Mi mem estas tre g’enata de homoj, kiuj uzas “probable” anstatau’ “vers’ajne”. Tio estas tipa ekzemplo de enkonduko de vorto, kiu pli similas nacilingvan vorton kaj iom post iom anstatau’as pli malnovan Esperantan kunmetaj’on. “Probablo” fakte apartenas al la 3a OA, sed lau’ mia kompreno, g’i komence havis nur matematikan signifon. Tio konstante okazas: oni enkondukas novan radikon, insistante ke g’i havas nur fakan signifon, sed poste g’i g’eneralig’as kaj forpus’as jam ekzistantajn Esperantajn formojn. Sama afero okazis pri la vorto “rilaksi”, kiu teorie havis nur sciencan signifon, sed nun kompreneble estas g’enerale uzata en la senco “malstrec’ig’i”.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: martedì 30 ottobre 2007
9.32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo)
"probabla", "terminologio"
>Mi proponas aldoni al la listo la jenajn du listerojn:
>
>probabla --> vers'ajna
>terminologio --> terminscienco, terminaro
>
>Kion opinias la aliaj?
Mi estas por-a. Cetere rigardante PIV-on por vidi la statuson de
terminologio, mi makovris la "radikon" "termo-", kiu en sciencaj
vortoj signifas "varmo". Strange "terminologio" ne estas oficiala.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
>Sama afero okazis pri la vorto "rilaksi"
Malkonsilita en niaj listoj.
Ofte tiu vorto tauxgas, se oni pensas pri gxiaj eroj VER kaj SXAJN; ekzemple
rakontita historio povas esti versxajna en la senco, ke gxi vere estus
povinta okazi tiel. Sed kiam oni parolas pri 50-procenta "versxajn(ec)o",
estas malfacile defendi, ke tio, pri kio oni parolas, sxajnas vera
50-procente. Se oni elektus pli trafan tradukon ol pauxsajxon de la germana
"wahr-schein-lich", mi eble povus malhavi "probabla".
> Cetere rigardante PIV-on por vidi la statuson de
> terminologio, mi makovris la "radikon" "termo-", kiu en sciencaj
> vortoj signifas "varmo".
Laux miaj vortaroj gxi estas matematika termino signifanta proksimume
"elemento", norvege "ledd", kiu povas signifi cxu "cxenero", cxu "artiko"
(la germana vorto, laux mia kompreno, estas "Glied"). Mi povus uzi "termo"
ankaux en gramatiko: tio, kio venas post "ol" en kompara frazo, estas "la
dua termo de la komparo". En tiu kazo "sintagmo" kaj "elemento" estus
kandidatoj, sed eble "sintagmo" estus tro preciza kaj "elemento" tro
malpreciza.
Iom urgxe,
Otto
>> Cetere rigardante PIV-on por vidi la statuson de
>> terminologio, mi makovris la "radikon" "termo-", kiu en sciencaj
>> vortoj signifas "varmo".
> Laux miaj vortaroj gxi estas matematika termino signifanta proksimume
> "elemento", norvege "ledd", kiu povas signifi cxu "cxenero", cxu
> "artiko" (la germana vorto, laux mia kompreno, estas "Glied"). Mi povus
> uzi "termo" ankaux en gramatiko: tio, kio venas post "ol" en kompara
> frazo, estas "la dua termo de la komparo".
Vi parolas pri la radiko TERM/. Sed ekzistas ankaŭ la (fushega)
radiko (ech prefikso) TERMO/. Ghi signifas "varmo". TERMO/ per
si mem jam estas ege evitinda. La ekzisto de TERM/ ankorau
plifortigas la maltaugecon de TERMO/.
Por ankorau pliigi la kaoson PIV enhavas ankau "term/o/j"
= "En la Roma antiveco, publikaj banejoj".
Kaj pli: "termi/o" = "Korpa temperaturo (en kunmetajhoj)",
kaj "termik/a" = "Rilata al varmo; funkcianta per varmo".
Chu eblas pli plena ignorado de la 15-a regulo?
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>Chu eblas pli plena ignorado de la 15-a regulo?
Eble atendu la NNPIV-on! (Nova Nova PIV)