Rapide trarigardante la malnovajn (nelegitajn) mesag’ojn, mi vidis, ke estis mallonga diskuto pri la vorto “skafaldo”. En “La s’tona urbo” tio trovig’as inter la neoficialaj vortoj, kiujn mi uzis en la romano. Mi uzis neoficialajn vortojn nur post serioza pripensado, kiam ili vere s’ajnis al mi la sola praktika solvo.
Mi ne povas facile trovi la kuntekston en la romano, sed mi memoras, ke temas pri la skafaldo uzata de konstruistoj. Kiel oni nomas tiun strukturon, sur kiu grimpas la konstruistoj por atingi la altajn etag’ojn de domo, kiun ili konstruas? Eble ”trabaro” estus unu solvo, sed c’u tio donas la impreson, ke la aj’o estas farita el ligno? Kaj g’uste en la kunteksto de konstruado, c’u tio ne povus rezultigi miskomprenojn – c’ar eble la konstruata domo efektive havus trabojn interne?
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
J-K. Rinaldo el Padova.IT:EU
Anna Lowenstein ha scritto:
> Rapide trarigardante la malnovajn (nelegitajn) mesag'ojn, mi vidis, ke estis
> mallonga diskuto pri la vorto "skafaldo". En "La s'tona urbo" tio trovig'as
> inter la neoficialaj vortoj, kiujn mi uzis en la romano. Mi uzis
> neoficialajn vortojn nur post serioza pripensado, kiam ili vere s'ajnis al
> mi la sola praktika solvo.
>
> Mi ne povas facile trovi la kuntekston en la romano, sed mi memoras, ke
> temas pri la skafaldo uzata de konstruistoj. Kiel oni nomas tiun strukturon,
> sur kiu grimpas la konstruistoj por atingi la altajn etag'ojn de domo, kiun
> ili konstruas? Eble "trabaro" estus unu solvo, sed c'u tio donas la
> impreson, ke la aj'o estas farita el ligno? Kaj g'uste en la kunteksto de
> konstruado, c'u tio ne povus rezultigi miskomprenojn - c'ar eble la
>Mi tute pledas por agnosko de la grava vorto SKAFALDO!
Bone. Mi jam forigis plurajn alternativojn kaj baldau' forigos la
tutan linion, kaj krome g'i enhavas la signon =.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~