Andrea Fontana sendis mesaghon al chi tiu listo, kiu
pro ia reta kauzo ne aperis. Nun mi retrovis ghin kaj plusendas
ghin.
Aliflanke, mi jam respondis kaj ne plu intencas respondi.
Eventuala debato pri la teoriaj problemoj de la 15-a regulo
povas dauri en la listo
<tutmondeca...@yahoogroups.com>, kiu estas jam
uzita tiucele.
Amike
Renato
--------------------------------
Karaj, cxiu sube estas DU RESPONDOJ AL RENATO kaj UNU RESPONDO AL
MASAKATO.
Amike
Ancxjo.
On 23 Set, 12:57, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it> wrote:
Andrea Fontana:> > Pli fanatika pseudo-Esperanto!
Kara Andrea, en ĉi tiu listo oni debatas inter geamikoj, kiuj respektas
unu la alian kaj ne uzas fortajn esprimojn.
Kara amiko Renato,
mia esprimo ne estas "forta", estas konstato pure tehxnika, laux la
lingvouza kaj lingvistika vidpunkto.
Se iuj pretendas ke _sia propra uzo_ de la lingvo Esperanto estas
"pura", dum gxi malpermesas lingvajn kondutojn tute esplicite
permesataj (kaj ecx devigaj) surbaze de la unusola dokumento deviga
por ni cxiuj (kaj eksplicite verkita por forbalaj miskomprenojn): la
Fundamento, do tia konduto estas fanatika.
Se vi trovas pli tauxgan vorton, mi felicxos.
Mi mem uzas la esprimon "trudmesaĝo", sed _nur_ cxar mi preferas,
laux _pure stila_ vidpunkto, stilon lingvan kiu plejeble evidentigu la
signifojn enhavatajn (aux enhaveblaj) ene de vortoj. Jen, do, mia
persona _stila_ elekto estas suficxe ofte "kunmetisma". Tio, tamen,
neniel rilatas pretendatan "purecon" de la lingvo.
Tre bone.
Tamen mi rimarkigas ke temas nur pri elekto stila, ne gramatika.
Se gxi estus gramatika (t.e. se mi taksus malpermesinda la uzon de
"spam'o") mi kondutus kontrauxFundamente (mi kontrauxus la 15an
regulon), do mi kondutus fanatikisme.
"Pura" estis uzata en la senco "nur Fundamenta aŭ oficiala".
Amike
Renato
--
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
Renato, "spam'o" ja estas tute FUNDAMENTA, surbaze de esplicite
OFICIALA regulo de la Fundamento: la 15a.
Do, tiu kiu uzas "spam'o" parolas pura Esperanton. Kiun rifuzas gxin
kiel forpusxenda estas lingva fanatikulo, cxar li fakte forpusxas el
la lingvo la 15an regulon. Do lia konduto lingva estas cxiuvidpunkte
kontrauxFundamenta.
Tiuj, kiuj parolas "puran" Esperanton allasas kaj "spamo" kaj
"trudmesagxo".
Kiel eblas ke homoj kuragxas paroli pri pretendata pureco de la
lingvo, se ili NE legas la Fundamenton, kiu DEVAS esti en la manoj de
cxiu bona esperantisto?
Andrea Fontana:
Alternativo kunmetisma povas esti "trud'mesagx'ist'o" aux
"mesagx'trud'ist'o".
Renato:
Perfekte.
Andrea:
papera posxto (ekzemple por reklamadaj celoj), aux homo kiuj trudas
mesagxojn (ekzemple registritajn reklammesagxojn) per telefono, dum
spamisto nur laboras komputile per elektronika posxto...
Renato:
Eble iom tro da cirkaŭparolado por pravigi la bezonon pri "spamisto".
Andrea respondas nun:
Ne. Tio ne celas pravigi la vorton "spamisto". Tio nur estas semantika
konstato. La vorton "spam'o" pravigas la 15a regulo (kiu cetere
pravigas ankaux "semantik"...)
Andrea:
Tiu ja oficiala vorto de EO, do, estas bonege konata de E-istoj en
interreto.
Renato:
Verdire ĉi tie ni difinas "oficialaj" la vortojn oficialigitajn de la
Akademio.
Andrea respondas nun:
En la citita paragrafo de la Fundamento, la famaj "reguloj" estas
difinitaj kiel "oficialaj" (kaj ili estas la nuraj devigaj, kaj
nemalobeeblaj).
La 15a el ili instruas al ni, ke "spam'o" tute konsiderendas ne
forpusxenda vorto de Eo. Se iuj gxin ne sxatas, ili gxin ne uzu; tamen
ili ne rajtas gxin forpusxi el la lingvo; alie ili agus
kontrauxFundamente.
Cxu vi pravas dirante ke "spam'o" ne estas difinebla kiel oficiala?
Mmmm, mi ne scias. Gxi estas klare pravigita de regulo, kiu estas
eksplicite difinita "oficiala" ene de la Antauxparolo.
Cxiukaze difino ne kritikebla estas jena: "spam'o" estas tute
"lauxFundamenta vorto, ne elpusxebla el la Esperanta vortaro".
MASAKATO:
Karaj diskutantoj pri "spamisto",
"Spamo" ne sxajnas internacia.
Fakte en japana interretejo pli kaj pli uzatas la vorto "spamo",
sed ne cxiuj konas la vorton. Iuj diras "rubmesagxo" anstataux
"spamo". Kiam mia amiko/neesperantisto demandis min "kio estas
spamo?" mi konsternigxis, cxar mi lernis la vorton en Esperantujo.
Mi subtenas "trudmesagxo" anstataux "spamo" kaj "trudmesagxisto"
anstataux "spamisto".
amike via
Masakato
Andrea respondas nun:
La 15a regulo ne postulas ke vorto aperu en _cxiuj_ etnaj lingvoj, por
ke gxi taksendu vorto de Esperanto.
La 15a parolas nur pri la fakto, ke gxi aperu en tre multe da lingvoj.
Estas sendube, ke "spam" ja aperas en multegaj lingvoj de la mondo
(vidu la rilatajn artikolojn en plejeble multe da nacilingvaj
vikipedioj, kaj vi mem konvinkigxos pri tio...). La fakto ke gxi ne
aperas en la japana, en la cxina, en la hungara kaj en la turka ne
estas do bona argumento kontraux la aplikebleco de la 15a regulo gxi
fakte aperas en multege da aliaj lingvoj, el la plej malsamaj
lingvofamilioj (tute kompreneble, gxi estas lingva prunto el la angla:
kaj pri tio TUTE EGE KLARAS kio diras la 15 regulo - kiam gxi parolas
pri "source" / "racine"... Vidu la Fundamenton... Tio estas plua pruvo
ke "spam" estas gxuste vorto tia, kia estas prikonsiderata en la
regulo 15a...)
Cetere, se por apliki la 15an regulon necesus ke _cxiuj_ lingvoj
enhavu la koncertnan "internacian" vorton, do tiu regulo restus tute
neaplikebla... Cxiukaze la regulo ne diras tion. Gxi klare aplikeblas
al vortoj, kiuj enestas tre multaj da naciaj lingvoj, pro tio ke ili
gxin prenis el iu sama fonto (source/racine: vidu la Fundamenton).
Tion dirinte, kara, mi gxenerale (sed ne cxiam) preferas uzi
"trudmesagxo", gxuste por ke - ekzemple - japanoj ne estu devigataj
sercxi gxin en vortaro, kaj gxuste pro tio ke gxi tuj komprenigas pri
kio temas (cetere, gxi sxajnas al mi pli bona ol "rubmesagxo":
rubmesagxo ecx povas esti fusxa mesagxo nia, kiun ni mem forjxetis en
nian rubujon, pro tio ke gxi estas tute fusxe verkita, cxu ne?
Trudmesagxo, dume, estas tutcerte mesagxo aliula, trudita al ni: ni ne
povas trudi al ni mem mesagxon nian... cxu ne?).
Amike
Ancxjo
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it