Date: Tues 20 Jan 2009 01:21
From: Bertilo Wennergren
Otto:
>> Preterpase: cxu oni ne _sxargas_ (sen cxapelo sur g) pilojn/akumulilojn,
>> same kiel oni sxargas armilojn, sed malkiel oni _sxargxas_ cxaron?
bona demando: law PIV (nur piv) ni uzu la vorton "kargo". Cxu tio
signifas ke "sxargxawto" kaj "sxargxaviadilo" estas maluzendaj
Bertilo:
> Oni shargas pilon/baterion au pafilon.
klare
> Oni sharghas charon (krom se ghi uzas elektran motoron,
> kaj oni volas aldoni elektron al ties pilo...).
Cxu vi celis: oni NE sxargxas cxaron (ESCEPTE DE.... ?
gxis, Ronaldo
law PIV (nur piv) ni uzu la vorton "kargo". Cxu tio signifas ke "sxargxawto" kaj "sxargxaviadilo" estas maluzendaj
Miaopinie, jes.
Ĉu ni devus havi linion pri "karg-"?
> From: Bertilo Wennergren
>> Oni sharghas charon (krom se ghi uzas elektran motoron,
>> kaj oni volas aldoni elektron al ties pilo...).
>
> Cxu vi celis: oni NE sxargxas cxaron (ESCEPTE DE.... ?
Oni ja sharghas charon, t.e. oni metas sur ghin ion,
kion oni volas transporti per la charo.
Sed oni ankau povas shargi charon, t.e. oni metas en
ghin (en ghian pilon) pli da elektro. Tiam temas pri
charo kun elektra motoro (se tiaj ekzistas...).
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Certe jes. Tre surprizis min, ke ni ankoraŭ ne havas la linion.
karg-o --> ŝarĝ-o (de var-o-j)