Mi ne povis sekvi, lastatempe, la diskutojn en la listo, cxar mi forestis tri semajnojn (en kliniko) pro malbona farto.
Reveninte, mi trovis pli ol mil mesagxojn, kiujn mi sukcesis finlegi nur hodiaux.
Nu, mi ne partoprenis en la diskuto pri "amortizi", kaj mi ne intencas remalfermi gxin.
Mi nur diras, ke por latinido (italo) kiel mi, amortizi estas tute klara, en ligo kun la radiko "mort" (amortizilo estas ili por lauxgrade "mortigi" ion ajn, sxuldon, koston, skuon, vibron ktp).
En la itala, la verbo "ammortizzare" (= amortizi) estas uzata cxefe en la financa senco; sed nomigxas "ammortizzatore" ankaux la arangxajxo kiu en auxtomobiloj sorbas skuojn (skusorbilo), kaj ecx oni parolas en figura senco pri "ammortizzatori sociali" (sociaj amortiziloj/ mildigiloj).
Kontrauxe, oni nomas per la vorto "marmitta" (en ligo kun gxia formo) la aparaton, kiu en auxtomobilo obtuzigas la bruon de la eksplodmotoro cxe la ellastubo; en Esperanto, mi lernis nomi gxin "dampilo" (kvankam "dampi" estats per si mem al mi tute fremda), cxar mi opinias, ke nepre oni devas distingi la du arangxajxojn.
Cxe pafarmilo, en la itala oni parolas pri "silenziatore" (= silentigilo), do plia signifo.
Bonan nokton
Antonio De Salvo
-----Messaggio originale-----
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:
la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 25 ottobre 2015 22:14
A:
la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) amortizi/dampi
[mi komencas novan fadenon cxar la pasintaj kontribuoj kasxatas sub pluraj nerilataj temlinioj]
Mi ne multe kompetentas pri financado, sed mi plene subtenas oficialigon de "dampi" en la fizika, nefinanca senco. "Dampi" tute klara, al mi, "amortizi" apenaw klaras al mi.
Male al Leo, mi malaprobas uzadon de "amortizi" en la nefinanca senco
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.