio". MI ne havas klaran bildon pri la du vortoj, ilia uzateco, kaj ilia signifo.
Amike
Renato
> Bertilo skribis:
Kiel ĉiam mi plene konsentas kun Marcos, krom ke mi suspektas, ke
ekzistas ioma bezono ankaŭ por termino pli nebula (kaŝa, eŭfemisma) ol
"(senvola) spermeligo". Por tiu rolo "polucio" povus servi, sed la
fakto, ke oni daŭre konfuzas ĝin kun "poluo" parolas kontraŭ tio.
> Se la intencita signifo estas la unua, tiam pli bonas uzi "polui", ĉar ĝi klare havas tiun signifon (kaj en la efektiva lingvouzo kaj en la vortaroj). Se la intencita signifo estas la dua, oni prefere diru "(senvola) spermeligo" se oni volas certigi bonan komprenon. Kaj ni ja havas la linion
-- --------------------------------------------- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it ---------------------------------------------
> Mi ne vere memoras kial ni havas tiun linion. Eble simple ĝi venas el unu el
> la antaŭaj listoj. Mi akceptas la rezultojn de la esploro de Marcos, sed
> aliflanke mi havas la impreson ke mi ofte aŭdas la vorton "polucio" (por
> medimalpurigo) kaj neniam "poluo". Foje tamen en la verba formo jes mi aŭdas
> ankaŭ "polui". Mi demandas min, ĉu miaj impresoj (tamen firmaj) estas
> malĝustaj. Ĉu mi moviĝas inter homoj, kiuj parolas alian dialekton?
Estas tute eble, ke multaj uzas "polui" kiel verbon, sed "polucio" kiel O-vorton
(agan aŭ rezultan). Tiaspecan tendencon mi iafoje rimarkis ĉe
internaciaj vortoj. Tio estas relative facile klarigebla per
nacilingva influo. Ofte la nacilingva verbo ne havas ion similan al
"..tion", dum la responda substantivo ja havas tian finaĵon:
Angle: to pollute, pollution
France: polluer, pollution
Portugale: poluir, Poluição
Mi tre malofte notis uzon de "informi" -> "informacio".
Mia impreso estas, ke ĉe multaj Esperantistoj, "...(i/a)cio" rolas
kiel iaspeca sufikso, kiu anstataŭas AD kaj AĴ (kiam
nacilingva/internacia vorto puŝas en tiu direkto).
| Mi tre malofte notis uzon de "informi" -> "informacio".
Ankaŭ mi.
| Mia impreso estas, ke ĉe multaj Esperantistoj, "...(i/a)cio" rolas
kiel iaspeca sufikso, kiu anstataŭas AD kaj AĴ (kiam
nacilingva/internacia vorto puŝas en tiu direkto).
Verŝajne tiu estas la klarigo.
Restas la demando, kion fari!
Amike
Renato
Restas la demando, kion fari!
Marcos:
| Laŭ mi la ĝisnuna diskuto klare indikas, ke la farinda afero estas la forigo de nia linio pri "polui".
Tion certe ni povas fari, sed restas laŭ mi du problemoj:
- Kiu estas la preferinda radiko por mediomalpurigo?
- Ĉu eventuale fortraduki ambaŭ radikojn?
Amike
Renato
> Marcos:
> | Laŭ mi la ĝisnuna diskuto klare indikas, ke la farinda afero estas la
> forigo de nia linio pri "polui".
> Tion certe ni povas fari, sed restas laŭ mi du problemoj:
> - Kiu estas la preferinda radiko por mediomalpurigo?
Laŭ mi POLU/.
> - Ĉu eventuale fortraduki ambaŭ radikojn?
POLU/ estas tute oportuna kaj bona radiko. Kiam ĝi estas uzata, ĝi
havas (laŭ mia impreso) preskaŭ ĉiam la signifon de mediomalpurigado,
kaj ĝuste tiun signifon registras niaj gravaj vortaroj. Fortradukado
per io monstra kiel "(natur)medimalpurigado" ŝajnas al mi malprudenta.
Problema estas nur la radiko POLUCI, kiu estas ofte misuzata kaj havas
malklaran signifon.
| Problema estas nur la radiko POLUCI, kiu estas ofte misuzata kaj havas
malklaran signifon.
La zamenhofa signifo estis tute klara. La uzantoj de ĝi por "medimalpurigo" tamen ne povas esti kulpigataj pri misuzado, ĉar ankoraŭ la antaŭa PIV registris ĝin en tiu senco kaj ne registris "polu-".
Amike
Renato
> Bertilo:
> | Problema estas nur la radiko POLUCI, kiu estas ofte misuzata kaj havas
> malklaran signifon.
> La zamenhofa signifo estis tute klara. La uzantoj de ĝi por "medimalpurigo"
> tamen ne povas esti kulpigataj pri misuzado, ĉar ankoraŭ la antaŭa PIV
> registris ĝin en tiu senco kaj ne registris "polu-".
Jes, ŝajnas, ke POLU/ estis registrita en PIV unuafoje en ties
Suplemento, kiu aperis, se mi ne eraras, en 1987.
Ĉiuokaze mi ne celis iun ajn kulpigi. Gravas nur, ke pri POLUCI/ estas
diversaj problemoj, kaj ke ĝi havas du sufiĉe malsamajn signifojn.
Elirejo el tio ŝajnas esti trovebla nur en rekomendado de la radiko
POLU/ por la mediprotekta signifo.
Cetere por la medicina signifo de "polucio" PIV2005 prezentas la
sinonimon "spermoreo". La vorto "oreo" estas neoficiala, sed kredeble
ĝi estas tute akceptebla kiel medicina fakvorto, el kiu eblas formi
ankaŭ ekz. "urinoreo" kaj "salivoreo".
- forigi la nunan linion "polui = polucii"
- enmeti du liniojn:
poluci-o (en la senco de nevola spermeligo) --> (ne-vol-a) sperm-el-ig-o
poluci-o (en la senco de malpurigo de la medio) --> polu-ad-o
Momente ni ne esprimu juĝojn pri "oreoj". Kaj la oficialigo de polu- povas esti proponata en la listo pri oficialigoj.
Amike
Renato
Amike salutas Leo
Amike
Renato
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Francisko:
| SHajnas al mi, el la jhusaj kontribuoj sub la titolo "poluci-i", ke la-bona-lingvo estas en danghero ighi pli PIV-lingvema, ol la PIV mem.
Dio protektu nin kontraŭ la malbono kaj kontraŭ PIV! Tio estas la plej granda ofendo al “la bona lingvo” de kiam ĝi naskiĝis.
| CHar ni jam havas radikon "flu/" kun la signifo de la greka "ρε-", kial do ni serchu alian radikon ? Ke "ore/" estus monstreca same el vidpunkto de la greka kiel el tiu de Esperanto, tio estas tiagrade okulfrapa, ke min konsternas, ke iuj el vi sensherce pensas ech nur dum minuto pri ebleco de radiko "ore/". La grekeca "sperm(/)o(/)re/o" nenion alian diras, ol "sperm/(o/)flu/o" au "sperm/el/flu/o" ; mi rekomendas chi tiun lastan, kiu estas pli klara.
Mi aldonas vian proponon kiel duan variaĵon al nia linio.
| Renato proponas : " poluci-o (en la senco de malpurigo de la medio) --> polu-ad-o". Simile, por diri "mal/pur/ig/o", kial do ni serchu ion alian, ol "mal/pur/ig/o" ?
Nu, eble ĉar “malpurigo” estas tro ĝenerala. Eble oni devus diri “medi-malpurigo”. Ĉu tion vi akceptus?
Amike
Renato
Dio protektu nin kontraŭ la malbono kaj kontraŭ PIV! Tio estas la plej granda ofendo al “la bona lingvo” de kiam ĝi naskiĝis.
Amike salutas Leo