"retro-"

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 8, 2009, 10:02:03 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo demandis:

Kiel laŭfundamente, precize kaj mallonge esprimi, ke movo okazas laŭ la kontraŭa
direkto?

Per "reen", kiu jam aperas inter niaj alternativoj al "retro-".

Laŭ mi "reen" devus aperi en la unua pozicio de la alternativoj al "retro-"; aldone la tutakvanto de alternativoj iom malpliiĝu, ekzemple jene:

retro- → re·e·n, mal·antaŭ·e·n, dors·o·direkt·e, re-

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 10:25:30 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

> retro- → re·e·n, mal·antaŭ·e·n, dors·o·direkt·e, re-
adaptita!

renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 11:28:44 AM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 16:25, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> > retro- → re·e·n, mal·antaŭ·e·n, dors·o·direkt·e, re-

Kaj kiel esprimi "retrostilo" bonlingve (temas pri moda stilo
karakterizata de direktiteco tempe reen)? Bonvole legu pri la simila
germana esprimo "Retrowelle" (retro-ondo) tie:
http://de.wikipedia.org/wiki/Retrowelle

Chu trafas "reen-stilo", "malantauen-stilo", "dorsodirekt-stilo" au
"re-stilo"?

En alia mesagho mi jam skribis, ke "retro" nepre povus esti uzebla lau
Regulo 15 (char interalie la japana prenis la vorton).

Au chu "retr'" estas ech malrekomendinda tia formo nova, kiu ne estas
pravigebla per Regulo 15, char la formo Fundamenta ("re'") estas ja la
jam internacia samsignifa formo?

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Nov 8, 2009, 11:47:46 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas demandis:

Kaj kiel esprimi "retrostilo" bonlingve (temas pri moda stilo
karakterizata de direktiteco tempe reen)? Bonvole legu pri la simila
germana esprimo "Retrowelle" (retro-ondo) tie:
http://de.wikipedia.org/wiki/Retrowelle

Laŭ mi oni povas diri "pasinteca stilo".

Ni nur aldonu tiun informon al nia linio se oni povas trovi plurajn uzojn de "retro-" en tiu senco en Esperantaj tekstoj. Mi ĝis nun neniam vidis "retro-" en tiu senco en Esperantaj tekstoj.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 12:16:04 PM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 17:47, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas demandis:
>
> Kaj kiel esprimi "retrostilo" bonlingve (temas pri moda stilo
>
> > karakterizata de direktiteco tempe reen)? Bonvole legu pri la simila
> > germana esprimo "Retrowelle" (retro-ondo) tie:
> >http://de.wikipedia.org/wiki/Retrowelle
>
> Laŭ mi oni povas diri "pasinteca stilo".

Tio eble estas miskomprenata kiel stilo de pasinta tempo. Sed
"retrostilo" estas nuna stilo, kiu nur pensigas pri stilo de pasinta
tempo. Oni do eble devus peze diri "pri-pasintec-pensiga stilo" au
"kvazau-pasinteca stilo". Au chu eble "nostalgi-stilo" taugas?

Shajnas al mi, ke pro sia signifamplekso "retr'" ne estas formo nova
al "re'"/"re'en". Krdeble mi aprobos "retro-" en vortoj kiel
"retrostilo" pro la lau mi trafa Regul-15-uzebleco.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 12:23:18 PM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
En alia mesagho mi jam skribis, ke "retro" nepre povus esti uzebla lau
Regulo 15 (char interalie la japana prenis la vorton).
Oni devas kontroli, ĉu la japana ne prensi g'in nur en la signifo "pasinteca". Elparolata lau' la franca la vorton prenis ankau' la itala en tiu senco.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 12:32:36 PM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 18:23, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Andreas:> En alia mesagho mi jam skribis, ke "retro" nepre povus esti uzebla lau
> > Regulo 15 (char interalie la japana prenis la vorton).
>
> Oni devas kontroli, ĉu la japana ne prensi g'in nur en la signifo
> "pasinteca".

Mi konjektas, ke jes. Tial mi ja skribis "povus".

--
Andreas Kueck

José Antonio Vergara

unread,
Nov 8, 2009, 12:35:07 PM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
mi ne bone komprenas kial la intensa, absoluta malshato (fobio...)
kontrau grekdevenaj radikoj estas "bonlingva".

La vortelemento "retro" kaj aliaj povus esti tre produktopova
(="produktiva", mi rifuzas la pseudosufikson -iv), se uzataj regule,
sisteme, kiel senshanghaj blokoj lau la azialingvaj kriterioj de la
tiom mankanta Claude Piron.

Jose' Antonio Vergara

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 1:04:30 PM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:
mi ne bone komprenas kial la intensa, absoluta malshato (fobio...)
kontrau grekdevenaj radikoj estas "bonlingva".
Ne estas absoluta mals'ato. Ni c'i tie diskutas pri la signifo de "retro" en la malsamaj lingvoj.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 8, 2009, 4:48:18 PM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas respondis al mi:

> Laŭ mi oni povas diri "pasinteca stilo".

Tio eble estas miskomprenata kiel stilo de pasinta tempo. Sed
"retrostilo" estas nuna stilo, kiu nur pensigas pri stilo de pasinta
tempo.

Por stilo de pasinta tempo mi dirus "antaŭa stilo" aŭ "pasinta stilo", sed ne "pasinteca stilo". La sufikso "ec" ja havas gravan abstraktigan funkcion ĉi-kaze.
 
Oni do eble devus peze diri "pri-pasintec-pensiga stilo" au
"kvazau-pasinteca stilo". Au chu eble "nostalgi-stilo" taugas?

Eble "nostalgi-stilo" estas eĉ pli bona ol mia propono.

Ĉiuokaze, la uzo de "retro-" por io kiel "retrostilo" ŝajnas al mi malpli malakceptebla ol la pli ofte trovataj uzoj de "retro-" en la senco de "reen". Se ĝi disvastiĝus en Esperantujo, mi verŝajne tion ne forte kontraŭus, sed nur pledus por tio ke tio estu la sola signifo de "retro-". Sed dum ĝi ne estas vaste uzata tiel en Esperanto, mi ankaŭ ne volas esti inter ĝiaj enkondukantoj; do se mi iam devos paroli pri tia stilo en Esperanto, mi diros "pasinteca stilo" aŭ "nostalgi-stilo".

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Nov 9, 2009, 6:08:25 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Kaj kiel esprimi "retrostilo" bonlingve (temas pri moda stilo
> karakterizata de direktiteco tempe reen)? Bonvole legu pri la simila
> germana esprimo "Retrowelle" (retro-ondo) tie:
> http://de.wikipedia.org/wiki/Retrowelle
>
> Chu trafas "reen-stilo", "malantauen-stilo", "dorsodirekt-stilo" au
> "re-stilo"?

Tiu "retro" estas vort(er)o nuntempe treege multege uzegata, kaj en tio gxi
similas al "modaj" vortoj, kiuj tendencas esti efemeraj. "Retro-ondoj"
suficxe regule aperas de tempo al tempo, sed ili cxiam havas malsamajn
nomojn. Iufoje ili estas nomataj laux la jardeko, kiun oni celas imiti,
alifoje ili estas epitetataj per "nostalgia" aux simila vorto - kaj nun do
estas "retro". La sveda havas bonan esprimon: "ny-gammal" = "nov-malnova".

La priskribo "direktiteco tempe reen" estas bona, sed direktiteco ne egalas
al movo, do la signifo de la nebonlingva "retro" ne kovras tiun troveblan en
"retrostilo", kiu laux mia kompreno estas "stilo imitanta malnovtempan
stilon".

Kiel preskaux kutime, cxi tion mi skribas, ne leginte cxiujn el la preskaux
100 mesagxoj, kiuj atendis min post nur dutaga foresto el la retmesagxujo.
Mi jam antaux-avertetas, ke ekde tre baldauxa estonteco mi ne plu pretos
pasigi 3-4 horojn cxiutage, legante cxi-listajn mesagxojn. Sed pri tio mi
skribos ali-mesagxe - espereble hodiaux - leginte la ceterajn atendantajn
mesagxojn, kiujn la tajdo enfluigis en mian mesagxujon.

Otto

Leo De Cooman

unread,
Nov 9, 2009, 6:20:26 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renatos skribis:

> retro- → re·e·n, mal·antaŭ·e·n, dors·o·direkt·e, re-
> adaptita!


Mia problemo estas jena: ĉiu konas la specialajn reflektilojn, ruĝajn ĉe la
dekstraj vojrandoj, blankajn je la maldekstraj. Ili reflektas la lumon
ekzemple de aŭtomobilaj lampoj en la direkto, de kie tiu lumo venis.
Tiamaniere la ŝoforo ricevas relative grandan kvanton da lumo el la propraj
lampoj en siaj okuloj, dum aliaj praktike vidas nenion specialan kaj do ne
estas ĝenataj.
Tiaj reflektiloj ne estas simplaj speguloj, kiuj reflektas en direkto
troviĝanta en la ebeno enhavanta la eniran direkton kaj la perpendiklon*,
laŭ angulo simetria al la eniranta radio, kaj do ĝenerale "forreflektas" la
lumon.

Kiel nomi tiajn specialajn reflektilojn? Mi uzis la vorton "retroreflektilo"
en http://users.telenet.be/griza_leono/Varmoretroreflekto.htm

En nederlandlingvaj tekstoj mi iam trovis "katafoot", kiu estas
nederlandfremda vorto supozeble kunmetita el la grekaj "kata" kaj "foos".
Sed mi dubas, ĉu "kata" esprimas "retro-".

* Perpendiklo estas neoficiala, same kiel perpendikulara (Z) aŭ
perpendiklara. Iuj proponis "orta". Krome por perpendiklo oni ofte uzas
"normalo"n. Taŭga vorto nemalhaveblas por fakuloj kaj eĉ por lernejanoj.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2009, 7:17:56 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Kiel nomi tiajn specialajn reflektilojn?
La normalaj homoj nomas ilin lau' mi "reflektiloj". C'u la teh'nikistoj
povus nomi ilin "re-reflektiloj" au' "reenreflektiloj"?

> * Perpendiklo estas neoficiala, same kiel perpendikulara (Z) aŭ
> perpendiklara. Iuj proponis "orta". Krome por perpendiklo oni ofte uzas
> "normalo"n. Taŭga vorto nemalhaveblas por fakuloj kaj eĉ por lernejanoj.
>
Alia mesag'o.

amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2009, 7:21:15 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> * Perpendiklo estas neoficiala, same kiel perpendikulara (Z) aŭ
> perpendiklara. Iuj proponis "orta". Krome por perpendiklo oni ofte uzas
> "normalo"n. Taŭga vorto nemalhaveblas por fakuloj kaj eĉ por lernejanoj.
>
Mi emus al la linio:

perpendikular-a [zam] --> ort-a

Kion diras la aliaj?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2009, 7:24:37 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'lbl - redaktantoj'
Otto:
Mi jam antaux-avertetas, ke ekde tre baldauxa estonteco mi ne plu pretos 
pasigi 3-4 horojn cxiutage, legante cxi-listajn mesagxojn.
Mi aldonu ankorau' unu mesag'on al la lavango.

Ni devas trovi manerion utiligi lbl-redaktantyoj tre pli multe.

Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Nov 9, 2009, 9:40:46 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
> perpendikular-a [zam] --> ort-a
>
> Kion diras la aliaj?

Ĉu ortangula?

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2009, 11:29:19 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Ĉu ortangula?
Laŭ mia kompreno (sed ankaŭ pri matematiko kaj geometrio mi malfakas) la ortangula angulo rezultas el du ortaj linioj.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 9, 2009, 12:49:03 PM11/9/09
to la bona lingvo
Lau sia oficiala difino "orto" signifas je "90-grada angulo"
( http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html ).

Sekve "orta" signifas "90-grad-angula". La esprimo "ortangula angulo"
estas do "90-grad-angul-angula angulo"!

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2009, 1:25:33 PM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Sekve "orta" signifas "90-grad-angula". La esprimo "ortangula angulo"
estas do "90-grad-angul-angula angulo"!
Bone, Andreo, ne malsimpligu la situacion. C'u la linioj de la litero L estas ortaj inter si?

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 9, 2009, 2:32:57 PM11/9/09
to la bona lingvo
On 9 Nov., 19:25, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:

> Andreas:> Sekve "orta" signifas "90-grad-angula". La esprimo "ortangula angulo"
> > estas do "90-grad-angul-angula angulo"!
>
> Bone, Andreo, ne malsimpligu la situacion.

Nu, vi enkondukis la esprimon "ortangula angulo"!

> C'u la linioj de la litero L estas ortaj inter si?

Jes.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 9, 2009, 2:35:01 PM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> Mi emus al la linio:
perpendikular-a [zam] --> ort-a

Mi ĵus vidis, ke orto estas en la 8a O.A. sed mankis en mia propra listo.

Mi do konsentas kaj korektos mian liston.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Nov 9, 2009, 3:51:28 PM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>> Ĉu ortangula?
>Laŭ mia kompreno (sed ankaŭ pri matematiko kaj geometrio mi malfakas) la ortangula angulo rezultas el du ortaj linioj.

Laŭ NPIV "orto" (8a O.A.) estas angulo de 90°, do kvarono de cirklo, do pi/2 radianoj.
 
Amike salutas
Leo
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages