intervjuoj cxe Radio Vatikana

0 views
Skip to first unread message

antonio...@tiscali.it

unread,
Sep 24, 2011, 4:06:05 PM9/24/11
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mi plusendas.

Gxis

Antonio De Salvo

 

Karegaj,
la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana de la venontaj 2 semajnoj
proponos intervjuojn kun elstaraj esperantistoj.

Jen enhavolisto:

merkredon la 28an de septembro: intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - unua
parto: lia esperantigho, la landnomigoj en la komencaj jaroj de esperanto;

jhaudon la 29an de septembro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - dua
parto: -io/ujo: la dusistema sistemo por landnomoj, kun rilato al shtataneco
kaj etneco. Chu esperanto estas facila lingvo? Jes, sed novaj radikoj ne
faciligas la komunikadon. Kiu estas "koristo"?

dimanchon la 2an de oktobro: septembra leterkesto.

merkredon la 5an de oktobro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - tria
parto: pledo por la nepra uzo de la Fundamento kaj la interreta projekto
dedichita al chi tiu celo. Senpage mendebla libro ("Esperanto estas facila")
proponas fundamentajn vortojn fronte al senutilaj novaj vortoj. Kio estas
"kantrio"? Kio estas "insolacio"? Kion signifas "gracila" kaj "vizuala"?
Eble "autonoma" estas io rilate al nomo de automobilo, chu?

jhaudon la 6an de oktobro: intervjuo kun d-ro De Salvo: lia laboro por
kolosa vortaro itala/esperanto: chu la Fundamento kaj la oficialaj aldonoj
sufichas por diri chion en esperanto? La proverboj kaj dirmanieroj: chu
internacie kompreneblaj?

Bonan auskulton pere de radioondoj, au interreto:
http://www.radiovaticana.org/it1/on_demand.asp?gr=esp
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/

 

Centra Oficejo de IKUE

 

 

Fra Simo

unread,
Sep 25, 2011, 3:21:54 PM9/25/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Dankon al Antonio por la sciigo !

    Mi tre bedauras, ke mi ne povos auskulti tiujn interparoladojn (ne "intervjuojn" !) kun Renato kaj respektive kun Antonio mem, pro momenta nefunkcio de la lautparoliloj de mia komputoro. Eble mi povos iam poste. CHu eblos la tekstojn legi ?

     Mi suspektas, ke Renato ne povis mem kontroli la titolojn : "etn/ec/o" anstatau "gent/an/ec/o" estas tipe malbonlingva ;  ne povas esti rilato en Esperanto inter "autonom/a" kaj "automobil/o", char la Esperantaj vorteroj ne estas rompeblaj alie ol per postmeto de "chj/" au "nj/". (Mi scias, ke nia kara Klaudio Piron tre volonte uzas la vortojn "aut/o", "aut/as", k. t. p., en siaj ekzemploj, sed je tio li devojighas ge la Fundamenta Esperanto. La radiko "automobil/" ne estas Fundamenta [mi opinias, ke "(motor/)char/" anstataue sufichus], sed la devojighon for de Esperanto konsistigas la uzo de du malsamaj formoj por unu sama vortero.)


___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2011, 3:27:11 PM9/25/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko, ne estu malkontenta pri ĉio.

Efektive temas pri iom amuza interparolo. La ekzemplo pri "autonoma" estas en al kadro de la rakonto pri tio, kiel ĉino provu kompreni la vorton "aŭtonoma". En la ĉina oni diras laŭvorte "memstara".

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages