dispozicio

1 view
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 8, 2010, 11:29:48 AM3/8/10
to ED-LBLdiskutlisto
Pri ĉi neologismo PIV registras plurajn signifojn, el kiuj mi citas la
tri pli gravaj:
- maniero en kiu io estas aranĝita
- ĝenerale uzata plurale: preparoj por plano, decidoj pro leĝo aŭ
aŭtoritato aŭ normaro
- temperamento, natura emo aŭ stato, kiu kapabligas fari ion

Mi nun celas ĉefe la duan signifon.
Mi emus ĝin esprimi per "disponaĵo(j)"... en kunteksto de leĝo kiu donas
"dispoziciojn" pri iu aŭ alia fako.
Kuntradukanto reagis dirante ke per tiu ssv oni povus komprenigi "aĵoj
je dispono"; ke eble pli taŭgas "aranĝoj".

Estas ankaŭ dirinde ke la vorto estas grava en kado de leĝoj aŭ normaroj.
Ke ĝi indus ankaŭ je oficialigo.

Kion vi pensas?
J-K

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2010, 4:04:25 AM3/9/10
to la-bona...@googlegroups.com
J-K:

Pri ĉi neologismo PIV registras plurajn signifojn, el kiuj mi citas la tri pli gravaj
Certe estas multaj aliaj laŭ NPIV. Nekredeble kiel homoj donas al vortoj en Espernato ĉiujn sencojn de la vorto en la propra nacia lingvo.

Mi dirus:

dispozici-o --> (maniero laŭ kiu io estas dismetita) dis-met-o; (juraj preskriboj aŭ reguloj) norm-o; (natura emo) em-0

Kion pensas la aliaj?

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2010, 5:41:03 PM3/12/10
to ° listo 'la bona lingvo'
Mi registris provizore:

dispozici·o → (maniero laŭ kiu io estas dismetita) dis·met·o; (juraj preskriboj aŭ reguloj) norm·o; (natura emo) em·o

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages