sonĝo

2 views
Skip to first unread message

Eric

unread,
Aug 6, 2008, 5:41:37 PM8/6/08
to la bona lingvo
Ĉu anstataŭ diri la vorton sonĝo, oni povus diri "dormpens(ad)o".

(Se tiu grupo ne funkcias ĉi tiel, bv diru al mi... mi ĵus aliĝis.)

Ĝis,

Eric

Nguyen Xuan Thu

unread,
Aug 6, 2008, 6:50:01 PM8/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
pens(ad)o estas aktiva ago, oni nek povas aktivadi dormante nek sonĝi aktive... 
Amike,
Thu

Eric

unread,
Aug 6, 2008, 7:50:44 PM8/6/08
to la bona lingvo
Ĉu sonĝo ne estas tio kion oni pensas dormante? Eble dormpensaĵo kaj
dormpensi pli taŭgus?

Ekz. Mi havis strangan dormpensaĵon en kiu mi povis flugi!
Mi ofte dormpensas dum la varmaj someraj noktoj.


On 6 Aug, 18:50, "Nguyen Xuan Thu" <autun...@gmail.com> wrote:
> pens(ad)o estas aktiva ago, oni nek povas aktivadi dormante nek sonĝi
> aktive...
> Amike,
> Thu
>

Anna Lowenstein

unread,
Aug 7, 2008, 4:23:01 AM8/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble Zamenhof estus povinta uzi esprimon kiel "dormpensi" por song'i. Sed fakte la vortoj "song'o" kaj ankau' "revo" estas Fundamentaj. Do, almenau' en c'i tiu okazo ni ne bezonas refari la laboron de Zamenhof.
Aliflanke, "dormpensi" povus esti utila sinonimo por verkistoj, kiuj ne volas c'iam ripeti la vorton "song'i". Do, mi mem notos g'in en la Sinonimaro, pri kiu mi delonge okupig'os.
Kore,
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eric
Inviato: giovedì 7 agosto 2008 1.51
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: sonĝo

Renato Corsetti

unread,
Aug 7, 2008, 5:51:56 AM8/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Eric:

C'u anstatau' diri la vorton song'o, oni povus diri "dormpens(ad)o".

(Se tiu grupo ne funkcias c'i tiel, bv diru al mi... mi j'us alig'is.)

Aliaj jam respondis pri "song'o", mi respondas g'enerale pri c'i tiu listo.

La listo naskig'is por trovi la simplajn vortojn kompreneblajn kaj konstruatajn surbaze de la krea kapablo de Esperanto  anstatau' la neanalizeblaj novaj radikoj (neologismoj).

Fakte ni okupig'is pri tio [ekzemple: anstatu' "dura" diru "malmola"] kaj ankau' pri malfacilaj grekdevenaj sciencaj vortoj direblaj pli facile per esperantaj elementoj [ekzemple: anstatau' "kartografo" diru "map-ist-o"].

La laboro sisteme esplori PIV-on por listigi c'iujn neoficialajn kaj nefundamentajn vortojn kaj trovi alternativojn por ili ne estis entreprenita pro manko de labor-fortoj. C'u iu nova kunlaboranto aperas?

Se temas pri vortoj fundamentaj au' oficialaj ni agas tre prudente kaj maloftege proponas rekte uzi ion alian. Foje ni donas ekvivalenton same uzeblan. Tia s'ajnas esti la okazo de "song'i".

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti  [korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Pilar Otto

unread,
Aug 7, 2008, 3:15:30 PM8/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Eric:

> Ĉu sonĝo ne estas tio kion oni pensas dormante?

Ne nur. Ne cxio, kio aperas en onia menso, kiam oni songxas, estas pensajxo.
Do ecx sed "songxo" ne estus Fundamenta vorto, mi ne aprobus anstatauxigi
gxin per "dormpensajxo", eventuale per "dorm-imagajxo". Sed cetere, songxado
estas fenomeno tiel universale homa, ke gxi meritas apartan vorton.

Otto

Eric

unread,
Aug 10, 2008, 5:57:06 PM8/10/08
to la bona lingvo
Dankon al vi pro viaj respondoj. Dankon, Renato, pro via klarigo de la
grupa celo. Mi opinias ke tiu ĉi projekto estas tre grava kaj certe
helpas al Esperanto, la bona lingvo, iĝi pli "bona".

Eric

Renato Corsetti

unread,
Aug 10, 2008, 5:59:35 PM8/10/08
to la-bona...@googlegroups.com
Eric:

Mi opinias ke tiu c'i projekto estas tre grava kaj certe
helpas al Esperanto, la bona lingvo, ig'i pli "bona".

Via helpo kaj kunlaboro estas aparte s'atata.

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages