shorto

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 18, 2010, 6:45:30 PM12/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ni momtente havas la jenan linion:

ŝort·o → pantalon·et·o

Mi persone diras por tiu speco de pantalono "femurpantolono". Tio laŭ mi estas pli preciza: "Pantaloneto" ankaŭ povus esti iu alia malgranda pantalono, ekzemple infana pantalono, kiu tamen kovras ankaŭ la tutajn krurojn ĝis la piedoj.

"Femuro" estas Fundamenta vorto por la parto de la kruro supre de la genuo, do precize por tiu parto, kiun 'ŝortoj' kutime kovras. Tial laŭ mi "femurpantalono" tute taŭgas. Aldone, mi povas diri ke mi uzas tiun vorton en familia lingvouzo jam de pli ol jaro, kaj ĝi tre bone funkcias en praktiko.

Do laŭ mi la linio estu jene:

ŝort·o → femur·pantalon·o, pantalon·et·o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
Dec 18, 2010, 8:26:49 PM12/18/10
to la-bona...@googlegroups.com

“shorto” (angle shorts) povas havi diversajn longojn: 1) mallonga pantaloneto (proksimume ghis ¼ de femuro); 2) duonlonga pantaloneto (proksimume ghis ½ de femuro; 3) ghisgenua pantaloneto (lau la tuta femuro). Do, “femurpantaloneto” taugas nur por chi tiu lasta tipo.

Ekzistas ankau subgenua pantaloneto, sed mi dubas, chu tiu povas nomighi “shorto”.

 

Entute, mi lasus la gheneralan terminon “pantaloneto”.

Ghis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: domenica 19 dicembre 2010 0.46
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) shorto

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 18, 2010, 9:08:17 PM12/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la vjetnama, estas du malsamaj vortoj por nomi du malsamaj vestaĵojn:
 
quần đùi: kalsono (quần: pantalono; đùi: kruro); . Temas pri subvesto kovranta la pelvon kaj parte la krurojn.
quần soóc: ŝorto (quần: pantalono; soóc: el la franca/angla "short" = mallonga).
Ambaŭ "kalsono" kaj "ŝorto" troviĝas en PIV.
Femurpantalono korespondus al la vjetnama quần đùi, kiu estas subvesto, ne mallonga vesto portita de sportistoj, militistoj ktp. en varmaj landoj.
 
Amike,
Thu
 
 
2010/12/19 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--

Masako TAHIRA

unread,
Dec 19, 2010, 12:37:53 AM12/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
2010/12/19 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

En la japana lingvo subvesta kalsono nomigxas "sxoocu (sxorto)" por virinoj
kaj "pancu (pantaloneto)" por viroj. Survesta longa pantalono nomigxas
"pantalon" por virinoj kaj "zubon" por viroj, kaj ecx "pancu" por ambaux.
Mallonga pantalono nomigxas "sxootopancu (sxorta pantalono)" por ambaux.
Komplike, cxu ne?
Mi konsentas kun Marcos, ke "sxorto" estu "pantaloneto".

Masako

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages