Mi revenas al la fuŝvorto 'remito', ĉar mi ĵus korektis - en traduko el la franca "san rémission" - sen remito. Kompreneble la kompatindulo ne konis la vorton remito, sed trovis ĝin en la PIV serĉante per rem-, kaj tie trovis kaj facilanime uzis ĝin, findante tiun vortaron, kiu estas vera falilo.
En nia aktuala versio troviĝas: remito (med): malpliiĝo.
Al tio aldonendas: mildiĝo, provizora mildiĝo; (fig): sen remito, senremite: senprokraste, senkompate, senindulge, definitive.
Tiu ĉi punkto estas bona okazo por vaste averti kontraŭ senkritika uzado de la PIV.
Kore,
Vilhelmo
-- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org--
“Diri tion, kio estas, estas la plej revolucia ago.” (Rozo Luksemburgo)