El Marcel: Pri "novjaro".
Nek la etnaj lingvoj nek Esperanto, kiu tamen havas pli da specoj de aglutina kunmetado, permesas kunmetojn de substantivo kun sia adjektivo SE TIAJ KUNMETOJ SIGNIFAS LA SAMON KIEL LA NEKUNMETITAJ ESPRIMOJ. Cetere, kial ni bezonus du manierojn por
unu signifo?
Sed la etnaj aglutinaj lingvoj kreis, kiel esceptan varion de aglutinado, kelkajn aw plurajn kunmeta'jojn de substantivo kun adjektivo, KIUJ NENIAM HAVAS LA SAMAN SIGNIFON KIEL LA NEKUNMETITA ESPRIMO. Ili nun apartenas al la aglutinado, sed oni ege
malofte faras pliajn tiajn kunmeta'jojn, ver'sajne 'car la lingvo fari'gus malklara.
Nu, imitante la germanan lingvon, Zamenof kreis, nebezone, similajn kunmeta'jojn neregulajn. Sed post tio li kaj la Esperantistoj ne kreis pliajn, sentante ke temas pri esceptoj. Kaj Plena Analiza Gramatiko tre forte konsilas ne plu fari tiajn. Vidu
por tio & 423, kie diri'gas i.a. "Se oni allasus ankaw alian vortfaradon, 'cio 'ci estus en dan'gero, la tuta konstrua'jo ek'sanceli'gus, 'cio fari'gus malcerta kaj malfirma. Tiom certe ne valoras la 'sparo de kelkaj a-fina'joj". Mi samopinias kun PAG pri
tio, kaj ju'gas la proponon de Piron dan'gera.
Kaj tio tre konfuzas la parolantojn de neaglutinaj lingvoj, kiel 'ce ilia propono de "novvorto" ktp. Tial mi plu uzas la vorton "neologismo" aw la esprimon "nova aw neoficiala aw proponita vorto".
Cetere allogas la klarigo de Balicki. Kaj al Renaldo: Jes, ankaw mi ne uzas "brunpano", kvankam la nederlanda akceptas tion. Sed "brunpana" jes, 'car la aglutina regulo por Esperanto estas, ke substantivo kun sia adjektivo kunmeteblas, SE ONI UZAS 'GIN
KIEL ADJEKTIVON, 'car tiel la signifo de "bruna" ne plu estas speciala. Kaj fakte, Vastalto kaj Renato, "novjaro" povas signifi NUR "la komenco de nova jaro", neniel "nova jaro".
Amike, Marcel.
|Nu, imitante la germanan lingvon, Zamenof kreis, nebezone, similajn kunmeta'jojn neregulajn. Sed post tio li kaj la Esperantistoj ne kreis pliajn, sentante ke temas pri esceptoj.
Kara Pjer,
vi rajtas kunmeti kion vi volas, sed se vi diras 'vapor-ŝip-o' ĉiuj komprenas vin ĝuste, se vi diras 'rapid-kamel-o', kaj ĝi ne signifas 'rapida kamelo'. restas duboj.
Amike
Renato
temas...pri kamelo ...dromedaro