Date: Mon 6 Jul 2009 03:54
From: Marcos Cramer
> Mi proponas la linion
> ĉips·o → ter·pom·flok·o
bona ideo, precipe se vi aldonas interkrampe la kuirmetodon. Mi
kredas ke la angla vorto estas "deepfried" (submergita en varmega oleo)
> Ĉu eble ĝi estu kun "~" anstataŭ "→"?
(unikod...grmbl), nu, ni ne diru ke terpomfloko estu pli bona.
mi jes dubas inter cxipso kaj sxipso (en la nederlanda en 1970,
la sx-vorto indikas mangxeblajxon, dum la cx-vorto indikis cxipon,
en esp-o sxajne postsekvata de la vorto "ico" (integrite cirkvito).
La afero enkacxigxis ekde la reklamistoj prononcis la
mangxeblajxon per cx
From: Renato Corsetti
> [mi] proponus ankaŭ alian linion:
> frit-o-j --> frit-it-a-j ter-pom-o-j
mi dirus terpomtrabetoj
From: Marcos Cramer
> Laŭ mi estu
> frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j
ne temas pri fingroj aw ecx nur fingroformajxoj, do kial aldoni konfuzojn?
> Oni ja uzas "fritoj" nur por tiuj belguj-devenaj fingroformaj
mi ripetas, nek pied- nek man-fingroformaj
> terpomaĵoj,kiuj estas frititaj en multa oleo kaj sen aliaj aldonaĵoj.
nu, ankaw por la franc-(?)devenaj alumet-formaj, cxu jes?
> "Frititaj terpomoj" laŭ mi estas esprimo pli ĝenerala,
jes, se tute trempita en oleo varmega
> kiun oni ekzemple ankaŭ povas uzi por la germanaj "Bratkartoffeln",
> kiuj estas rondaj terpomtranĉaĵoj frititaj en malmulta oleo kune kun
> cepoj (kaj foje ankaŭ kun ovo kaj/aŭ lardo).
Kiom mi scias, la germanaj "bratkartoffeln" cxiam entenas
lardviandon
From: Adam Raizen
[pri la angla vorto chips]
> Do ne estas klare, kion oni celas, kiam oni diras en esperanto "ĉipso".
nur por angloj kaj hebreoj necesas alkutimigxi :-)
Jes, foje esp-o faras distingon vortan, kiu en alia lingvo ne ekzistas.
Estas bone ke tio foje estas la kazo.
gxis,
Ronaldo
> ĉips·o → ter·pom·flok·o
>frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j
ĉips·o → ter·pom·flok·o; (laŭ la signifo kiun "chips" havas en kelkaj landoj) ter·pom·fingr·o
>> ĉips·o → ter·pom·flok·o
Mi ne certas, ke tio estas tute bona.
Ekzistas du malsamaj specoj de flokoj, kaj tiu uzo
ilin konfuzas. Mi ne certas, ke la problemo vere konkrete
realiĝas, kiam temas pri terpomaĵoj, sed ekzistas ankaŭ
ĉipsoj kaj flokoj el aliaj kreskaĵoj. Mi pensas unuvice
pri maizaĵoj.
Maizaj flokoj estas ekzemple tiaj, kiujn unue kreis la
firmao Kellog's. Ili ordinare estas dolĉaj. Oni manĝas ilin
ofte kun lakto. Angle ili nomiĝas "corn flakes":
http://en.wikipedia.org/wiki/Corn_flakes
http://eo.wikipedia.org/wiki/Maizflokoj
Maizaj ĉipsoj estas similaj al terpomaj ĉipsoj.
Ili ordinare estas salaj, kaj oni apenaŭ manĝas
ilin kun lakto. Angle ili nomiĝas "corn chips".
http://en.wikipedia.org/wiki/Corn_chip
Mi ne pensas, ke estas bona ideo nomi ambaŭ
tiujn maizaĵojn "maizflokoj". Kiel do nomi
"corn chips"? Laŭ mi "maizoĉipsoj". Aŭ ĉu
ekzistas alia propono?
Se oni tamen devas paroli pri "ĉipsoj", kiam ili
estas el maizo, tiam ankaŭ la terpomaj ĉipsoj estu
ĉipsoj, eĉ en la bona lingvo.
Fakte plia esplorado montras, ke ekzistas ankaŭ
terpomaj flokoj, kiuj klare ne estas ĉipsoj:
"Potato flakes are popular as an instant variety of
mashed potatoes, which reconstitute into mashed potatoes
by adding water, with butter or oil and salt to taste."
http://en.wikipedia.org/wiki/Potato
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Mi ne certas, ke tio estas tute bona.
Mi tute ne scias, sed la tuta kampo emas iĝi tro malsimpla. Ĉu oni ne povas eviti tiun multsignifan "ĉipso" en "maizoĉipso"?Maizaj flokoj . . . "corn flakes": Maizaj ĉipsoj . . . "corn chips". . . . Laŭ mi "maizoĉipsoj". Aŭ ĉu ekzistas alia propono?