Kogni

2 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Jun 29, 2011, 11:01:43 AM6/29/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ĵus legis jenan difinon en PIV de la vorto “agnostikulo”: “Homo, kiu opinias, ke oni nenion povas kogni pri la ekzisto de Dio aŭ diaĵo.”

 

En La Bona Lingvo, ni havas “kogna”, sed ne “kogni”, kiu ŝajne signifas ”rekoni, precepti, kapti...” Sed la difino estas iom longa kaj detala. Legu ĝin mem.

 

Anna

 

-----------------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

Tel: 00-39-06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2011, 11:54:18 AM6/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>ᅵ
En La Bona Lingvo, ni havas “kogna”, sed ne “kogni”, kiu ŝajne signifas ”rekoni, precepti, kapti...” Sed la difino estas iom longa kaj detala. Legu ĝin mem.

Mi legis ĝin kaj ekkonis/kognis ke NPIV (la vorto ne estas en PIV) estas tre stranga, ĉar ĝi unue havas nur unu flankan signifon por "kogni" (scii pri la vero, Dio, ktp.). Efektive la plej ofta uzo estas en "kognaj sciencoj", pro tio ni havas "kogna". Se neniu protestas mi povus aldoni al tio ankaŭ:

kogn-i --> ek-kon-i

Vikipedio en la angla diras:

The term cognition (Latin: cognoscere, "to know", "to conceptualize" or "to recognize") refers to a faculty for the processing of information, applying knowledge, and changing preferences.

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 29, 2011, 6:25:19 PM6/29/11
to la bona lingvo
Mi ne vidas malsamecon inter koni kaj kogni. Eble tiu venas el la
Hispana, mia gepatra lingvo, kie ekzistas la verboj "conocer"=koni kaj
"cognocer", kiu estas malnova formo de "conocer", t.e. ambau signifas
koni. Mi opinias, ke ne necesas havi du radikojn por la sama signifo.
Chu estas vera malsameco inter koni kaj kogni? au temas nur pri
maniero pli rafinita por esprimi la samon? Mi kunakordas uzi ekkoni
anstatau kogni, se la malsamecon esprimas la prefikso ek.

On 29 jun, 10:54, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
> Anna:
>
> >  En La Bona Lingvo, ni havas "kogna", sed ne "kogni", kiu s^ajne
>
> signifas "rekoni, precepti, kapti..." Sed la difino estas iom longa kaj
> detala. Legu g^in mem.
>
> Mi legis g^in kaj ekkonis/kognis ke NPIV (la vorto ne estas en PIV)
> estas tre stranga, c^ar g^i unue havas nur unu flankan signifon por
> "kogni" (scii pri la vero, Dio, ktp.). Efektive la plej ofta uzo estas
> en "kognaj sciencoj", pro tio ni havas "kogna". Se neniu protestas mi
> povus aldoni al tio ankau(:
>
> kogn-i --> ek-kon-i
>
> Vikipedio en la angla diras:
>
> The term *cognition* (Latin <http://en.wikipedia.org/wiki/Latin>:
> /cognoscere/, "to know", "to conceptualize" or "to recognize") refers to
> a faculty for the processing of information
> <http://en.wikipedia.org/wiki/Information>, applying knowledge, and
> changing preferences.
>
> Renato
>
> --
> Renato Corsetti
> Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
> renato.corse...@esperanto.it

Antonio De Salvo

unread,
Jun 30, 2011, 2:38:17 AM6/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaux mi ne vidas la neceson havi la radikon kogn-; tamen, laux mi la gxusta anstatauxajxo ne estas ek-koni, sed el-koni (= koni gxisfunde, komplete).
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Luis Ignacio Raudón Uribe
Inviato: giovedì 30 giugno 2011 00:25
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Kogn-i

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jun 30, 2011, 2:51:09 AM6/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

>ᅵ el-koni (= koni gxisfunde, komplete).

Bone. Mi metas tion kiel unuan "tradukon".

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages