subsidiara

1 view
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Sep 22, 2009, 12:38:42 PM9/22/09
to la bona lingvo
En
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Ssv:_S
estas la linioj:

subsidiar·a ~ help·a, al·don·a, al·don·help·a, mal·centr·e decid·it·a
subsidiar·ec·o ~ mal·centr·a decid·pov·o

El komentoj en
http://www.ipernity.com/blog/37943/185827
sekvas, ke la supraj anstatauajhoj kredeble ne vere bone trafas.

Char krome pri la nek Fundamenta nek oficiala "subsidiar'" mi ne povis
konstati internaciecon lau la de mi rekomendata kriterio, mi proponas
aldoni tiun novan vorton al la listo de oficialigindaj vortoj kun jena
difino:

"subsidiar/a: rilata al tia politika kaj socia maksimo, lau kiu
superordigitaj sociaj unuoj (ekzemple la shtato) transprenu nur tiajn
taskojn, kiujn plenumi ne kapablas la subordigitaj unuoj (precipe la
familioj); subsidiar/ec/o: politika kaj socia maksimo, lau kiu
superordigitaj sociaj unuoj (ekzemple la shtato) transprenu nur tiajn
taskojn, kiujn plenumi ne kapablas la subordigitaj unuoj (precipe la
familioj)."

(Alternative al "maksimo" oni povus skribi "principo".)

Kion vi opinias?

--
Andreas Kueck

Antonio De Salvo

unread,
Sep 22, 2009, 1:59:25 PM9/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "subsidiar-" mi devis multe cerbuni, kiam mi devis alfronti la traduco al esperanto de la itala Konstitucio, en kies artikolo 118 la termino cxeestas dufoje:

La administraj funkcioj estas atribuitaj al la Komunumoj, krom se, por certigi ilian unuecan plenumon, ili estas asignitaj al Provincoj, Urbegoj, Regionoj kaj Sxtato, surbaze de la principoj de SUBSIDIARECO, diferencigo kaj adekvateco.
Sxtato, Regionoj, Urbegoj, Provincoj kaj Komunumoj favoras la auxtonoman iniciaton de la civitanoj, unuopaj kaj kunigitaj, por la plenumo de agadoj de gxenerala intereso, surbaze de la principo de SUBSIDIARECO.

Laux mi, la termino meritas oficialigon, kaj la proponita difino estas tauxga, escepte de tio, ke ne nepre la subordigitaj unuoj estas "precipe la familioj" (en la itala jursistemo, ekzemple, tiuj subordigitaj unuoj estas lauxvice regionoj, urbegoj, provincoj kaj komunumoj, kaj nur nerekte ankaux asocioj kaj unuopuloj, surbaze de artikolo 2, kiu diras interalie ke "La Respubliko agnoskas kaj garantias la netusxeblajn rajtojn de la homo, cxu kiel unuopulo cxu en la sociaj formacioj, kie disvolvigxas ties personeco".

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Sep 22, 2009, 4:07:44 PM9/22/09
to la-bona...@googlegroups.com, "° listo 'oficialigindaj radikoj' <\"\" \">"
Mi transprenas la proponon de Andreas al la listo 'oficialigindaj radikoj' por plua diskuto.

Mi proponas la difinon:
"subsidiar/a: rilata al tia politika kaj socia principo, lau kiu
superordigitaj sociaj unuoj (ekzemple la shtato) transprenu nur tiajn
taskojn, kiujn plenumi ne kapablas la subordigitaj unuoj."

Laŭ la observo de Antonio, fakte, almenaŭ en Italujo, oni ne komprenas ke temas ankaŭ pri familioj.

Aliflanke mi ege dezirus scii kiel oni diras en la japana aŭ en la ĉina aŭ en vjetnama "subsidiara" en ĉi tiu senco. La araba vortaro ne mult ehelpas, ĉar ĝi parolas pri "helpa".

Amike

Renato

Harri Laine

unread,
Sep 23, 2009, 6:14:13 AM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 22.9.2009 23:07:

> Aliflanke mi ege dezirus scii kiel oni diras en la japana aŭ en la
> ĉina aŭ en vjetnama "subsidiara" en ĉi tiu senco. La araba vortaro
> ne mult ehelpas, ĉar ĝi parolas pri "helpa".

La araba traduko tamen multon diras pri la esenco de la principo.

Pri la ĉina kaj vjetnama mi ne povas helpi, sed mi povas doni
ekzemplojn el kelkaj eŭropaj lingvoj. Mi prenas aŭtentikan
juran tekston, la novan (ankoraŭ ne validan) EU-konstitucion,
por kiu ekzistas oficialaj tradukoj en pli ol 20 lingvoj. La
tradukoj estas certe treege zorge faritaj. Ĝia artikolo I-11
diras (en esperanta traduko, mi ne scias kiu tradukis):

"La limojn de la uniaj agosferoj difinas la principo de la
agosfero-transdono. La praktikadon de la uniaj agosferoj
difinas la principoj de subsidiareco kaj proporcieco."

En la plej multaj tradukoj la vorto "subsidiareco" aperas tiel,
ke oni klare vidas parencecon kun tiu latindevena formo. Sed ne
en ĉiuj. Jen kelkaj tradukoj de "principo de subsidiareco" en
la oficialaj tradukoj (ĉar mi ne regas ĉiujn ĉi lingvojn, mi
lasas la vortojn resti en la formo aperanta en la frazo - por
iuj lingvoj ne estas la baza, nominativa formo, kaj povas esti
pluralo ĉe "principoj"):

greke: αρχές της επικουρικότητας
dane: nærhedsprincippet
finne: toissijaisuusperiaatetta
pole: zasadom pomocniczości

Du lingvoj (greka kaj pola) uzas vorton derivitan el
"helpa" (eble iu preferus "asista" en ĉi tia kunteksto),
la dana parolas pri "principo de proksimeco" kaj la finna
estas "principo de duaviceco".

Finne oni uzas ankaŭ vorton, kiu signifas "principo de
proksimeco" (simile al la dana), sed ĝi ne aperas en la
oficiala traduko. Ankaŭ "subsidiariteetti" estas konata
en la finna, sed verŝajne tre malmultaj scias pri kio
temas, aŭ maksimume ke temas pri ia EU-ĵargono.

La diversaj vortoj eliras el iom malsimila vidpunkto:

* La rolo de supera decidfara instanco estu nur helpa kaj
eventuale kompletiga.

* La decidojn faru instanco kiel eble plej proksima al tiuj,
kiujn koncernas la decido.

* Supera instanco estu nur duavica aganto.

La nunaj tradukoj en nia vortaro ne estas malbonaj, sed mi
eble aldonus (al subsidiara) ion similan al "duavica,
subordigita, duaorda" (ne ĉiujn, sed mi nun ne havas preferon).

Andreas referencis al diskuto ĉe blogaĵo de Bernhard,
kiu erare (verŝajne blinde akceptante ĉion el Vikipedio)
asertas, ke ĉiuj EU-lingvoj uzas la vorton "subsidiara".

La vorton tuŝis ankaŭ alia diskuto en ipernito, ĉi tie:

http://www.ipernity.com/group/38154/discuss/19756

"Subsidiareco" ŝajnas prae rilati al iu doktrino katolika.

Amike
Harri



















>
> Amike
>
> Renato
>
> >

Vastalto

unread,
Sep 23, 2009, 9:18:08 AM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

>Aliflanke mi ege dezirus scii kiel oni diras en la japana aŭ en la ĉina
>aŭ en vjetnama "subsidiara" en ĉi tiu senco. La araba vortaro ne mult
>ehelpas, ĉar ĝi parolas pri "helpa".

Pri "subsidiara principo" oni diras "hokan-sei no gensoku" aux "kengen-
bunpai no gensoku" en la japana.
"hokan" estas "kompletigo" en Esperanto. Do "principo de kompletigeco".
"kengen-bunpai" estas "dividi/distribui povon/kompetentecon" en
Esperanto. Do "principo de povodivido".

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Renato Corsetti

unread,
Sep 23, 2009, 1:53:56 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com, ° listo 'oficialigindaj radikoj'
Dankon, Harri kaj Vastalto!

Mi aldonis "duavica" al nia linio.

Andreas, ĉu vi insistas pri listigo intere la oficialigindaj radikoj?

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Sep 23, 2009, 2:22:03 PM9/23/09
to la bona lingvo
On 23 Sep., 19:53, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:

> Andreas, ĉu vi insistas pri listigo intere la oficialigindaj radikoj?

Ghin mi tre rekomendas, char alie oni apenau komprenas la signifon.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Sep 23, 2009, 3:07:28 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas (responde al Renato):

> Andreas, ĉu vi insistas pri listigo intere la oficialigindaj radikoj?

Ghin mi tre rekomendas, char alie oni apenau komprenas la signifon.

Dependas de tio, kiu komprenu la signifon.

Se temas pri iu, kiu jam konas similan vorton el sia nacilingva EU-ĵargono, tiam li ja pli facile komprenos la formon similan al la nacilingva. Sed se temas pri iu, kiu ne konas similan vorton el sia nacia lingvo (ĉu pro tio ke li estas ne-EU-ano aŭ pro tio ke li ne bone konas la EU-ĵargonon de sia lingvo), li ja multe pli bone komprenos la alternativojn listigitajn en nia listo ol la por li tute misteran vorton "subsidiara".

Mi ŝatus demandi vin: Se en la ĵargono de Mercosur (la ekonomia unio de kelkaj sudamerikaj landoj) naskiĝus iu vorto, kiu estus uzata similforme en la tri oficialaj lingvoj de Mercosur (la hispana, portugala kaj gvarania) kaj kies preciza signifo kaj nuanco ne estus tute perfekte transdonebla per iu kunmetaĵo el jam ekzistantaj Esperantaj radikoj, ĉu tio por vi jam estus sufiĉa kialo por oficialigi novan radikon en Esperanto kun la signifo de tiu Mercosur-ĵargonaĵo? Ĉu ne estus preferinde serĉi iun Esperantan kunmetaĵon kiu almenaŭ iugrade transdonas la signifon de la vorto, anstataŭ tute rezigni pri traduko?

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Sep 23, 2009, 3:36:50 PM9/23/09
to la bona lingvo
On 23 Sep., 21:07, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> li ja multe pli bone komprenos la alternativojn listigitajn en nia
> listo ol la por li tute misteran vorton "subsidiara".

Se mi ne estus leginta la koncizan germanlingvan klarigon (kies
tradukon al Esperanto mi proponis kiel difinon) de "Subsidiaritaet" en
mia fremdvortleksikono, mi ne estus kompreninta la vorton (ech ne la
germanan).

> Se en la ĵargono de Mercosur (la ekonomia unio de
> kelkaj sudamerikaj landoj) naskiĝus iu vorto, kiu estus uzata similforme en
> la tri oficialaj lingvoj de Mercosur (la hispana, portugala kaj gvarania)
> kaj kies preciza signifo kaj nuanco ne estus tute perfekte transdonebla per
> iu kunmetaĵo el jam ekzistantaj Esperantaj radikoj, ĉu tio por vi jam estus
> sufiĉa kialo por oficialigi novan radikon en Esperanto kun la signifo de tiu
> Mercosur-ĵargonaĵo?

Trafas tio, pri kio Renato atentigadas: Ni rigardu chiun unuopan
vorton. Do bonvole donu konkretan ekzemplon.

> Ĉu ne estus preferinde serĉi iun Esperantan kunmetaĵon
> kiu almenaŭ iugrade transdonas la signifon de la vorto, anstataŭ tute
> rezigni pri traduko?

Ja. Sed okaze de "subsidiareco" kun ghiaj super- kaj subordigitecoj
ktp. la afero estas simple tro malsimpla.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Sep 23, 2009, 3:50:24 PM9/23/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

Ni rigardu chiun unuopan vorton.

Interese, ke vi nun pledas por konsiderado de unuopaj vortoj, dum en diskuto pri internaciaj vortoj kaj regulo 15 vi forte pledis por ĝenerala principo anstataŭ konsiderado de unuopaj vortoj...

(Mi kompreneble konsentas kun konsiderado de unuopaj vortoj en ambaŭ okazoj.)
 
Do bonvole donu konkretan ekzemplon.

Kiel la US-modo en mia demando jam montris, mi ne havas konkretan ekzemplon pri io tia nun. Mi simple volis atentigi pri la ebleco de similaj ĵargonaĵoj en aliaj mondopartoj, kaj instigi al pensado pri tio, ĉu oni tiuokaze agus simile kiel ĉe eŭrop-unia ĵargonaĵo.

Sed okaze de "subsidiareco" kun ghiaj super- kaj subordigitecoj
ktp. la afero estas simple tro malsimpla.

La afero estas malsimpla, sed pri la "tro" mi ne certas :-)

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Sep 24, 2009, 3:23:30 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Aliflanke mi ege dezirus scii kiel oni diras en la japana aŭ en la
> ĉina aŭ en vjetnama "subsidiara" en ĉi tiu senco. La araba vortaro ne
> mult ehelpas, ĉar ĝi parolas pri "helpa".

En alia lingvo ekzota, cxar ekster-EU-a, nome la norvega, "subsidiær" estas
difinita jene en fremdvortaro: "kio ekfunkcias anstataux io alia
('prinsipal'a), kiam cxi tio forfalas". Mi alkutimigxis al cxi tiu lingvouzo
precipe en vocxdonado: "prinsipalt" = unuavice, "subsidiært" = duavice (-t
estas adverba finajxo): "Mi unuavice vocxdonas por la propono de A, sed
duavice (t.e. se tiu propono ne akceptigxas aux ali-kiale forfalas) mi
vocxdonas por la propono de B."

Sed la sama fremdvortaro havas ankaux difinon de "subsidiaritet": "Tiu ideo,
ke funkcioj, kiujn povas plenumi la familio kaj lokaj organoj, estu lasataj
al tiuj, kaj ke la tasko de la sxtato estu apogi, sed ne elcentre direkti".
Tiu difino eble delonge estas konata al juristoj, sed al normalaj homoj (se
mi kuragxu konsideri min mem kiel tia) gxi konatigxis nur (maljam) tiam,
kiam oni enkondukis la "principon de subsidiareco" en EU.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Sep 24, 2009, 3:50:18 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
"subsidiært" = duavice
Estas tre interese vidi kiel internaciaj vortoj akiras tre malsamajn signifojn dum sia migrado de lando al lando.

En Italujo neniu pensus ke "sussidiario" povas signifi duavice. Ghiaj signifoj laŭ reta vortaro tre aŭtoritata estas:

1 agg. CO che è di aiuto, di supporto, di complemento: truppe, officine sussidiarie, collettore s.
2 s.m. CO TS scol., testo scolastico adottato negli ultimi tre anni della scuola elementare, comprendente le nozioni basilari di tutte le materie d’insegnamento
3 agg. TS eccl., di chiesa, in cui si svolgono le funzioni religiose per i fedeli che abitano lontano dalla parrocchia, quando mancano le condizioni per crearne una nuova


malonge en Esperanto:

1. helpa, subtena
2. ghenerala lernolibro en elementa lernejo [vershajne la nomo evoluis el "helpa libro por lerni"]
3. loka preghejo, en kiu oni faras di-servojn por fideluloj, kiuj loghas tre malproksime de la parohheja preghejo.

Sed la sama fremdvortaro havas ankaux difinon de "subsidiaritet": "Tiu ideo, 
ke funkcioj, kiujn povas plenumi la familio kaj lokaj organoj, estu lasataj 
al tiuj, kaj ke la tasko de la sxtato estu apogi, sed ne elcentre direkti". 
Tiu difino eble delonge estas konata al juristoj, sed al normalaj homoj (se 
mi kuragxu konsideri min mem kiel tia) gxi konatigxis nur (maljam) tiam, 
kiam oni enkondukis la "principon de subsidiareco" en EU.
Normalaj homoj chi tie audis tion pro Europo, sed mi dubas ke multaj bone komprenas, pri kio temas.

Amike

Renato





Leo De Cooman

unread,
Sep 24, 2009, 5:54:23 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> En alia lingvo ekzota, cxar ekster-EU-a, nome la norvega, "subsidiær"
> estas difinita jene en fremdvortaro: "kio ekfunkcias anstataux io alia
> ('prinsipal'a), kiam cxi tio forfalas". ...

Ĉu iamaniere "anstataŭa" ?

Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Sep 24, 2009, 5:01:37 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Estas tre interese vidi kiel internaciaj vortoj akiras tre malsamajn
> signifojn dum sia migrado de lando al lando.

Prave! Kaj pro tio mi avertis kontraux facilanima uzo de vortaroj por
determini, cxu vorto estas enkondukebla en Esperanton laux regulo 15 aux ne!

Otto

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Sep 24, 2009, 5:39:13 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Parolante pri "subsidiareco" Corsetti konkludas, iom supraĵe, per "eĉ mi
dubas ke multaj bone komprenas, pri kio temas".

La vorto estas ege grava: en la politika vivo de la Eŭropa Unio, kaj
grava ankaŭ por la apliko de federismo.
Komence de la pasinta jarcento pratike federimo ankoraŭ ne ekzistis en
la itala politika vivo. Sed nuntempe ĝi estas grava principo en la tuta
Unio, kiu meritas akurata traduko.
La signifo estas: malcentrigi kiel eble plej la povon... de la verto
(la ŝtato, tamen ne nur) al la periferio (kvartaloj, komunumoj,
provincoj, regionoj), por ke la decito estu kiel eble plej najbara al la
popolo.

Federismo estas eble la plej grava moderna apliko de la demokratio.
J-K Rinaldo


Renato Corsetti ha scritto:
> Otto:
>
>> "subsidiært" = duavice
>>
> Estas tre interese vidi kiel internaciaj vortoj akiras tre malsamajn
> signifojn dum sia migrado de lando al lando.
>
> En Italujo neniu pensus ke "sussidiario" povas signifi duavice. Ghiaj
> signifoj laŭ reta vortaro tre aŭtoritata estas:
>
> 1 agg. CO che è di aiuto, di supporto, di complemento: /truppe/,
> /officine sussidiarie/, /collettore s./

Renato Corsetti

unread,
Sep 24, 2009, 6:50:37 AM9/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:
Parolante pri "subsidiareco" Corsetti konkludas, iom supraĵe, per "eĉ mi 
dubas ke multaj bone komprenas, pri kio temas".
Temas nur pri observo rilate al la lingvo. Se mi prenas cent hazardajn italojn el ĉiuj sociaj niveloj, profesioj, ktp. mi ne scias kiom el ili scias, kio estas subsidiareco en la eŭropa senco. La unua kunligo, kiu aperas ĉe "sussidiario" certe estas la libro, kiun oni havas en la elementa lernejo.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Sep 24, 2009, 12:18:27 PM9/24/09
to la bona lingvo
On 23 Sep., 21:50, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Andreas:
>
> Ni rigardu chiun unuopan vorton.
>
> Interese, ke vi nun pledas por konsiderado de unuopaj vortoj, dum en diskuto
> pri internaciaj vortoj kaj regulo 15 vi forte pledis por ĝenerala principo
> anstataŭ konsiderado de unuopaj vortoj...

Nu, oni povas apliki mian kriterion pri tre internaciaj vortoj nur al
unuopaj vortoj, do oni "automate" rigardas chiun unuopan vorton. Por
pruvi la taugecon de mia kriterio, mi aplikis ghin al chiu unuopa
vorto el tiuj 606 vortoj, al kiuj la prilingve autoritata institucio
estis oficiale atribuinta internaciecon kaj uzeblecon lau Regulo 15.

> > Do bonvole donu konkretan ekzemplon.
>
> Kiel la US-modo en mia demando jam montris, mi ne havas konkretan ekzemplon
> pri io tia nun.

Lau mi ne tre helpas teoriumadi pri fikciaj vortoj, kiuj eble iam
aperos kaj kauzos malfacilajhojn.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Sep 24, 2009, 12:41:56 PM9/24/09
to la bona lingvo
Jes. Sed la vorton "subsidiara" mi ne uzus lau Regulo 15 (kion mi ja
jam skribis).

Via averto estas tute pravigita. Sed ghi trafas ne nur pri (ne-
oficialaj) vortoj fremdaj dum chi ties migrado de unu lingvo al alia,
sed ankau pri oficialaj vortoj de Esperanto. Ekzemplo:

La vorto "atlaso" estis unue oficialigita nur en la signifo de shtofo
(sateno). Sed evidente esperantistoj uzis la vorton ankau en la
signifo de kolekto de kartoj, tiel ke chi-signife la (same skribata)
vorto "atlaso" estis oficialigita.

Do se ech oficialeco ne garantias unuecan komprenon, kion pri novaj
vortoj, kiuj ja entute ne estas oficiale difinitaj? Chu entute ne uzi
ilin? La Antauparolo al la Fundamento tamen principe permesas la
uzadon.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:54:38 AM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Do se ech oficialeco ne garantias unuecan komprenon, kion pri novaj
vortoj, kiuj ja entute ne estas oficiale difinitaj? Chu entute ne uzi
ilin? La Antauparolo al la Fundamento tamen principe permesas la
uzadon.
  
Certe ni ne falu en la malan sintenon: absolute ne uzi "internaciajn" radikojn. Evidente pri ĉiu unuopa radiko oni diskutu kaj ekzameno.

Ni nun havas linion:

atlas·o [8oa] ~ map·ar·o

sed rigardante en PIV mi vidas ke ĝi estas pli ekstremisma ol ni, kaj malkonsilas uzi la vorton en la ŝtofa senco.

do, eble ankaŭ ni devus havi la linion:

atlas-o [2oa] --> saten-o

Praktike Atlaso estus ĉefe la greka mita giganto.

Amike

Renato






--
Andreas Kueck


  

Pilar Otto

unread,
Sep 25, 2009, 5:12:43 AM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> On 24 Sep., 11:01, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:
>> Prave! Kaj pro tio mi avertis kontraux facilanima uzo de vortaroj por
>> determini, cxu vorto estas enkondukebla en Esperanton laux regulo 15
>> aux ne!
>
> Jes. Sed la vorton "subsidiara" mi ne uzus lau Regulo 15 (kion mi ja
> jam skribis).

Pri tio mi konscias, sed mia rimarkigo estis gxenerala, ne specifa pri unu
vorto.

> Via averto estas tute pravigita. Sed ghi trafas ne nur pri (ne-
> oficialaj) vortoj fremdaj dum chi ties migrado de unu lingvo al alia,
> sed ankau pri oficialaj vortoj de Esperanto.

Konsentite!

> Do se ech oficialeco ne garantias unuecan komprenon, kion pri novaj
> vortoj, kiuj ja entute ne estas oficiale difinitaj? Chu entute ne uzi
> ilin? La Antauparolo al la Fundamento tamen principe permesas la
> uzadon.

Estas gxenerala konsento pri tio, ke estonte la Akademio devas oficialigi
vortojn, difinante ilin, kiel gxi faris en la 9a OA, ne tradukante ilin,
laux la praktiko de la Universala Vortaro kaj la unuaj Oficialaj Aldonoj. Ni
ja povas apliki la 15an regulon por enkonduki vortojn en Esperanton, ecx
uzante la kriteriojn, kiujn Andreas starigis; tamen AUXTOMATA apliko de la
15a regulo sxajnas al mi riska - kiel evidentigxis el la antauxa diskuto.
Pli bone estus, laux mi, ke plenumo de la kriterioj nur KANDIDATIGU vorton
por oficialigo, proksimume jene: Vorto plenumas la kriteriojn, do gxi laux
la 15a regulo hejmus en Esperanto; tamen necesas esplori, cxu la SIGNIFO de
la vorto estas same internacia kiel gxia formo. Se ne, oficialigante la
vorton oni devas difini por gxi unuecan Esperantan signifon, kiu
malinkluzivu iujn signifojn troveblajn en etnolingvo. Ekzemplo povus esti,
ke "subsidiaro" nepre ne signifu lernolibron, kiel en la itala. (Atentu: mi
scias, ke "subsidiara" ne plenumas la kriteriojn, do la ekzemplo ne estas
"auxtentika", sed espereble gxi tamen ilustras mian rezonadon.)

Otto

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 25, 2009, 12:19:37 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Ni ja povas apliki la 15an regulon por enkonduki vortojn en Esperanton, ecx
> uzante la kriteriojn, kiujn Andreas starigis; tamen AUXTOMATA apliko de la
> 15a regulo sxajnas al mi riska - kiel evidentigxis el la antauxa diskuto.
> Pli bone estus, laux mi, ke plenumo de la kriterioj nur KANDIDATIGU vorton
> por oficialigo, proksimume jene: Vorto plenumas la kriteriojn, do gxi laux
> la 15a regulo hejmus en Esperanto; tamen necesas esplori, cxu la SIGNIFO de
> la vorto estas same internacia kiel gxia formo.

Jes, sed mi certas, ke la intenco de Andreas, estas, ke oni konsideru la
signifon jam kiam oni faras tian kontroladon de diversaj lingvoj kaj
lingvofamilioj, kiun li proponas. Mi estas certa, ke li ne parolas pri
nuraj vortoformoj sen ajna atento al la efektiva signifo. Tio ja povus
doni tute absurdajn rezultojn.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Andreas Kueck

unread,
Sep 25, 2009, 12:39:21 PM9/25/09
to la bona lingvo
On 25 Sep., 11:12, "Pilar Otto" <pilo...@online.no> wrote:

> Estas gxenerala konsento pri tio, ke estonte la Akademio devas oficialigi
> vortojn,

Lau mi la Akademio oficialigu nur tiajn vortojn, kiuj ne estas
internaciaj, do novajn vortojn, kiel ekzemple "tajdo", "leno",
"subsidiara". Estas interese, ke chi-rilate mia opinio akordas kun
tio, kio estas skribita en la Dua Oficiala Aldono: "... 'internaciaj
vortoj' [...] per si mem (lau § 15) estas jam esperantaj". Tio chi
estas subtenata en la dirita aldono per resendo al lingva respondo de
Zamenhof: Lau li uzado de tiaj vortoj ne "prezentas malaprobindan
enkondukon de novaj vortoj", sed "lau la § 15 de nia gramatiko ili
plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho"
kaj "havas en nia lingvo (lau la § 15) la plenan rajton de ekzistado".

> Ni ja povas apliki la 15an regulon por enkonduki vortojn en Esperanton

Tiun chi regulon la Akademio ne bezonas chi-cele apliki, char ghi
povas oficialigi kiajn ajn vortojn, kiujn ghi rigardas oficiligindaj.

>, ecx
> uzante la kriteriojn, kiujn Andreas starigis; tamen AUXTOMATA apliko de la
> 15a regulo sxajnas al mi riska

Kion vi celas per "automata apliko"?

> necesas esplori, cxu la SIGNIFO de
> la vorto estas same internacia kiel gxia formo.

Lau mi tia esplorneceso jam estas entenata en Regulo 15 (malgrau manko
de klarvorta instrukcio en la regulteksto). Alie temus pri io absurda.

> Se ne, oficialigante la
> vorton oni devas difini por gxi unuecan Esperantan signifon, kiu
> malinkluzivu iujn signifojn troveblajn en etnolingvo. Ekzemplo povus esti,
> ke "subsidiaro" nepre ne signifu lernolibron, kiel en la itala. (Atentu: mi
> scias, ke "subsidiara" ne plenumas la kriteriojn, do la ekzemplo ne estas
> "auxtentika", sed espereble gxi tamen ilustras mian rezonadon.)

Lau mi neniu (ankau ne la Akademio) povas garantii, ke vorto (chu
Esperanta chu etnalingva chu oficiala) konservu nur difinitan nombron
da signifoj. Supoze ke "subsidiaro" estus uzebla lau Regulo 15 kaj/au
oficiala vorto kun nur tia Akademia difino, kiu ne inkluzivas la
signifon "lernolibro": Ech tiam neniu povas garantii, ke iuj
esperantistoj (ekzemple italaj) ne ekuzos la vorton en la signifo
"lernolibro" kaj ke tio chi disvastighos en la tuta Esperantujo.

--
Andreas Kueck

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 25, 2009, 12:47:32 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck skribis:

> Lau mi la Akademio oficialigu nur tiajn vortojn, kiuj ne estas
> internaciaj, do novajn vortojn, kiel ekzemple "tajdo", "leno",
> "subsidiara". Estas interese, ke chi-rilate mia opinio akordas kun
> tio, kio estas skribita en la Dua Oficiala Aldono: "... 'internaciaj
> vortoj' [...] per si mem (lau § 15) estas jam esperantaj". Tio chi
> estas subtenata en la dirita aldono per resendo al lingva respondo de
> Zamenhof: Lau li uzado de tiaj vortoj ne "prezentas malaprobindan
> enkondukon de novaj vortoj", sed "lau la § 15 de nia gramatiko ili
> plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho"
> kaj "havas en nia lingvo (lau la § 15) la plenan rajton de ekzistado".

Tiu rezonado faras sencon, nur se oni imagas en la ideo "oficialigi"
ion alian ol ghi vere signifas. "Oficialigi" (en tiu chi kunteksto)
estas jhargonajho por "enmeti en la Universalan Vortaron". Temas pri
nenio alia ol tio.

Kial internaciaj vortoj ne aperu en la Universala Vortaro? Ankau
tiaj vortoj - se bonaj kaj uzindaj - bezonas fiksadon de la formo
kaj de la signifo Esperanta. Ili aperas en PIV, ili aperas en
naciaj Esperanto-vortaroj, ili jam aperas en UV, kaj kompreneble
ankau estonte tiaj vortoj aperu en UV.

Alia afero estas, ke eble la Akademio prioritatu en sia laboro
pri la Universala Vortaro (precipe pro manko de tempo kaj rimedoj)
iaspecajn vortojn super aliaj, kaj eble la plene internaciaj vortoj
ne estas aparte prioritatindaj.

Andreas Kueck

unread,
Sep 25, 2009, 3:25:48 PM9/25/09
to la bona lingvo
On 25 Sep., 18:47, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Kial internaciaj vortoj ne aperu en la Universala Vortaro?

Efektive mi ne celis, ke ili nepre ne aperu en ghi. Mi pledas por tio,
ke ghi estu plej eble konciza. Ghi entenu nur (kompreneble) la jamajn
vortojn kaj tiajn vortojn, pri kiuj antau ilia oficialigo oni
konstatis, ke ili estas nepre bezonataj kaj ne internaciaj (au, se ja
internaciaj, kun fiksendaj formoj). Jen ekzemploj de tiaj vortoj:
"tajdo", "leno", "hurli", "hanti", "subsidiara", "chantaghi",
"agnoski", "investi". Temas do plej ofte pri tiaj vortoj, pri kiuj oni
povus pensi, ke ilin Zamenhof kredeble simple forgesis listigi en la
Fundamenta Universala Vortaro.

> Ankau tiaj vortoj [internaciaj vortoj] - se bonaj kaj uzindaj - bezonas fiksadon de la formo

Mi koncedas, ke precipe chi lasta povas esti bona kialo por ja
oficialigi ankau tiun au alian internacian vorton.

> Alia afero estas, ke eble la Akademio prioritatu en sia laboro
> pri la Universala Vortaro (precipe pro manko de tempo kaj rimedoj)
> iaspecajn vortojn super aliaj, kaj eble la plene internaciaj vortoj
> ne estas aparte prioritatindaj.

Mi samopinias kaj aldonas: Estus ech pli utile, se la Akademio
prezentu ian rekomendon, per kiu chiu povas mem konstati, chu vorto
estas uzebla lau Regulo 15 - kun eble ne chiom, sed sufiche da
certeco. Eble oni povas ja shpari pli da tempo kaj rimedoj per tio,
unufoje konstrui barilon anstatau multegfoje devi kapti forkurintajn
kokojn.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:30:04 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Ankau
tiaj vortoj - se bonaj kaj uzindaj - bezonas fiksadon de la formo
kaj de la signifo Esperanta.
Certe, kaj ĉefe se nun niaj limoj ne ekzistas kaj ni volas atenti pri la tuta mondo, iĝas tre malfacile por ni antaŭscii, kian signifon internacia vorto akiris en la ĉina aŭ en la indonezia.

Mia preferata anekdoto estas pri la vorto "demokratio/dimukratiyya", kiu en difinita periodo en difinitaj arabaj landoj ĉefe signifis "diktatoreco". La tiama tradukanto de la Manifesto de Prago (antaŭ 20 jaroj) al la araba demandis nin, kial ni tiom insistas pri "demokratio", "lingva demokratio", kaj simile en tiu teksto. Tiu estas vorto malbonsona en la araba. Evidentiĝis, ke tiam araboj ĉefe pensis pri "Siria Demokratia Respubliko", "Egipta Demokratia Respubliko", ktp., ĉar estis laŭmode havi tiajn nomojn. Temis pri aŭtoritataj reĝimoj kaj do oni prave pensis ke "demokratio" signifas "moderna formo de diktatoreco".

La situacio intertempe ŝanĝiĝis sed ankoraŭ nun, laŭ mia kompreno, se oni vere volas esti ĝuste komprenata, oni diras "rego fare de la komunumo".


Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages