> Se ĉi tiu listo plu tenos ĝisnunan labormanieron, mi daŭrigos kunlaboron. Sed se ĝi submetiĝos al la agado de tiu T.E., mi ne inklinas kunlabori.
Sincere, Vastalto Harri Laine <harri...@iki.fi> skribis:Mi subite rimarkis, ke ĉi tiu diskutlisto ŝajnas jam esti parto de iu mistera organizo "Tutmonda Esperanto", kiu havas diskutliston aliloke, tute sekretan. Plej konsternis min tio, ke mi (eble mis-?)komprenis, ke tiu organizaĵo havas superan decidrajton en ĉi tiuj diskutoj kaj rajtas eĉ malfondi la liston. Verŝajne la surpriziĝo estis nur mia, kaj por la aliaj ĉio estas klara. Mi povis nur iom neregule sekvi la diskutojn kaj la organizaj aferoj ne estas interesaj. Mi esperas, ke mi miskomprenis, kaj la listo plu estas sendependa de iu kaŝ-organizaĵo. Verŝajne estas jam tempo, ke mi foriru. Amike Harri
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org