disleksio/aleksio

20 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 19, 2022, 8:58:30 PM2/19/22
to la bona lingvo

disleksio -> vortblindeco (laŭ ReVo), mislega perturbo

"Disleksio" estas tre internacia vorto jam, tiom ke mi hezitas simpligi ĝin. "Vortblindeco" ŝajne estas malpli moda vorto (kiu eble inkluzivas aleksion).

Rilate:

aleksio -> vortblindeco, senlega perturbo

La ĉina 失讀症 (malsukces-leg-perturbo) aŭ 閱讀障礙 (leg-malfaciligo) signifas ambaŭ.

Françoise NOIREAU

unread,
Feb 20, 2022, 7:12:41 AM2/20/22
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉar tiuj perturboj tuŝis mian profesian kampon, mi kutimis uzadi:
disfazion, disleksion, disortografion, disgrafion, diskalkulon, dispraksion, lingvoperturbon, parolperturbon, perturbon de la parolpragmatiko, perturbon de la ekzekuciaj funkcioj (aŭ plenumfunkcioj), atentomankon, hiperaktivecon, depresion, kognajn funkciojn (pli specifajn ol intelektajn, temas pri la intelekta ilaro), anksion, ktp.

Ekzistas multaj aliaj perturboj, ekz.  ne rekoni nigre-blankajn formojn (mi forgesis la nomon), misfonio, trosentemo kaj maltrosentemo je sensoj/sentumoj, kiel hiperaŭdemo, blindiĝemo, hipoflaremo,  perturbo de la sentuma modulado, de la dolorsenso, de la varmosenso, de la ekvilibro-senso (système vestibulaire, en la franca), perturboj de la propriocepto, de la interocepto, de la tuŝo-sentumo (hiper aŭ hiposentemo je tuŝo) k.a.

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d2629bea-3983-46ff-9931-eae284faa2afn%40googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2022, 9:20:59 AM2/21/22
to la-bona...@googlegroups.com
Francoise skribis:


Ĉar tiuj perturboj tuŝis mian profesian kampon, mi kutimis uzadi:
disfazion, disleksion, disortografion, disgrafion, diskalkulon, dispraksion, lingvoperturbon, parolperturbon, perturbon de la parolpragmatiko, perturbon de la ekzekuciaj funkcioj (aŭ plenumfunkcioj), atentomankon, hiperaktivecon, depresion, kognajn funkciojn (pli specifajn ol intelektajn, temas pri la intelekta ilaro), anksion, ktp.

kun samfakuloj vi rajtas paroli kiel vi volas, sed kun gepatroj de lernantoj vi devas paroli en komprenebla maniero. ni ĉefe zorgas pri tio, pri la ĝenerala lingvo de malfakuloj kaj mi havas la impreson, ke la sola vorto, kiu atingis la publikon estas 'disleksio' facile direbla per 'mislegado'. ĉu ne?

amike

renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Françoise NOIREAU

unread,
Feb 21, 2022, 9:53:14 AM2/21/22
to la-bona...@googlegroups.com
Prave.
Sed tamen mi bezonas konsilojn, ĉar mi elpensas vortojn kiam mi bezonas ilin.
 Vikipedio (kun pli da modernaj konceptoj ol vortaro.net) foje helpas sed estas nefidinda kaj mi pli fidas min mem... 

Cetere, aleksio estas tre malofta. (Mi dirus mallego-kapablon aŭ malkapablon legi.)

Amicalement - amike,
Françoise - Fransoazo
+33 609 120 374
https://violonodelamondo.wordpress.com/

noammohr

unread,
Feb 21, 2022, 10:25:05 AM2/21/22
to la bona lingvo
"Mislegado" estas agado, ne perturbo. "La mislegado de la fremdulo amuzigis la samklasanojn."
Kaj simile, malkapabo legi povas esti analfabeteco, ne mensa problemo. Eble legmalkapabla perturbo?

Françoise NOIREAU

unread,
Feb 21, 2022, 2:02:24 PM2/21/22
to la-bona...@googlegroups.com
Prave, nepre estu la vorto perturbo. 
Temas pri cerb-evoluaj perturboj.
(troubles du neuro-développement, en la franca.)
Amike,
Fransoazo Oazo 

+33 609 120 374 

Envoyé depuis un ordinateur alimenté par Enercoop, fournisseur d'électricité 100 % renouvelable.


noammohr

unread,
Aug 6, 2025, 7:22:01 PMAug 6
to la bona lingvo
Leo diris:
> ne (perturbo estas neoficiala en tiu signifo laŭ mia kompreno)
> Ĉu "mis-leg-em-o"?

Mi kredas, ke temas pri cerba perturbo, ne nur emo. Ĉu vi preferas "malordo", "misfunkcio"? Aŭ kiel proponis Fransoazo, "legomiskapablo"?

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 7, 2025, 3:45:29 AMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com
Temas pri aliaj organizoj en la cerbo, malordoj, kiuj kaŭzas malfacilaĵojn en legado.

Ĝi estas kogna kaj pli precize instrumenta malkapablo.
Tiuj instrumentaj miskapabloj apartenas al la cerb-evoluaj malordoj, kiel atentomanko, aŭtismo kaj intelekta malforto (freŝe aldonita).

Unue aperas disfazio (malfruo en ekparolo kaj misoj en parolado), poste disleksio (malfruo kaj perturbo de la legokapablo), fine disortografio (malfruo kaj malkapablo ĝuste kunmeti sonojn kaj signojn (80 % de la kazoj, "fonologia disleksio") aŭ memori tutajn vortojn (20 % de la kazoj, "surfaca disleksio" aŭ "diseidetika disleksio").

Neŭropsiĥologoj estas la fakuloj pri tiuj perturboj.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374


---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Aug 7, 2025, 12:12:56 PMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com

Ni verŝajne samopinias pri tio, ke ni evitu la uzon de neoficialaj radikoj.

Ĉu "mal-ordo"? Ĉu disleksiulo diras la vorterojn en malĝusta ordo? 

(Anekdote: Kiam mia karmemora edzino instruis al nia karmemora plej aĝa filo skribi sian nomon, Marc skribis "CRAM"... Ĉu malorde aŭ en perfekte inversa, tamen misa ordo? Mi ne scias. Sed la vorto estis malĝusta.)

Ĉu "misfunkcio"? Eble. Tekstaro.com montras 102 trafojn por la serĉesprimo "misfunkci".

Ĉu "legomiskapablo" Eble. Mi traserĉis Tekstaro.com per la serĉesprimo "miskapabl": estis neniu trafo. Ekzemple per "misfar" mi havis 99 trafojn.

Ĉu ni preferu ofte uzatajn kunmetitajn vortojn? Supozeble jes. Ĉu aliaj kunmetaĵoj estas sensencaj? Tion mi ne kuraĝus diri.

Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 01:22 schreef noammohr:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Leo De Cooman

unread,
Aug 7, 2025, 1:01:24 PMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com

Nur pri la kunmetaĵo "malkapabl", kiu ne aperas en Tekstaro.com: "nekapablo" aperas 153 fojojn. "Malordo" aperas 227 fojojn. Ambaŭ ŝajnas al mi tute akceptebla, se ili havas la ĝustan sencon.

Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 09:45 schreef Françoise NOIREAU:

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 7, 2025, 1:40:58 PMAug 7
to la-bona...@googlegroups.com
Plej populare, oni rimarkas la inversojn CAR/CRA, kaj b/d/p/q.
Sed tio koncernas nur fonologian disleksion ("literlego-miskapablo"?)

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

Leo De Cooman

unread,
Aug 9, 2025, 3:30:37 PMAug 9
to la-bona...@googlegroups.com

Vidante en alfaPIV la vortojn flugipova, generipova, daŭripova., vivipova, evoluipova (Z).. mi trovis la kapvorton

   pova sufikso kapabla fari {la indikitan agon}.  esprimpova, konkurencpova, pagipova, vivipova.

Ĉu ni do povus uzi ĝin anstataŭ la pli longaj kunmetaĵoj kun "kapabl"

Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 18:12 schreef 'Leo De Cooman' via la bona lingvo:

Noam Mohr

unread,
Aug 9, 2025, 9:20:59 PMAug 9
to la-bona...@googlegroups.com
Disleksio ne temas nur pri legipovo. Ĝi estas specifa tipo de lerna nekapablo, kies efikoj entenas malfacilecojn pri legado. Sed ankaŭ ekzistas aliaj kaŭzoj de malfacileco pri legado, ekzemple problemoj pri la okuloj aŭ manko de instruo.

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 10, 2025, 2:49:03 AMAug 10
to la-bona...@googlegroups.com
Bona ideo. 
Sed kapablo estas evoluigebla, dum povo estas jes/ne.
Povi pli dependas de forto, situacio,  permeso, dum kapablo pli dependas de scioj, scipovoj, ecoj aŭ rimedoj.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

Leo De Cooman

unread,
Aug 10, 2025, 1:21:34 PMAug 10
to la-bona...@googlegroups.com

Nu, la radiko "perturb" aperas 370 fojojn en Tekstaro.com.

Eble ni devas proponi ĝian oficialigon.

Amike salutas Leo


Op 7/08/2025 om 01:22 schreef noammohr:
Leo diris:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 10, 2025, 4:14:20 PMAug 10
to la-bona...@googlegroups.com
Perturbo estas la ordinara traduko.
Sed malordo pli konkrete montras, ke temas pri mal-ordo en la cerbo.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

Leo De Cooman

unread,
Aug 11, 2025, 5:17:18 AMAug 11
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ alfaPIV:

malordo manko de ordo:

malordo venas nur tiam, se batalas du egalfortaj partioj Z

kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, / Trovas plezuron en la malordo de la malboneco MT


misfunkciado misa funkciado:

misfunkciado de organo

misfunkciadon de demokrataj procedoj GLe


misfunkcii malbone aŭ nenormale funkcii:

la bremsoj misfunkciis LSt/PGu
ĉu mi estas tiel laca, ke mia cerbo misfunkcias? CPi

io ankoraŭ povos misfunkcii je ĉi tiu malfrua stadio ALö


Leginte tion, mi preferus  uzi "misfunkci(ad)o"

Amike salutas Leo


Op 10/08/2025 om 22:14 schreef Françoise NOIREAU:

Noam Mohr

unread,
Aug 14, 2025, 12:05:45 AMAug 14
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, alfaPIV havas:
malordo. manko de ordo

Sed ĝi havas ankaŭ:
perturbo. malordo en la korpo aŭ en la psiko, ĝenanta ties normalan funkciadon: ⁓o en la sanga cirkulado


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages