Ĉu ni havu la linion:
pejorativ-a --> sen-valor-ig-a, aĉ-ig-a ?
Pri la malrekomendindeco kaj fortradukindeco de "pejorativ/a" ni supozeble chiuj konsentas.
Mi tradukus per "mal/shat/esprima".
> Je 15/07/2010 11:50, Fra Simo skribis:
>> Pri la malrekomendindeco kaj fortradukindeco de "/pejorativ/a/" ni
>> supozeble chiuj konsentas.
>> Mi tradukus per "*/mal/shat/esprima/*".
> Jes.
> Ĉu "fi-senc-a" ankaŭ taŭgus?
>
> Amike salutas Leo
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
Bele ... Mi ne scias ĉu taŭga por tiu ĉi vorto sed mi ŝatas ĝin.
Eble ankaŭ: ne-favor-a (aspektas iom milde, sed estus la traduko laŭ la
difino en la hispana, ĉu nefavora, ĉu malfavora)
Eduardo.
Tre haste mi registris:
pejorativ·a → sen·valor·ig·a, aĉ·ig·a, mal·ŝat·esprim·a
sed mi ŝanĝos tion kiam mi sukcesos legi la priajn mesaĝojn de la kongresa periodo.
Amike
Renato
pejorativ·a → sen·valor·ig·a, aĉ·ig·a, mal·ŝat·esprim·a
Marcos:
Ø pejorativ·a → mal·ŝat·esprim·a
Ĝustigita!
Renato