Re: pikup-o

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 7, 2011, 9:03:07 PM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@virgilio.it> Jan 07 10:55PM +0100 ^

> pikup-o --> son-pren-il-o, c^u ne?

> NPIV konsilas tion.

mangxu gxin la mefisto...PIV ecx mem ne listigas la vorton "sonprenilo"

Mi supozas ke temas pri la angla vorto pick-up, uzata en NL por
"gramofono",kaj en usono por iu tipo de awtomobilo

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jan 7, 2011, 10:12:24 PM1/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi  persone uzis gramofonon kaj pikupon.
En la 30 jaroj, oni uzis gramofonojn, mekanikajn.
En la komenco de la 40 jaroj, oni uzis pikupojn (france: pick-up), kiuj estis elektraj. La diskoj turnigxis je 78 fojojn per minuto.
Kiam, en la jaroj 1950, aperis la 45 kaj 33 turnigxoj/minuto diskoj, oni ne plu uzis la vorton "pick-up", sed anstatauigis gxin per "platine".
 
Do estas anakronismo dirante, ke oni uzas pikupon/sonprenilon por legi kompaktdiskon, kvankam sonprenilo estas pli "eterna" ol pikupon.
 
Amike,
Thu
 
 


 
2011/1/8 ro-esp <ro-...@dds.nl>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Antonio De Salvo

unread,
Jan 8, 2011, 4:11:21 AM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

> pikup-o --> son-pren-il-o, c^u ne?

Ronaldo:


>Mi supozas ke temas pri la angla vorto pick-up, uzata en NL por
"gramofono",kaj en usono por iu tipo de awtomobilo

Mi konfesas, ke nur en cxi tiu okazo mi eksciis, ke "pick-up" signifas ankaux alion krom "sonprenilo", la nura signifo fakte uzata en Italujo (jen plia ekzemplo de vorto sxajne "internacia", kiu havas malsamajn signifojn laux la diversaj landoj).

Konsultinte unu el la plej prestigxaj italaj vortaroj (Zingarelli), mi konstatis ke "pick-up" havaa aux povas havi jenajn signifojn (mi tradukas lauxvorte):

pick-up (itala elparolo piˈkap, angle ˈpɪkˌʌp/ - angla vorto, ‘kolektilo (de vibradoj)’. Propre dirite pick up signifas ‘suprenprenu’, kunmetita el to pick ‘preni’ kaj up ‘supren’, laux hindeuxropa deveno; ekde 1931]
1 Arangxajxo, konsistanta el nadleto kaj el transduktoro, uzata kiel rivelilo de la sono gravurita sur gramofondisko.
2 (teknol.) Transduktoro destinita konverti mehxanikajn, sonajn, lumajn kaj similajn signalojn en elektrajn signalojn: pikupo de elektra gitaro.
3 (terkult.) Kolektanta organo de kolektomasxino.
4 (auxtom.) Sxargxveturilo, ofte cxiuterena, kun tri-aux sespersona kajuto, malfermita trogego kun fiksaj flankaj vandoj kaj renversebla posta vando.

Mi atendas sugestojn (ankaux pri la vorto "trogego", pri kiu mi tute ne estas certa, kvankam mi trovis ghxin en la vortarego Minnaja sub "cassone").
Gxis
Antonio

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2011, 5:33:10 AM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj klarigintoj!

Eĉ se ni limiĝas al la eblaj signifoj en Esperanto, mi estas ankoraŭ en embaraso. Ĉu:

pikup-o --> son-pren-il-o

pikup-o --> son-pren-il-o, disk-o-turn-il-o

Kion mi faru?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 8, 2011, 5:39:25 AM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 8/01/2011 3:03, ro-esp skribis:

> Mi supozas ke temas pri la angla vorto pick-up, uzata en NL por
> "gramofono",kaj en usono por iu tipo de awtomobilo

Eĉ en Flandrujo oni (mis-)uzis tiun anglan vorton por "gramofono" kaj
nuntempe uzas ĝin por iuj ŝarĝaŭtomobiloj.

Amike salutas Leo

ro-esp

unread,
Jan 9, 2011, 5:11:45 PM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com

> Topic: pikup-o

> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
>
> Per tiu vorto mi tuj pensis al "pickup", t.e. malfermita kamioneto.
> Vere en la itala oni ?in nomas anka? "jeep"...

Stange..ja "jeep" kutime ne havas "kajuton", aw nur tolan

> oni klarigis al mi ke
> temas pri la transliterigo de la komencaj literoj de ?eneral Porpouse.

general purpose, gxenerala uzcelo


> From: Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>
> Date: Jan 08 10:12AM +0700
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/a03f163b069882c3
>
> Mi persone uzis gramofonon kaj pikupon.
> En la 30 jaroj, oni uzis gramofonojn, mekanikajn.
> En la komenco de la 40 jaroj, oni uzis pikupojn (france: pick-up), kiuj
> estis elektraj. La diskoj turnigxis je 78 fojojn per minuto.
> Kiam, en la jaroj 1950, aperis la 45 kaj 33 turnigxoj/minuto diskoj, oni ne
> plu uzis la vorton "pick-up", sed anstatauigis gxin per "platine".
>
> Do estas anakronismo dirante, ke oni uzas pikupon/sonprenilon por legi
> kompaktdiskon,

jes, sed versxajne neniu parolas tiel

> kvankam sonprenilo estas pli "eterna" ol pikupon.

Eble, sed ne komprenebla per nura analizo el "son" kaj "pren"

> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>


> Konsultinte unu el la plej prestigxaj italaj vortaroj (Zingarelli), mi

> konstatis ke "pick-up" havas aux povas havi jenajn signifojn (mi
> tradukas lauxvorte):
>
> pick-up (itala elparolo pi?kap, angle ?p?k??p/ - angla vorto,
> ?kolektilo (de vibradoj)?. Propre dirite pick up signifas
> ?suprenprenu?, kunmetita el to pick ?preni? kaj up ?supren?, laux
> hindeuxropa deveno; ekde 1931]

pick same signifas pluki, elekti. Pick up signifas akiri, kvazaw
hazarde preterpasante.
Same, hazarde kapti signalojn

> 1 Arangxajxo, konsistanta el nadleto kaj el transduktoro, uzata kiel
> rivelilo de la sono gravurita sur gramofondisko.

Mi provizore uzas "gramofono"


> Mi atendas sugestojn (ankaux pri la vorto "trogego", pri kiu mi tute
> ne estas certa, kvankam mi trovis ghxin en la vortarego Minnaja sub
> "cassone").

Mi volonte vidus la vorton *trogo* uzata kiel vorto por ajna ujo kiu
konsistas el vandoj kaj fundo. (aw alian vorton tiusencan popularigxi).

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>

> E? se ni limi?as al la eblaj signifoj en Esperanto, mi estas ankora?
> en embaraso. ?u:
>
> pikup-o --> son-pren-il-o
> a?


> pikup-o --> son-pren-il-o, disk-o-turn-il-o
>
> Kion mi faru?

forstreku tiujn, favore al gramofon-disk-ludilo aw io tia

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages