(la bona lingvo) pipelin-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 22, 2010, 8:28:17 AM5/22/10
to °
Niko rekomencis legi PIV-on! Dankon, Niko!

Unua voreto el lia listo "pipelin-o" por kiu PIV mem proponas "oleodukto" kaj Niko proponas:
naftokondukto.

Ĉar ni jam havas

dukto --> konduk·tub·o

Eble ni havu

pipelin-o --> petrol-o-konduk-tub-o, petrol-o-konduk-il-o.

Kion vi pensas?

Amike

Renato

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Marcos Cramer

unread,
May 24, 2010, 3:06:07 PM5/24/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

pipelin-o --> petrol-o-konduk-tub-o, petrol-o-konduk-il-o.

PIV difinas ĝin per "naftodukto". Por "dukto" ni havas la alternativon "konduktubo", sed la oficialan vorton "nafto" ni ne malrekomendas (kaj ni ja jam diskutis pri ĝi iam). Do ĉu estas iu kialo por ne proponi la alternativon "naftokonduktubo".

Ĉiuokaze, se ni ial decidas resti ĉe "petrol/" anstataŭ "naft/", laŭ mi ne necesas la liga "o" inter "petrol" kaj "konduk", ĉar vere silabfina "l" ne vere malfacilas kaj ĉiuokaze estas tre ofta en Esperanto; kun tiu "o" la alternativo simple aspektas tro longa.

Laŭ mi ni ne bezonas du alternativojn, unu kun "-il-" kaj unu kun "tub-". Sufiĉas havi alternativon kun "tub-".

Do laŭ mi la linio estu aŭ

pipelin·o → naft·o·konduk·tub·o



pipelin·o → petrol·konduk·tub·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 24, 2010, 4:44:56 PM5/24/10
to la-bona...@googlegroups.com

| pipelin·o → naft·o·konduk·tub·o

Rimarkante ke ni diskutis pri la afero, sen definitiva interkonsento, mi registris cyio tiun linion.

 

Amike

 

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
May 25, 2010, 6:10:06 AM5/25/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> | pipelin·o → naft·o·konduk·tub·o

> Rimarkante ke ni diskutis pri la afero, sen definitiva interkonsento, mi
> registris cyio tiun linion.

Ĝi tamen ne estas ĝusta. Tra "pipeline" ne ĉiam fluas nafto. Oni uzas
tiajn tubojn ankaŭ por transporti gason kaj aliajn aferojn. Ĝusta laŭ
mi kredeble estas "transportotubo". Jen la difino de "pipeline" en la
Angla Vikipedio:

Pipeline transport is the transportation of goods through a pipe.
Most commonly,
liquid and gases are sent, but pneumatic tubes that transport solid capsules
using compressed air have also been used.

As for gases and liquids, any chemically stable substance can be sent through
a pipeline. Therefore sewage, slurry, water, or even beer pipelines
exist; but
arguably the most valuable are those transporting fuels: oil
(oleoduct), natural
gas (gas grid) and biofuels

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Pablo

unread,
May 25, 2010, 6:55:26 AM5/25/10
to la bona lingvo
Saluton:

Por pipelino mi jxus elpensis petrol-tubego kaj petrol-vojo

Kion vi opinias?

Amike,

Pablo.

Johan Derks

unread,
May 26, 2010, 3:16:43 AM5/26/10
to la bona lingvo
Pablo:

> Por pipelino mi jxus elpensis petrol-tubego kaj petrol-vojo
>
> Kion vi opinias?

Char la portatajho povas esti chio, mi proponas tubarvojo.

Bertilo Wennergren

unread,
May 26, 2010, 6:16:33 AM5/26/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis:

> Char la portatajho povas esti chio, mi proponas tubarvojo.

Ne malbone.

Pablo

unread,
May 26, 2010, 6:38:19 AM5/26/10
to la bona lingvo

Mi sxatas tubarvojon.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages