> Grundakva scienco.
Al mi sxajnas tute perfekta vorto. Mi kutimis uzi ‘enteran akvon’, sed mi
ne memoras kial. Nura avantagxo de hidrogeologio estas ke unu vorto
suficxas. Ekz “el hidrogeologia vidpunkto” aù “per hidrogeologia kalkulado”
igxu “grundakvoscienca” ?
Efektive, la terminoj arte kreitaj per grekaj aux latinaj radikoj ebligas (konvencian sed efikan) sintezon. En itala lingvo, mi notis minimume 76 vortojn kiuj entenas la grekan radikon hidro- (= akvo), kaj kiuj bezonus longajn kunmetitajn vortojn se oni volus priskribi detale ilian signifon. Germanoj havas la avantagxon, ke ili ne sentas xeno cxe kunmetajxoj kiaj "Grundwasserlehre" (= grund-akvo-scienco), kaj ecx infano povas kompreni pri kio temas; sed por latinidaj popoloj tiaj kunmetajxoj estas (bedauxrinde) strangaj.
Gxis
Antonio
Germanoj havas la avantagxon, ke ili ne sentas gxenon cxe kunmetajxoj kiaj "Grundwasserlehre" (= grund-akvo-scienco), kaj ecx infano povas kompreni pri kio temas; sed por latinidaj popoloj tiaj kunmetajxoj estas (bedauxrinde) strangaj.
Char mi profesie ankau rilatas al hidrogeologiaj fenomenoj, mi apogas la klarigon
<<Grundakva scienco>>
Memkompreneble oni povus aldoni iun sciencan difinon, sed tio trosharghighus tiun liston. Tiam oni prezentu tion en Vikipedio au aliloke.
Ronaldo S.
Laux mi, kiam temas pri -logio (= scienco), ofte ne estas strikte bezonata la ero "scienco" en adjektivoj; do, mi dirus simple "grundakva ekvilibro", "grundakva ruinigxo", "grundakva fenomeno", "grundakva risko", "grundakva trudlimigo" ktp.
Tamen, en la ekzemploj menciitaj de Leo efektive -logio ne estas preterlasebla, cxar ili rilatas ne al la fenomenoj en si mem, sed al ilia scienca pritrakto.
Gxis
Antonio
Ekz “el hidrogeologia vidpunkto” aù “per hidrogeologia kalkulado” igxu “grundakvoscienca” ?
sed por latinidaj popoloj tiaj kunmetajxoj estas (bedauxrinde) strangaj.
Memkompreneble oni povus aldoni iun sciencan difinon, sed tio trosharghighus tiun liston. Tiam oni prezentu tion en Vikipedio au aliloke.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d939f458-f482-4407-884b-89ff711aa8acn%40googlegroups.com.