Opinio pri la vorto 'apreti'

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2013, 4:56:44 AM11/16/13
to Dave Rutan, la-bona...@googlegroups.com

Dave, vi skribas:

 

|  Laŭ via opinio, ĉu mi povas uzi la vorton 'apreti' por nomi la procezon kiun oni faras al lignaĵo kiam oni  surbrosas, surŝpucas aŭ surŝmiras oleon, farbon aŭ lakon? Mi serĉas vorton aŭ kunmetaĵon per kiu oni povas priskribi tian agon ĝenerale. 

En la angla ni nomas tiun procezon 'to finish' ion. Ankaŭ la substancon (ekz. lako) estas ĝenerale nomata 'finish.

Nu, ĝis nun mi ne renkontis tiun vorton. Mi faris rapidan ekskurson tra PIV kaj la lasta vortaro de Wells. Mi mem uzus la vorton “fin-pretigi” por tiu koncepto. Eventuale ankaŭ “fin-poluri”.

PIV nun havas du radikojn: apret-i kaj apretur-o. “apreturo” estas tio per kio oni apret-as. Evidente temas pri kompleta francigo de Esperanto. Wells proponas por “finish” “apretur-i”. Mi restus ĉe “finpretigi” (kio estas la laŭvorta kosntruo de la franca vorto apprêter).

Mi provas diskutigi ankaŭ la liston ‘la-bona-lingvo’ pri ĉi tiu problemo.

Amike

Renato

 

 

 

Dankon,

Daĉjo RUTAN


--
Ĉar kie du aŭ tri kunvenas parolante en Esperanto, tie estas Esperantujo.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 16, 2013, 5:19:33 AM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, Dave Rutan

Persone, mi uzas “poluri” se temas pri traktrado por plibonigi la eksteran aspekton, kaj “pretigi” se temas pri preparo de io (ekz. mangxajxo).

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 16 novembre 2013 10:57
A: 'Dave Rutan'
Cc: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Josenilton

unread,
Nov 16, 2013, 5:56:45 AM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, Dave Rutan

Ĉu la pli esperanta FIN-PRILABORI povas eniri en tiun diskuton?



2013/11/16 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Antonio De Salvo

unread,
Nov 16, 2013, 9:37:32 AM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, Dave Rutan

Laux mi, “finprilabori” aux “finpretigi” montras ke oni finas prilabori/ pretigi (= kompletigas), sed ne donas la ideon, ke oni fajnigas, poluras per aldono de io delikatiga.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: sabato 16 novembre 2013 11:57
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: Dave Rutan
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'

lowenstein, anna

unread,
Nov 16, 2013, 12:51:55 PM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com, Dave Rutan
"Finpretigi" laŭ mi donas la ideon, ke oni devas aldoni la lastajn detalojn. Fakte, en la angla, oni simple diris "finish"! Sed tio dependas de la kunteksto. Se necesas laki, poluri aŭ glazuri aŭ simile, oni povus uzi la koncernan verbon, ekzemple "Necesas fari la finan poluradon", "Ĝi estas bele lakita" kaj simile.

Kore,
Anna


2013/11/16 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2013, 1:55:53 PM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Bone. Ni povas havi la linion:

apret-i --> fin-polur-i

Sed kiun linion ni povus havi por 'apreturo', materialo, kiun oni uzas por fin-poluri? Ĉu:

apretur-o --> fin-polur-aĵ-o?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Nov 16, 2013, 2:46:40 PM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝajnas ke la signifo, kiun la aŭtoroj de PIV celis per "apreturo" kaj "apreti" estas tiu de fr.wikipedia.org/wiki/Apprêt_(textile) kaj ne tiu de fr.wikipedia.org/wiki/Apprêt_(peinture). Sed por tiu signifo laŭ mi ne tre taŭgas "finpoluri" kaj "finpoluraĵo", ĉar tute ne temas pri polurado (kompreneble "poluri" ankaŭ havas figuran sencon, sed laŭ mi estus probleme baziĝi sur tiu senco ĉi-okaze, ĉar ja ekzistus vera risko ke homoj komprenos ĝin laŭ la baza nefigura senco de "poluri").

Surbaze de la vikipedie troveblaj germanaj kaj portugalaj esprimoj ("Textilveredelung" kaj "beneficiamento de tecidos"), mi rekomendus "finbonigi (teksaĵon)" kaj "finbonigaĵo (por teksaĵoj)".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Nov 16, 2013, 4:25:17 PM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
|   Surbaze de la vikipedie troveblaj germanaj kaj portugalaj esprimoj ("Textilveredelung" kaj "beneficiamento de tecidos"), mi rekomendus "finbonigi (teksaĵon)" kaj "finbonigaĵo (por teksaĵoj)".
Mi ne havas problemojn aldoni tion.

Antonio De Salvo

unread,
Nov 16, 2013, 6:34:16 PM11/16/13
to la-bona...@googlegroups.com

Laux mi, la afero ne estas tiel simpla.

“Finbonigi” estas akceptebla, sed gxi ne elcxerpas cxiujn eblajn nuancojn, almenaux se jugxi el la itala “appretto” (el la franca apprêt), kiu estas uzata por teksajxoj kaj por ledajxoj, laux tri diversaj signifoj:

 

- por teksajxoj: kemia substanco enigata en teksajxojn por havigi apartajn ecojn (konsiston, molecon, netralasivecon, nekuntirigxemon, nefaldigxemon, nemakuligxemon, reziston ktp);

- por teksajxoj: amelajxo sxprucigata por plifaciligi gladadon kaj por havigi brilecon kaj rigidecon;

- por ledajxoj: kemia substanco por lauxvole briligi aux malbriligi.

 

Gxis

 

Antonio De Salvo

 

 

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 16 novembre 2013 22:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'

--

Marcos Cramer

unread,
Nov 17, 2013, 4:18:09 AM11/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne havas problemojn aldoni tion.

'Mia propono tamen ne estis aldoni "finbonigi", sed anstataŭigi "finpoluri" per "finbonigi" :-)

Amike,
Markos

Harri Laine

unread,
Nov 17, 2013, 5:55:53 AM11/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio bone resumis la fakajn signifojn de "apprêt". Temas pri
tre faka afero, teknika termino, almenaŭ en la aliaj lingvoj
kiuj pruntis al si similan vorton. Ĝi taŭgas ne bone por la uzo de
la demandinto. Almenaŭ oni devus tre streĉi la signifon. Vortoj
similaj al "apret" ankaŭ ne ŝajnas al mi vere internaciaj. En
la Finna mi iam vidis similan vorton, sed mi kredas ke ĝin ne
komprenus normala nefakulo. Ordinare ni uzas vorton, kiu estas
iom uma derivaĵo de vorto kiu signifas "lasta" – ni faras la
lastan farendaĵon.

Estas nekonsilinde uzi por pure teknika vorto ion similan al
"bonigi". "Bonigo" estas kvalita, subjektiva vorto kaj ĉia
teknika procedo povas esti bonigo. Ne helpas, se oni precizigas
per "fin-".

La demandinto prezentis sian problemon ankaŭ en anglalingva
diskuto en Lernu.net, sed ŝajne li ne estis kontenta pri la
respondoj. Li serĉas universale aplikeblan solvon al sia
problemo, kiel oni traduku la Anglan "finish" en lia
lignoprilabora ĉirkaŭteksto.

Estas notinde, ke ankaŭ la Angla "finishing" havas diversajn
fakajn uzojn. Ĉiuj temas pri ia finado de trakto, de (pri)laboro
aŭ de objekto, sed la metodoj malsimilas kaj tiuj povas havi
malsimilajn tradukojn en aliaj lingvoj.

Ĝeneralaj vortoj por tio estas

* fintrakti, fintrakt(ad)o
* finpretigi, finpretigo
* fini, finado

Ili taŭgas por diversaj "finishing", ekz. tiuj en la listo
(https://en.wikipedia.org/wiki/Finishing) de la Angla
Vikipedio: fabrikado au prilaborado de metalaĵoj, teksaĵoj
kaj lignaĵoj, produktado de viskio kaj bindado.

Por la plejmulto de la metodoj (ne viskio kaj ne bone por
teksaĵoj) taŭgas ankaŭ la esprimoj

* trakti surfacon, surfactraktado

(kp. Oberflächenbehandlung, surface treatment, trattamento
della superficie)

Ĉi tiu lasta alternativo konvenas ankaŭ por la lignaĵista
senco.


Ĉiam eblas uzi pli precizajn esprimojn (farbi, laki, poluri...)

Ekz. la demandinto ricevis en lernu.net ĉi tiajn proponojn
por siaj frazoj (mi mallongigas kaj modifas parton). Ĉie
taŭgus ankaŭ "fini, finpretigi, fintrakti, trakti (la) surfacon"

------------

1. "I refinished the table because it was ruined in the rain."

"Poluri" estus la perfekta vorto ĉi tie, sed se via "finishing"
estas io sendube senbrila, vi eble ne volas diri "repoluris".

Aliaj ebloj:
• Mi refreŝigis la tablon difektitan en pluvo.
• Mi refaris la surfacon de la tablo...
• Mi refarbis la eksteron...

2. "and now for the finishing"

• kaj nun la penikadon (ŝprucigon),
• nun la lastan tuŝon,
• nun ni finu la surfacon
• nun al la finado

3. "next we put finish on our chair"

• sekve ni traktos la surfacon de la seĝo,
• nun ni laku (aŭ: farbu) nian seĝon,
• nun ni donos protekton (kaj brilon) al la surfaco

-------------

Amike
Harri

--
Harri LAINE


Antonio De Salvo skribis, 17.11.2013 1:34 +0200:> Laux mi, la afero ne
estas tiel simpla.
>
> “Finbonigi” estas akceptebla, sed gxi ne elcxerpas cxiujn eblajn
> nuancojn, almenaux se jugxi el la itala “appretto” (el la franca
> apprêt), kiu estas uzata por teksajxoj kaj por ledajxoj, laux tri
> diversaj signifoj:
>
> - por teksajxoj: kemia substanco enigata en teksajxojn por havigi
> apartajn ecojn (konsiston, molecon, netralasivecon, nekuntirigxemon,
> nefaldigxemon, nemakuligxemon, reziston ktp);
>
> - por teksajxoj: amelajxo sxprucigata por plifaciligi gladadon kaj por
> havigi brilecon kaj rigidecon;
>
> - por ledajxoj: kemia substanco por lauxvole briligi aux malbriligi.
>
> Gxis
>
> Antonio De Salvo
>
> *Da:*la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] *Per conto di *Renato Corsetti
> *Inviato:* sabato 16 novembre 2013 22:25
> *A:* la-bona...@googlegroups.com
> *Oggetto:* (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'
>
> Markos:
>
> | Surbaze de la vikipedie troveblaj germanaj kaj portugalaj
> esprimoj ("Textilveredelung" kaj "beneficiamento de tecidos"), mi
> rekomendus "finbonigi (teksaĵon)" kaj "finbonigaĵo (por teksaĵoj)".
>
> Mi ne havas problemojn aldoni tion.
>
> Amike
>
> Renato
>
> ~~~
>
> /renato corsetti/
> /renato....@esperanto.org <mailto:renato....@esperanto.org>/
>

Josenilton

unread,
Nov 17, 2013, 6:06:54 AM11/17/13
to la-bona...@googlegroups.com

Ni vidu, ke estas tiom da propraj-nuancaj proponoj por la fina poluro/bonigo/beligo/pretigo/klarigo de tiu difino, ke eble la PIVa 'apreti' povas esti la plej resume taŭga, ne ĉar ĝi estas klara, sed ĉar ĝi estas konvencia nomo.

La problemo estas, ke, simile al la divers-specaj neĝoj, estas diversaj materialoj, kiuj bezonas finan prilaboron antaŭ ol doniĝi al la uzontoj. Pro tio, aŭ ni havu multajn klarigajn nomojn por ili, aŭ havu ĝeneralan nomon por ĉio. Jen kial mi proponetis FINPRILABORI.



2013/11/17 Harri Laine <harri...@iki.fi>
*Da:*la-bona-lingvo@googlegroups.com
[mailto:la-bona-lingvo@googlegroups.com] *Per conto di *Renato Corsetti

*Inviato:* sabato 16 novembre 2013 22:25

*Oggetto:* (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'

Markos:

    |   Surbaze de la vikipedie troveblaj germanaj kaj portugalaj
    esprimoj ("Textilveredelung" kaj "beneficiamento de tecidos"), mi
    rekomendus "finbonigi (teksaĵon)" kaj "finbonigaĵo (por teksaĵoj)".

Mi ne havas problemojn aldoni tion.

Amike

Renato

~~~

/renato corsetti/

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Nov 17, 2013, 1:53:47 PM11/17/13
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj kontribuintoj pri ĉi tiu vorto. Mi bonŝance ne estas fakulo kaj miaj teĥnikaj konoj sufiĉas nur por ŝanĝi ampolon (ne ĉiam, ĉar foje la enŝraŭbado estas malsimpla).

Nun, kiam temas pri la normala lingvo, ni povas havi tre belan linion:

apret-i --> finprilabori, fin-bonigi, fin-trakt-i, fin-polur-i, ktp.

En aparte teĥnikaj situacioj oni povas uzi, se oni estas tia homo, la teĥnikajn vortojn "glazur-i" kaj similajn.

Ŝajnas al mi pli malfacile trovi ĝeneralan vorton por "apreturo".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages