"video", "kamerao", "novico"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2007, 10:36:38 AM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nuntempe ni havas la jenan linion:

vide-o --> vid-bend-o, vid-film-o

La dua alternativo shajnas al mi stranga. Filmoj ja chiam estas por vidi/rigardi ilin, do la klariga elemento "vid" ne ver aldonas multon. Mi proponas shanghi la linion al la jeno:

vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a) filmo

Aldone ni povas mencii la alternativon "filmilo" por "kamerao".

Iom aliteme, ni menciu en la listo, ke "novico" ne estu uzata en la senco de "novulo". Lau mi ni skribu jene:

novic-o (en la senco de novulo) --> nov-ul-o

(Chi tie la uzo de "-->" ja estas ghusta, cxar "novico" estas Fundamenta nur kun la signifo de "monahhighonto", ne kun la signifo de "novulo"; legu pri tio la komenton pri "novico" en ReVo; eventuale ni povus ankau mencii la alternativon "monahhighonto" por la Fundamenta signifo de "novico", sed tiam nur kun "=").

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 12:34:04 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com

>vide-o --> vid-bend-o, (vid-bend-a) filmo

registrita. mi aldonis interkrampe "diska", c'a rmi kredas ke
nuntempe video povas esti diska.

>Aldone ni povas mencii la alternativon "filmilo" por "kamerao".

registrita.

>novic-o (en la senco de novulo) --> nov-ul-o

registrita ankau' en lamonahxa senco.

amike

renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

adam....@gmail.com

unread,
Nov 5, 2007, 3:13:52 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/5/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:

> Aldone ni povas mencii la alternativon "filmilo" por "kamerao".

Aŭ 'fotilo' laŭ la celo.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Marcos Cramer

unread,
Nov 5, 2007, 4:22:26 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
> Aldone ni povas mencii la alternativon "filmilo" por "kamerao".

Aŭ 'fotilo' laŭ la celo.

Tamen laŭ PIV kaj laŭ la plej multaj uzoj de la vorto, la ĉefa signifo estas "filmilo". Ni ja povas mencii ankaŭ "fotilo", sed ne en la unua pozicio kiel nun.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 5, 2007, 4:31:49 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Ni ja povas mencii ankaÅ­ "fotilo", sed ne en la unua pozicio kiel nun.

Bone.

Renato

adam....@gmail.com

unread,
Nov 5, 2007, 11:17:48 PM11/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/5/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:

Mi tutcerte aŭdis onin (akademianon, eĉ!) diri 'kamerao' kiam klare
temis pri fotilo kaj ne filmilo.

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2007, 2:22:25 AM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>Mi tutcerte au'dis onin (akademianon, ec'!) diri 'kamerao' kiam

>klare temis pri fotilo kaj ne filmilo.

Mi pardonpetas nome de la Akademio. Kelkaj akademianoj vivis tro
longe en Usono.

Amike

Anna Lowenstein

unread,
Nov 6, 2007, 1:45:56 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
>novic-o (en la senco de novulo) --> nov-ul-o

registrita ankau' en lamonahxa senco.

Eble "novico" ne estas simple "novulo" sed "senspertulo".
Anna

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2007, 2:03:42 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com

>Eble "novico" ne estas simple "novulo" sed "senspertulo".

Bone. Mi registras ankau' tion.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages