akolit-o > hel-pastro
JoKo
Mi sxuldas precizigon kaj atentigon.
Gxis la liturgia reformo de 1972 (sekve de la dua Vatikana Koncilio), “akolito” estis kleriko, do li apartenis al la romkatolika hierarkio, kvankam li ne estis pastro en propra senco. Antaux ol farigxi “pastro”, seminariano trapasis (interalie) kvar sxtupojn: 1-pordisto (latine: ostiarius), kiu havis la taskon malfermi kaj fermi la pordojn de la pregxejo kaj forpusxi la neindulojn; 2-ekzorcisto, kiu havis la taskon eldiri apartajn pregxojn kaj forpeli demonojn el demonposedatoj; 3-lauxtlegisto, kiu havis la taskon proklami la liturgiajn legajxojn; 4-akolito, kiu havis la taskon servi cxe la altaro dum la meso, do mesoservanto.
La reformo forigis la kvalifikojn 1 (kiu farigxis simpla sakristiano) kaj 2 (kiu farigxis aparta tasko konfidita al pastro), kaj ebligis ke la kvalifikoj 3 kaj 4 estus havigitaj ankaux al laikoj (ekzemple, mi estas lauxtlegisto, tamen tute ne pastro!).
Resume, koncerne “akolito”: laux mi, oni konservu “akolito” por la malnova tempo, kaj oni diru “mesoservanto” por la nuna; cetere, “mesoservanto” tauxgus ankaux por la iama signifo, kvankam “akolito” estus pli preciza (cxar faka) vorto.
Mi aldonas, lige kun la resendo de PIV al “komunihelpanto”, ke cxi tiu esprimo indikas alian koncepton, kiu en la itala estas “ministro straordinario della comunione” (eksterordinara servanto pri komunio); gxi rilatas al homoj, ankaux laikoj kaj ankaux virinoj (mia edzino estas tia), speciale komisiitaj/ rajtigitaj disdoni konsekritajn hostiojn. Oni nepre distingu inter “ministro dell’Eucaristia” (= servanto de Euxkaristio, pastro, rajtigita konsekri) kaj “ministro della comunione”.
Konklude: oni tusxu tre singarde fakajn esprimojn, cxar oni riskas fari konfuzojn pri temoj, pri kiuj fakuloj estas tre incitigxemaj cxe aferoj, kiujn ili ne taksas nuancoj.
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: sabato 5 dicembre 2015 00:56
A: la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) Re: AKOLIT-O
--