amortizi/dampi

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Oct 25, 2015, 5:13:44 PM10/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
[mi komencas novan fadenon cxar la pasintaj kontribuoj kasxatas sub
pluraj nerilataj temlinioj]

Mi ne multe kompetentas pri financado, sed mi plene subtenas
oficialigon de "dampi" en la fizika, nefinanca senco. "Dampi" tute
klara, al mi, "amortizi" apenaw klaras al mi.

Male al Leo, mi malaprobas uzadon de "amortizi" en la nefinanca senco


gxis, Ronaldo N



--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Leo De Cooman

unread,
Oct 25, 2015, 5:28:05 PM10/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/10/2015 om 22:13 schreef ro-esp:
> Male al Leo, mi malaprobas uzadon de "amortizi" en la nefinanca senco

Nu, mi esperas, ke ro-esp ja vidis, ke mi ne tre entuziasmas pri tiu
"amortizi".

Amike salutas Leo

Antonio De Salvo

unread,
Oct 25, 2015, 6:48:08 PM10/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne povis sekvi, lastatempe, la diskutojn en la listo, cxar mi forestis tri semajnojn (en kliniko) pro malbona farto.
Reveninte, mi trovis pli ol mil mesagxojn, kiujn mi sukcesis finlegi nur hodiaux.
Nu, mi ne partoprenis en la diskuto pri "amortizi", kaj mi ne intencas remalfermi gxin.
Mi nur diras, ke por latinido (italo) kiel mi, amortizi estas tute klara, en ligo kun la radiko "mort" (amortizilo estas ili por lauxgrade "mortigi" ion ajn, sxuldon, koston, skuon, vibron ktp).
En la itala, la verbo "ammortizzare" (= amortizi) estas uzata cxefe en la financa senco; sed nomigxas "ammortizzatore" ankaux la arangxajxo kiu en auxtomobiloj sorbas skuojn (skusorbilo), kaj ecx oni parolas en figura senco pri "ammortizzatori sociali" (sociaj amortiziloj/ mildigiloj).
Kontrauxe, oni nomas per la vorto "marmitta" (en ligo kun gxia formo) la aparaton, kiu en auxtomobilo obtuzigas la bruon de la eksplodmotoro cxe la ellastubo; en Esperanto, mi lernis nomi gxin "dampilo" (kvankam "dampi" estats per si mem al mi tute fremda), cxar mi opinias, ke nepre oni devas distingi la du arangxajxojn.
Cxe pafarmilo, en la itala oni parolas pri "silenziatore" (= silentigilo), do plia signifo.
Bonan nokton
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: domenica 25 ottobre 2015 22:14
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) amortizi/dampi

[mi komencas novan fadenon cxar la pasintaj kontribuoj kasxatas sub pluraj nerilataj temlinioj]

Mi ne multe kompetentas pri financado, sed mi plene subtenas oficialigon de "dampi" en la fizika, nefinanca senco. "Dampi" tute klara, al mi, "amortizi" apenaw klaras al mi.

Male al Leo, mi malaprobas uzadon de "amortizi" en la nefinanca senco


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 26, 2015, 4:02:37 AM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
La kontribuo de De Salvo, pri kiu mi konsentas, portus al jenaj konkludoj

Amortizi havas ĝuste la signifojn de ReVo
(tr)
1.
EKON Nuligi ŝuldon aŭ ĉioman elspezon por aĉetitaj maŝinoj aŭ aliaj laboriloj per iom-post-iomaj pagoj.
2.
ELEFIZAUTFER Malpligrandigi la sinsekvajn oscilojn de vibrado.

Taŭgus enlistigi "dumpi" en la listo de SSV
- Dumpi > silentigi

Fine eliminante la proponitan Oficiligindan Radikon "dumpi"

Dankon al De Salvo
 

Antonio De Salvo

unread,
Oct 26, 2015, 4:35:12 AM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com

“Dampi”, ne “dumpi”.

En la itala, la  ilo kiu mallauxtigas muzikinstrumenton estas nomata “sordina”, kvazaux “surdigilo”, obtuzigilo” (mi preferus mallauxtigilo). Ankaux tiu estas entute “dampilo”. En la itala, la vorto estas uzata ankaux en figura senco (mettere la sordina = mallauxtigi, iom silentigi, ne distrumpeti).

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: lunedì 26 ottobre 2015 09:02
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: amortizi/dampi

image001.gif
image002.gif
image003.gif
image004.gif
image005.gif

Leo De Cooman

unread,
Oct 26, 2015, 8:33:15 AM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 25/10/2015 om 23:48 schreef Antonio De Salvo:
> sed nomigxas "ammortizzatore" ankaux la arangxajxo kiu en auxtomobiloj sorbas skuojn (skusorbilo)
Miajn bondezirojn pri via sano, kara Antonio!

Fakte estas risortoj (precipe la radbendoj kaj ŝtalaj, kaŭĉukaj, ...
risortoj, kiu "sorbas" skuon (Matematike oni prezentas tian skuon kiel
funkcio laŭ la tempo. Ĝi egalas al nul antaŭ la tempo nul, kaj egalas al
unu poste. Ni nomis ĝin "trapfunctie" - ŝtupfunkcio). (La grando de la
radoj jam evitas, ke tia ŝtupa forto aplikiĝas al la veturilo). Sen
dampo/amortizo post subita ŝanĝiĝo de la pozicioj de (idealaj) risortoj
la maso de la veturilo daŭre moviĝus supren kaj malsupren (kaj la
ensidantoj baldaŭ iĝus marmalsanaj). Amortiziloj (dampiloj) sorbas la
energion de tiu moviĝo. Nuntempe kutime temas pri hidraŭlikaj
amortiziloj/dampiloj almenaŭ en personveturiloj. Valvo en la dampilo
povas influi la direkton de la dampado.
Antaŭe oni precipe uzis risortojn konsistantajn el pluraj ŝtalaj
lamenoj, kiuj pro fleksiĝo de la tuto glitas unu sur la alia.
En dampiloj ĝenerale la movenergio estas intence transformata en varmon.
Laŭ vortareto de Wüster el 1923 Blattfeder = plat-risort-o aŭ folia
risort-o.
Mi kunsendas bildon de tiaj risortoj.
En platrisortoj la energio estas transformata en varmon pro la "seka"
frotado de la lamenoj inter si. En hidraŭlikaj dampiloj temas pri likva
frotado. La karakterizaĵoj de ambaŭ malsamas.

Amike salutas Leo
Bladveren.png

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 26, 2015, 12:20:53 PM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman
> Fakte estas risortoj (precipe la radbendoj kaj ŝtalaj, kaŭĉukaj, ... risortoj,
> kiu "sorbas" skuon (Matematike oni prezentas tian skuon kiel funkcio laŭ la
> tempo. Ĝi egalas al nul antaŭ la tempo nul, kaj egalas al unu poste. Ni nomis
> ĝin "trapfunctie" - ŝtupfunkcio). (La grando de la radoj jam evitas, ke tia
> ŝtupa forto aplikiĝas al la veturilo). Sen dampo/amortizo post subita ŝanĝiĝo
> de la pozicioj de (idealaj) risortoj la maso de la veturilo daŭre moviĝus
> supren kaj malsupren (kaj la ensidantoj baldaŭ iĝus marmalsanaj). Amortiziloj
> (dampiloj) sorbas la energion de tiu moviĝo. Nuntempe kutime temas pri
> hidraŭlikaj amortiziloj/dampiloj almenaŭ en personveturiloj. Valvo en la
> dampilo povas influi la direkton de la dampado.
> Antaŭe oni precipe uzis risortojn konsistantajn el pluraj ŝtalaj lamenoj, kiuj
> pro fleksiĝo de la tuto glitas unu sur la alia.
> En dampiloj ĝenerale la movenergio estas intence transformata en varmon.
> Laŭ vortareto de Wüster el 1923 Blattfeder = plat-risort-o aŭ folia risort-o.
> Mi kunsendas bildon de tiaj risortoj.
> En platrisortoj la energio estas transformata en varmon pro la "seka" frotado
> de la lamenoj inter si. En hidraŭlikaj dampiloj temas pri likva frotado. La
> karakterizaĵoj de ambaŭ malsamas.
Laŭ miaj konoj en ĉiu rado de aŭtomobilo funkcias kune du malsamaj aparatoj
- la risortoj (nuntempe preskaŭ ĉiam helicaj) por sorbi la frapojn;
- kaj la amortiziloj por amortizi, t. e. mildigi la oscilojn.
Sed temas pri du samaj aferoj.

La amortizilojn vi nomas dampiloj, tamen temas pri la sama afero.
JoKo Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 26, 2015, 2:01:12 PM10/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:


|  En platrisortoj la energio estas transformata en varmon

Leo kaj Rinaldo vi devas paroli al emritaj inĝenieroj ne al normalaj homoj. La plej kompreneblaj aferoj estis la ĉinaj skribosignoj en la bildo, kiun kunsendis Leo.

Ĉiuokaze mi solvos la aferon laŭ la indikoj de Antonio.

Amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages