geometrio

17 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Oct 27, 2008, 8:28:28 PM10/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni havas la liniojn

geometr-o = ter-mezur-ist-o
geometri-o = ter-mezur-ad-o

La alternativoj tamen tute ne kaptas la signifojn de "geometro" kaj "geometrio", sed nur klarigas ilian devenon de tiusignifaj grekaj vortoj.

Geometrio estas branĉo de matematiko, kiu studas la ecojn, mezurojn kaj interrilatojn de punktoj, linioj, anguloj kaj formoj en la spaco aŭ sur ebeno (kaj en moderna tempo ankaŭ pli abstraktajn ĝeneraligojn de tiuj konceptoj). La alternativoj do devus iel kapti tiun signifon.

Rigardante la alilingvajn ligilojn en la Vikipedio, mi sukcesis eltrovi, ke la sunda lingvo (el Indonezio) ŝajne uzas esprimon tradukeblan per "mezurscienco". Kvankam tio per si mem ŝajnas akceptebla solvo, la problemo estas, ke en matematiko "mezuro" havas specialan signifon, kaj tiujn mezurojn studas la mezurteorio (angle "measure theory", german "Maßtheorie"). Do "mezurscienco" riskus esti miskomprenata kiel "mezurteorio".

Alia ideo estis "spacoscienco". Sed tiam ni malfacile povus traduki tion, kion oni angle foje nomas "stereogeometry", do spacogeometrion (kontraste al ebena geometrio).

La sola alia ideo, kiun mi havis, estis "formoscienco". Kontraŭ ĝi mi ne trovis klarajn kontraŭargumentojn, kvankam ankaŭ ĝi ne estas perfekta.

Do ebla linio estus

geometri-o [1oa] = form-o-scienc-o

sed mi ne certas, ĉu ni entute bezonas linion por "geometrio".

Por "geometro" ni havu

geometr-o [7oa] --> geometri-ist-o, form-o-scienc-ist-o, ter-mezur-ist-o

La dua alternativo estas ankoraŭ ŝanĝebla aŭ forigebla depende de tio, kion ni decidos pri "geometrio". Sed laŭ mi tre gravas, ke ni ĉi-kaze havu "-->" kaj ne "=" (same ni havu "-->" ĉe "biologo", "geografo", "zoologo" ktp).

Amike,

Marcos

Pilar Otto

unread,
Oct 28, 2008, 4:05:07 AM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Nur mallonge:

Mi samopinias kun Marcos, ke eble oni ne havu linion por "geometrio". Tiu
vorto versxajne estas same internacia kiel "matematiko", "gramatiko" kaj
"geografio".

Mi samopinias ankaux pri tio, ke geometrio nepre ne estas termezurado. En la
PIVa lingvo termezuradon oni nomas "geodezio", cxu ne?

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 28, 2008, 10:07:39 AM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Mi samopinias kun Marcos, ke eble oni ne havu linion por "geometrio". Tiu vorto versxajne estas same internacia kiel "matematiko", "gramatiko" kaj "geografio".
Mi preskaŭ cedas je la perforto. Mi ne tute cedas post kontrolado ke en la araba oni ne uzas tiun "internacian" vorton [dum "ĝugrafija" estas normale uzata vorto].

Nun ni havas:


geometr-o [7oa] --> geometri-ist-o, form-o-scienc-ist-o, ter-mezur-ist-o
geometri-o [1oa] = form-o-scienc-o, mezur-scienc-o

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 28, 2008, 3:29:45 PM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
>Rigardante la alilingvajn ligilojn en la Vikipedio, mi sukcesis eltrovi, ke la sunda lingvo (el Indonezio) ŝajne uzas esprimon tradukeblan per "mezurscienco". Kvankam tio per si mem ŝajnas akceptebla solvo, la problemo estas, ke en matematiko "mezuro" havas specialan signifon, kaj tiujn mezurojn studas la mezurteorio (angle "measure theory", german "Maßtheorie"). Do "mezurscienco" riskus esti miskomprenata kiel "mezurteorio".

Indonezio havis/as iujn rilatojn kun Nederlando, se mi bone memoras. En la nederlanda "geometrio" estas "meetkunde", kiun oni povus traduki per "mezur-scienco".
La scienc-teknikaron uzatan en maŝinkonstruado por mezuri la dimensiojn kaj formojn de objektoj miatempe oni nomis "metrologio"n.
 
Amike salutas
Leo

Fra Simo

unread,
Oct 28, 2008, 8:46:34 PM10/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Se ni rekomendos (= ne malrekomendos) "geometri/o"-n, matematikisto okupighanta pri geometrio nepre estas "geometri/ist/o", ne "geometr/o".
     En iuj lingvoj unu sama vorto nomas ankau profesiulon, kiu mezuras kampojn au ion similan. Tio estas en la lingvo greka la sola au la unua signifo de la vorto. Por tion diri "ter/mezur/ist/o" estas en Esperanto kutima, pro tio, ke greke tro kleraj Espeantistoj rekonis, ke lauvorte "geo|metr/o" ghuste tion signifas (komparu kun "geo|grafi/o" !).
     Min tio tamen ne kontentigas, char "ter/o" estas uzata lau ege tro multaj malsamaj signifoj. Se mi pravas, ke la chefa el tiuj estas la nomo de tiu planedo, sur kiu ni vivas, estus bele la vorton uzi nur por tiu signifo. Mi ne estas certa, ke mi pravas ;  sed, se mi malpravas, ni devas antau chio trovi ian fortradukajhon por la nomo de la planedo.
     Pro tio mi preferas la vorton "kamp/o/mezur/ist/o".
 
 

Pilar Otto

unread,
Oct 29, 2008, 6:39:21 AM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Mi samopinias ankaux pri tio, ke geometrio nepre ne estas
> termezurado. En la PIVa lingvo termezuradon oni nomas "geodezio", cxu
> ne?

Tiurilate mi forgesis aldoni, ke pri W. H. Trompeter, kiu savis la E-movadon
en la 1890aj jaroj, oni kutimas diri, ke li estis "termezuristo". Certe li
ne estis geometriisto. Mi nun ne volas esprimi opinion pri "termezurado" kaj
"kampomezurado". Jxus mi malkovris, ke "geodezio" estas oficiala vorto.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2008, 7:54:26 AM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Tiurilate mi forgesis aldoni, ke pri W. H. Trompeter, kiu savis la E-movadon 
en la 1890aj jaroj, oni kutimas diri, ke li estis "termezuristo".
Bone. Tio estas plia argumento favore al "termezuristo".

Jxus mi malkovris, ke "geodezio" estas oficiala vorto.
Ni nun havas la linion:

geodezi-o --> ter-mezurado, mond-o-mezur-ad-o

Mi komprenis, ke temas pri tio, tio estas pri mezurado de la mondo, de ĝia kurbiĝo, ktp.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2008, 9:27:01 AM10/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
En la nederlanda "geometrio" estas "meetkunde", kiun oni povus traduki per "mezur-scienco".
Tre bone, Leo! La nederlanda certe helpas la samsignifaĵon "mezur-scienco".

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2008, 6:28:26 PM10/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

1) Mi ne starigus apartan linion pri “geometrio”, cxar ja temas pri vorto internacie konata kaj senprobleme rekonebla; nur se oni volas studi gxian etimologion oni malkovras, ke tiu scienco naskigxis kiel praktika tekniko por mezuri la egiptajn kampojn post inundoj.

Aliflanke, laux mi ne estas tauxge uzi la terminon “mezurscienco”, kiu havas tute alian signifon (oni mezuras ne nur longojn, largxojn kaj simile, sed ankaux multegajn aliajn aferojn, de la pezo gxis la tempo, de fizikaj fenomenoj gxis muziko)

 

2) eventuale, oni povus starigi linion pri geometro, por distingi:

- studulo pri geometrio: geometro

- spertulo pri mezurado de terenoj: termezuristo, kampomezuristo

- spertulo pri konstruajxoj: konstruteknikisto

 

Kuriozajxo: en la “Dia Komedio” de Dante estas uzata dufoje la vorto “geometro”, sed cxiam en la unua signifo:

 

Euclide geometra (Dante): Eŭklido geometro (trad. Peterlongo kaj Dondi); Eŭklido geometra (trad. Kalocsay)

 

qual è ‘l geometra che tutto s’affige per misurar lo cerchio (Dante): kiel klopodas ege geometro la cirklon por mezuri (Peterlongo); kiel geometro per streĉ’ impona planas mezuri cirklon (Soranzo); kiel la geometro sin koncentras al cirkla kvadratur’ (Dondi)

 

Saluton

Antonio De Salvo

 

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2008, 4:58:52 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

1) Mi ne starigus apartan linion pri “geometrio”, cxar ja temas pri vorto internacie konata kaj senprobleme rekonebla;

Nun, fakte, ni havas linion kun =, sed ni ankorau' ne finis la esploradon. Kiel, Vastalto, oni diras "geometrio" en la japana kaj ĉina?

2) eventuale, oni povus starigi linion pri geometro . . . 

- spertulo pri konstruajxoj: konstruteknikisto

Mi ĵus aldonis "konstru-teĥnikisto".

Amike

Renato

HIROTAKA Masaaki

unread,
Nov 1, 2008, 6:23:04 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

>Nun, fakte, ni havas linion kun =, sed ni ankorau' ne finis la
>esploradon. Kiel, Vastalto, oni diras "geometrio" en la japana kaj ĉina?

Cxi-okaze nek la japana nek la cxina multe helpos. La cxina fonetike
transskribis "geo"-n per "幾何" kaj aldonis "学" (scienco). Kaj la
japana enportis la cxinan vorton (la cxinajn literojn).
En la japana "geometrio" estas "幾何学 [kika-gaku]", kiu ne havas
apartan sencon krom "geometrio".

Vastalto

Renato Corsetti

unread,
Nov 1, 2008, 6:51:36 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:
En la japana "geometrio" estas "幾何学 [kika-gaku]", kiu ne havas 
apartan sencon krom "geometrio".
Ĉu, tamen, la elementoj kika kaj gaku havas propran signifon ankaŭ se nur en tiu vorto?

Amike

Renato


HIROTAKA Masaaki

unread,
Nov 1, 2008, 7:26:19 AM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

"kika" estas pruntita vorto el la cxina kun la senco "geometrio". Oni
ne povas analizi gxin.
"gaku" signifas sciencon kaj plejofte estas uzata sufikse.
En la japana "kika" kaj "kika-gaku" estas komplete samsencaj.

Amike

Vastalto

HIRAYAMA Tomohiro

unread,
Nov 1, 2008, 9:52:42 PM11/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto jam komplete skribis pri la japana kaj la cxina
vorto por "geometrio". Permesu al mi aldoni malgravajxon.
En la japana, la 2 ideogramoj por "kika" ("geometrio"),
se oni prononcas ilin "ikubaku", signifas "kiom".
("Ikubaku" estas arkaisma vorto.)
Ankaux la cxina vorto signifas (dialekte?) "kiom".
"Ikubaku" ofte aperis en lernejaj matematikaj libroj.
"Sxajnas, ke en geometriaj lernolibroj "ikubaku" malofte
aperas" tiel skribis mia patro HIRAYAMA Akira (1904--1998),
kiu studis historion de japana matematiko, en 1930-aj
jaroj. HIRAYAMA Tomohiro, Sendai, Japanio

Renato Corsetti

unread,
Nov 2, 2008, 4:00:20 AM11/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, HIRAYAMA Tomohiro, pro la aldonaj informoj pri geometrio en la japana kaj en la ĉina.

Sentu vin libera skribi kaj konsili.

Amike

Renato


noammohr

unread,
Jul 24, 2025, 11:54:34 PMJul 24
to la bona lingvo
Ni havas: 
  • geometrio ~ formoscienco, mezurscienco
Sed tio ne estas ĝusta, geometrio ne estas scienco. Alia problemo estas, ke ni jam havas
  • morfologio -> formoscienco
Do mi rekomendas anstataŭe:
  • geometrio ~ formomatematiko, mezurmatematiko
Komentoj?


Por komparo, kelkaj aliaj lingvoj:
  • Vjetname: formostudo
  • Taje: liniokalkulado
  • Islande: spacostudo
  • Arabe: mezurado
En la ĉina, japana, korea oni uzas vorton laŭsone prenitan de "geometrio", sed nur apenaŭ similan:
  • Ĉine: ĝiho-studo
  • Japane: kika-studo
  • Koree: giha-studo
(La laŭvorta signifo en tiuj lingvoj estus "kiom-studo".)

noammohr

unread,
Aug 4, 2025, 6:10:49 PMAug 4
to la bona lingvo
Mi rimarkas, ke ni havas linion:
  • geometro -> geometriisto, termezuristo, kampomezuristo, konstruteĥnikisto
Mi aldone proponis, kiel mi proponis por "geometrio", la simpligojn: formomatematikisto, mezurmatematikisto.

Aŭ se ni retenas la nunajn simpligojn de geometrio kun -scienco malgraŭ mia propono, mi proponus la samajn kun -sciencisto.

Kaj ni havas linion:
  • stereometrio -> tridimensia geometrio
Al kiu mi aldonus veriojn kun la alternativoj: tridimensia formomatematiko, k.s.

Françoise NOIREAU

unread,
Aug 6, 2025, 2:16:53 PMAug 6
to la-bona...@googlegroups.com
Do mi rekomendas anstataŭe:
geometrio ~ formomatematiko, mezurmatematiko

Bone.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/9fae6a13-3165-4b0d-ba5b-b1729bbcd1cfn%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages