Iro

4 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Aug 12, 2015, 5:38:27 AM8/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi relative longe serĉis taŭgan tradukon por la nederlanda "slag", franca "course", germana "Hub", angla "stroke".
Temas pri fakvorto, kiu esprimas la distancon inter la du ekstremaj pozicioj de piŝto en cilindro de ekzemple eksplodmotoro, vapormaŝino, gaskunpremilo, ...

Finfine mi trovis la terminon en malnova "Maŝinfaka Esperanto-vortaro" de Wüster: ir-o
PIV konfirmas.

Amike salutas Leo


Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2015, 5:45:39 AM8/12/15
to °listo 'lbl'
Dankon, Leo, pro la mesag'o, kiu proponas simplan solvon ec' por faka vorto. 
Vi ne proponas konkretan linion pri tio, c'u ne?

Amike

Renato
~~~
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Aug 12, 2015, 6:51:31 AM8/12/15
to la-bona...@googlegroups.com

Efektive, en la Enciklopedia vortaro Wuester kaj en la germana vortarego Krause estas “iro”; tamen, en NPIV sub “pisxto” (kaj alie: ekz. la itala Minnaja, la franca Le Puil-Danvy) estas “vojo”, kiu al mi sxajnas same tauxga. Eble estas nuanca diferenco inter “iro” kaj “vojo”, cxar iro montras la movon, dum vojo montras la lauxiratan spacon.

En la itala, oni diras “corsa”, simile al la franca “course”, laux mia sento kun precipa konsidero al la movo, sed ankaux kun atento pri la spaco.

Eble la du vortoj povas kunekzisti, laux la kunteksto.

Kurioze, Leger-Albault registras (nur) “sxovigxado”.

Le Puil-Danvy registras ankaux movo; Minnaja ankaux kurso.

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 12 agosto 2015 11:46
A: °listo 'lbl' <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) Iro

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2015, 7:42:51 AM8/12/15
to °listo 'lbl'
Mi konsentas ku, sed ankau' vi ne p[roponas konkretan linion, c'u ne?

Leo De Cooman

unread,
Aug 12, 2015, 3:08:59 PM8/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 12/08/2015 om 11:45:
Dankon, Leo, pro la mesag'o, kiu proponas simplan solvon ec' por faka vorto. 
Vi ne proponas konkretan linion pri tio, c'u ne?

Miaopinie la PIVa difino kaj precipe la ekzemplo estas klaraj:  
iro. Unu movo en ia direkto: la iro de la piŝto


Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Aug 12, 2015, 3:37:36 PM8/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo schreef op 12/08/2015 om 12:51:

Efektive, en la Enciklopedia vortaro Wuester kaj en la germana vortarego Krause estas “iro”; tamen, en NPIV sub “pisxto” (kaj alie: ekz. la itala Minnaja, la franca Le Puil-Danvy) estas “vojo”, kiu al mi sxajnas same tauxga. Eble estas nuanca diferenco inter “iro” kaj “vojo”, cxar iro montras la movon, dum vojo montras la lauxiratan spacon.

En la itala, oni diras “corsa”, simile al la franca “course”, laux mia sento kun precipa konsidero al la movo, sed ankaux kun atento pri la spaco.

Eble la du vortoj povas kunekzisti, laux la kunteksto.

Kurioze, Leger-Albault registras (nur) “sxovigxado”.

Le Puil-Danvy registras ankaux movo; Minnaja ankaux kurso.

Dankon. Vojo kaj precipe "piŝtovojo" ŝajnas al mi eĉ pli taŭgaj vortoj.
Ekzemplo: la cilindra kapacito de motora cilindro kun kvindekmilimetra piŝtovojo kaj kvindekmilimetra diametro estas preskaŭ cent cm³.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Aug 12, 2015, 3:48:02 PM8/12/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 12/08/2015 om 13:42:
> Mi konsentas ku, sed ankau' vi ne p[roponas konkretan linion, c'u ne?
Intertempe mi legis la mesaĝon de Antonio, kaj mi nun opinias, ke
"piŝtovojo" estas tiel klara, ke tute ne necesas plia difino.
Ni do forgesu "iro"n kaj uzu "piŝtovojo"n.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 12, 2015, 4:29:08 PM8/12/15
to °listo 'lbl'
Leo:

​|   ​
Ni do forgesu "iro"n kaj uzu "piŝtovojo"n.

​Mi s'ancelig'as (en modrema Esperanto: hezitas) peti la teh'nikan signifon de la radiko 'pis't-', c'ar vi certe klarigos g'in.

Amike

Renato

~~~

Leo De Cooman

unread,
Aug 14, 2015, 4:35:00 AM8/14/15
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti schreef op 12/08/2015 om 22:29:

​ Mi s'ancelig'as (en modrema Esperanto: hezitas) peti la teh'nikan signifon de la radiko 'pis't-', c'ar vi certe klarigos g'in.

Priskribi mekanikaĵon per vortoj multe pli malfacilas ol priskribi ĝin per desegnaĵo. Bildo diras pli ol cent vortoj, ĉu ne?
Jen la adreso, kie vi povas vidi piŝton movantan en sia cilindro:
  https://eo.wikipedia.org/wiki/Vaporma%C5%9Dino#/media/File:Steam_engine_in_action.gif
Maldekstre en tiu bildo pri antikva vapormaŝino estas sekcaĵo de la cilindro, en kiu la piŝto ire kaj revene moviĝas horizontale. Ĉi-kaze temas pri cilindra disko, kiu laŭeble plej bone malhelpas la trairon de la vaporo al sia alia flanko.

Bildo pri piŝto el moderna eksplodmotoro videblas ĉe   https://eo.wikipedia.org/wiki/Pi%C5%9Dto#/media/File:Kolben-Piston.jpg

Cetere la radiko "piŝt-" estas fundamenta! Do tute ne necesas plia klarigo    :-)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 14, 2015, 5:08:41 AM8/14/15
to °listo 'lbl'
Dankon, Leo! C'-foje vi kaj la Fundamento estis klaraj kaj mallongaj. Ec' mi komprenis.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages