subtaso

2 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Dec 31, 2016, 4:21:46 PM12/31/16
to la-bona...@googlegroups.com
Se mi bone memoras, ni jam diskutis tion, sed mi ne retrovis subtason" en SSV.
"Subtaso" estus taso. Tamen ni kutime ne metas tason sur alian tason, ĉu ne?

Laŭ http://vortaro.net/#pladeto pladeto estas taŭga vorto.

Vi eĉ povos meti glason sur ĝin.
Je via sano!

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Jan 3, 2017, 2:05:09 PM1/3/17
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Saluton Leo, bonan novjaron al vi(ci) kaj al vi ĉiuj.

Precize tiu kunmetaĵo estas interesa, ĝi estas bone farita kiel multaj aliaj vortoj :
subtaso (kunmetado en la vortaro de Presa Societo) ne estas taso, same :
triangulo ne estas angulo sed io farita el tri anguloj, trimasto ne estas masto, centjaro ne estas jaro ... (pri tiu vorto mi jam verkis tutan paĝon : jarcento ne havas tute saman sencon, ekzistas interesa nuanco, jarcento estas unu faka centjaro ).

Ni ne faru kiel PAG, kiu forgesas, ke en Esperanto la finaĵoj estu rigardataj kiel vortoj (11a Fundamenta regulo de nia Fundamento).
vaporŝipo konsistas el tri vortoj ne el du, tamen fakte pri tiu Fundamenta ekzemplo ni povus egale skribi : vapor'ŝip'o aŭ vapor'ŝipo kaj prezenti tiun kunmetado kiel konsistanta el nur du "vortoj", ĉar fakte tiuokaze vaporŝipo estas ŝipo.

Ni povus preferi sub'tas'aĵ'o, sed se ni bone komprenas, ke ekzistas nepre grava principo - eĉ se ĝi ne estas vortalvorte verkita kiel regulo en la Fundamenta gramatiko - nomita sufiĉeco, kiu devenas de pli baza principo de enteneco (ĉi tie o jam entenas la sencon aĵo).

Amike, Pjer.

Vilhelmo Lutermano

unread,
Jan 3, 2017, 4:17:37 PM1/3/17
to la-bona...@googlegroups.com
Do, laŭ tio, subtaso estas "o sub taso" (subtasaĵo), kaj kiel tia tute
laŭregula vorto.

Vilhelmo Lutermano.

2017-01-03 14:05 GMT-05:00, Pjer <pj...@ozone.net>:
> Saluton Leo, bonan novjaron al vi(ci) kaj al vi ĉiuj.
>
> Precize tiu kunmetaĵo estas interesa, ĝi estas bone farita kiel multaj
> aliaj vortoj :
> *subtaso* (kunmetado en la vortaro de Presa Societo) ne estas taso, same :
> *triangulo* ne estas angulo sed io farita el tri anguloj, *trimasto* ne
> estas masto, *centjaro* ne estas jaro ... (pri tiu vorto mi jam verkis
> tutan paĝon : jarcento ne havas tute saman sencon, ekzistas interesa
> nuanco, jarcento estas unu faka centjaro ).
>
> Ni ne faru kiel PAG, kiu forgesas, ke en Esperanto la finaĵoj estu
> rigardataj kiel vortoj (11a Fundamenta regulo de nia Fundamento).
> *vaporŝipo* konsistas el tri vortoj ne el du, tamen fakte pri tiu
> Fundamenta ekzemplo ni povus egale skribi : vapor'ŝip'o aŭ vapor'ŝipo kaj
> prezenti tiun kunmetado kiel konsistanta el nur du "vortoj", ĉar fakte
> tiuokaze *vaporŝipo* estas ŝipo.
>
> Ni povus preferi sub'tas'aĵ'o, sed se ni bone komprenas, ke ekzistas nepre
> grava principo - eĉ se ĝi ne estas vortalvorte verkita kiel regulo en la
> Fundamenta gramatiko - nomita sufiĉeco, kiu devenas de pli baza principo de
>
> enteneco (ĉi tie o jam entenas la sencon aĵo).
>
> Amike, Pjer.
>
> Le samedi 31 décembre 2016 22:21:46 UTC+1, Leo De Cooman a écrit :
>>
>> Se mi bone memoras, ni jam diskutis tion, sed mi ne retrovis subtason" en
>>
>> SSV.
>> "Subtaso" estus taso. Tamen ni kutime ne metas tason sur alian tason, ĉu
>> ne?
>>
>> Laŭ http://vortaro.net/#pladeto pladeto estas taŭga vorto.
>>
>> Vi eĉ povos meti glason sur ĝin.
>> Je via sano!
>>
>> Amike salutas Leo
>>
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>


--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages