exact (qc) | exact (math.) | genau | esatto (mat.) | exacto (mat.) | exato |
exacte | tute precize ĝusta, tute konforma al la diro.
Mi emus al linio:
ekzakt-a (4oa) ~ preciz-a, ĝust-a
Kion vi pensas?
Amike
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.org
_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 5 giugno 2010 12.44
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) ekzakt-a
> Kvankam mi vidas, ke
> “ekzakta” estas oficialigita, mi ĉiam imagas, ke ĝi estis enkondukita de
> iuj, kiuj ne rimarkis, ke jam ekzistas la vorto “preciza”.
Mi ne scias, kiu ĝin enkondukis unuafoje, sed laŭ Vilborg tio okazis
en 1890. La vorto "ekzakta" estis poste registrita de Zamenhof en
vortaro en 1909.
--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com
Marcos:
ekzakt·a [4oa] → preciz·a
Laŭ mi ĉi tiu linio tute bonas, kaj ni ne bezonas ĝin ŝanĝi.
Dankon, Marcos! Pardonu pro tio, ke la emocio kontrau “ekzakta” malhelpis min pensi klare kaj rigardi en niaj listoj.
Amike
Renato
> ekzakt-a (4oa) ~ preciz-a, ĝust-a
. . .
....anstatau la komo estu "kaj".
Lau la internacia normo ISO 5725 ekzakteco estas indikata per kaj
ghusteco kaj precizeco:
Kara Andreas, eble vi estas ekzakta, se tiuj observoj neniel tus'as la komunuzan lingvon. Maksimume mi pretus aldoni la klarigon:
(en la komunuza lingvo).
Amike
Renato
Mi serĉis la radikon “ekzakt-“ en la Tekstaro de Esperanto. Mi trovis entute neniujn trafojn por Zamenhof (kontraste: 82 por “preciz-“).
Kun du esceptoj (“Vojaĝimpresoj” el 1895 kaj “El vivo de ĉukĉoj” 1933) la radiko “ekzakt-“ aperas nur en modernaj verkoj, sed eĉ en tiuj ne tre ofte: entute nur 26 trafoj, se oni ne kalkulas artikolojn el “Monato” kaj “Ondo de Esperanto”. Tiuj du revuoj estas la ĉefaj disvastigantoj de la radiko “ekzakt-“: nur ili respondis pri 87 trafoj.
Por “preciz-“ serĉante tra la tuta tekstaro, mi ricevis 737 trafojn.
Cetere, se oni rigardas la ekzemplojn el “Monato” kaj “Ondo de Esperanto”, oni vidas, ke tre malofte “ekzakta” aŭ “ekzakte” havas matematikan signifon. Plej ofte temas tutsimple pri duoblaĵo de “precize/a”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 7 giugno 2010
10.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Re:
ekzakt-a
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> Nu, bone. Se vi kontentighas pri tio, ke per Esperanto oni povas
> esprimi sin precize, sed ne nepre ankau ghuste kaj ekzakte (por tion
> certigi oni uzu la anglan), mi ne volas malhelpi vin ;-)
Mi unue, kredeble same kiel Andreas, spontane sentis (eĉ tre forte),
ke estas almenaŭ ia nuanca diferenco inter "preciza" kaj "ekzakta",
sed post iom da esplorado mi fakte dubas. Kiam temas pri nefaka
(nestatistika) uzo, ŝajnas, ke kaj en Esperanto kaj en la Angla la
respektivaj vortparoj "preciza"/"ekzakta" kaj "precise"/"exact" estas
tute precize (kaj ekzakte) sinonimaj sen eĉ plej malgranda diferenco
ĉu senca, ĉu nuanca.
Tial kredeble en komuna lingvo estas principe inde resti ĉe "preciza",
sed pro tio, ke "ekzakta" tamen ŝajnas esti bezonata en faka lingvo,
kaj pro tio, ke "ekzakta" jam estas tre disvastiĝinta kiel sinonimo
de "preciza" en komuna uzo, kaj ĉar ĝi estas jam en la Universala
Vortaro (kvankam ne en la Fundamento) ne ŝajnas al mi tre inde
batali aparte forte por tio. Ekzistas multe pli gravaj taskoj por la
bonalingvistoj.
cxu oni esprimas la mason de io en kilogramoj aw miligramoj estas afero de
precizeco
> Tio neniel rilatas al la komunlingvaj signifoj de vortoj kiel "?usta",
gxusta=malmisa ?
> "preciza" kaj "ekzakta". En la komunlingva Esperanto, "ekzakta"
> estas uzata kun la sama signifo kiel "preciza", tamen multe pli
> malofte.
miasente tio validas pli por ekzaktE ol por ekzaktA
Ekzakta lawmi ne havas sinonimon se en esprimoj kiaj "ekzakta scienco", t.e.
scienco en kiu eblas prikalkuli aferojn, anticipi aferojn, sen ke unu
sciencisto
kun alia samsciencisto malkonsentas. Matematiko, fiziko, hxemio estas ekzaktaj
sciencoj, ekonomi(k)o ne estas (efektive temas pri nura kredo, sed ne cxiuj
agnoskas tion...)
> Eble e? en fakaj kuntekstoj sufi?as la trivorta termino "?usta kaj preciza"
> por tio.
hmm.... eble vi donu ekzemplojn
> From: Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>
> Date: Jun 07 04:41PM +0200
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/9f0a0d292711ab5c
>
> Andreas Kueck skribis:
>
>> Nu, bone. Se vi kontentighas pri tio, ke per Esperanto oni povas
>> esprimi sin precize, sed ne nepre ankau ghuste kaj ekzakte (por tion
>> certigi oni uzu la anglan), mi ne volas malhelpi vin ;-)
>
> Mi unue, kredeble same kiel Andreas, spontane sentis (e? tre forte),
> ke estas almena? ia nuanca diferenco inter "preciza" kaj "ekzakta",
> sed post iom da esplorado mi fakte dubas. Kiam temas pri nefaka
> (nestatistika) uzo, ?ajnas, ke kaj en Esperanto kaj en la Angla la
> respektivaj vortparoj "preciza"/"ekzakta" kaj "precise"/"exact" estas
> tute precize (kaj ekzakte) sinonimaj sen e? plej malgranda diferenco
> ?u senca, ?u nuanca.
Kiel (duon)dirite, ekzistas kazoj en kiu nur la unua tawgas, kaj kazoj
en kiu nur la alia tawgas. Mi do estas kontraw LBL-linio prie
gxis, Ronaldo N
Ekzakta lawmi ne havas sinonimon se en esprimoj kiaj "ekzakta scienco", t.e.
scienco en kiu eblas prikalkuli aferojn, anticipi aferojn, sen ke unu
sciencisto kun alia samsciencisto malkonsentas. Matematiko, fiziko, hxemio
estas ekzaktaj
sciencoj, ekonomi(k)o ne estas (efektive temas pri nura kredo, sed ne cxiuj
agnoskas tion...)
Dum oni ne montros al mi ke ankau' en la c'ina, japana, vjetnama kaj
indonezia oni uzas la saman koncepton kaj la saman radikon, mi restas c'e
nia nuna radiko.
Amike
Renato
Ekzistas du nocioj distingendaj por esprimi gxustecon de mezurado. Unu
estas "ekzakteco" (ja:seikaku-do /en:accuracy) kaj la alia estas
"precizeco" (ja:seimitu-do /en: precision).
Rigardu la celdiskon de pafado en la indikita retpagxo. La supra bildo
montras trafojn kun alta ekzakteco sed kun malalta precizeco. La
malsupra bildo montras trafojn kun alta precizeco sed kun malalta
ekzakteco.
Kiam mezumo de trafoj (mezuroj) estas tre proksima al la centro (vera
valoro) de la celdisko, tiam la trafoj havas ekzaktecon.
Kiam trafoj ekzistas en tre malvasta areo, tiam la trafoj havas
precizecon.
Kiam sciencistoj ekzamenas, cxu ilia mezurado estas gxusta aux ne, estas
nepre necese demandi, kian econ havas la mezurado, kun kiom da ekzakteco
kaj kun kiom da precizeco.
Pri la vorto "ekzakta" mi opinias, ke gxi estas aparte faka vorto.
Kvankam oni emas uzi gxin sendistinge (aux konfuze) kun "preciza" en
cxiutaga vivo, tamen la du apartaj vortoj estas bezonataj en sciencaj
kampoj.
Vastalto
Amike salutas Leo