formattoj de francisko

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 31, 2009, 9:35:58 AM1/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko, uzi kolorojn ktp estas malsxparo de energio:
Uzado de html plipezigas la mesagxon per faktoro 5, kaj tiuj
kiuj legas law "digest" kiel ajn ne ricevos la "reliefon".

Do, bonvolu simple indiki citajxon per aldono de ">", tiel ke vian
komenton oni rekonas per gxia necxeesto

Dikigon eblas eventuale per steletoj, *ekzemplo*, dum
substrekado per la malaltaj streketoj _ekzemplo_

gxis, Ronaldo N


Pilar Otto

unread,
Feb 1, 2009, 3:16:00 PM2/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
> Francisko, uzi kolorojn ktp estas malsxparo de energio:

Ankaux rilate al mi! Eble mi povus igi mian vocxsintezilon averti pri
sxangxo de koloro en la teksto, sed normale gxi simple legas la tekston, ne
atentigante pri sxangxoj de litertipoj k.s. Mi agordis la sintezilon tiel,
ke gxi legu la interpunkciojn, tamen. Cxe brajla legado sur la "brajla
ekrano (unu-linia)", koloroj neniel estas markataj. Se vi trovas grave, ke
mi informigxu pri diversaj litertipoj, vi marku tiujn per "tekstaj"
simboloj, kiujn mi povu legi, ne per grafikajxoj, kiujn mi NE povas legi. Mi
mem tre sxpareme uzas tiajn ilojn, sed de tempo al tempo mi uzas grandajn
literojn (majusklojn, malbonlingve) anstataux grasigon, _..._ por marki
substrekadon, *...* por marki kursivigadon ktp. Tiel vi povas sendi la
mesagxojn pur-tekste, kiel diras Ronaldo. La cxi-listaj intervenoj estas
diskutado, ne manuskripto tipografie perfekta por eldonado.

Otto
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages