Fwd: Unu jaro sen Renato: Memorkunveno.

2 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Jan 29, 2026, 1:04:14 PM (6 days ago) Jan 29
to la-bona...@googlegroups.com
Karegaj amikoj,

Ni kore invitas vin al reta memorkunveno okaze de la unua datreveno de la forpaso de Renato Corsetti, eminenta esperantisto, instruisto kaj sindediĉa aganto por Esperanto kaj internacia kompreniĝo.

La memorkunveno okazos:
🗓 Dimanĉon, la 1-an de februaro 2026
🕐 je 13:00 UTC
📍 rete per Zoom:
https://us02web.zoom.us/j/85234733796

Nur se demandite:
Kunven-identigilo: 852 3473 3796
Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Dum la kunveno ni rememoros Renaton per komuna silenta omaĝo, la vortoj de ĉeestantoj kaj personaj pensoj, honore al lia vivo, lia laboro kaj lia profunda homa spuro en nia movado.

Tre bonvenaj estas ankaŭ mallongaj raportoj kaj sciigoj pri tio, kion ĉiu el ni, aŭ niaj organizaĵoj, faris, faras aŭ planas fari sekvante aŭ montrante lian vojon.

Ni havos la honoron ĝui la ĉeeston de liaj karaj familianoj.

Ĉiuj amikoj kaj samideanoj estas trebonvenaj.

Ĉian bonon,
Amike,

Ahmad Mamduhi
ILEI-prezidanto
ILEI




--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages