kaduk-a

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2012, 3:06:18 AM11/6/12
to °listo 'lbl'
Laŭ "la vorto de la tago" de "lernu" kaduka ankaŭ signifus:

4. Perdinta sian juran efikon pro transpaso de difinita templimo, senvalidiĝinta:

Nuntempe tiu leĝa malpermeso kadukas.
Ĉi tiu leĝo kadukigas la antaŭan proceduron.

Kaj tio estas en PIV.  Mi neniam renkontis tiun uzon. Ĉu vi?

Amike

Renato


~~~~~~~~
renato corsetti

via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo

ren...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Nov 6, 2012, 8:18:32 AM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, mi uzas “senvalidigxis” aux “eksvalidigxis”.

Teorie, oni povus diri ankaux “kadukigxis”, sed cxi tiu esprimo riskas krei konfuzon kun alia signifo de kaduk-; vidu jenajn bibliajn (zamenhofajn) ekzemplojn:

Psalmo 38:8

Mi tute senfortigxis kaj kadukigxis,

 

Genezo 18:12

Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!

 

gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 6 novembre 2012 09:06
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) kaduk-a

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2012, 9:17:16 AM11/6/12
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   Kaj Sara ekridis interne . . .
Ni ne rajtas malobei la Biblion. Do mi registros la linion:

kaduk-a (en la senco de jure ne plu valida) --> sen-valid igx-is” aux “eks-valid-igx-is”.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages