trauxmatologi-o
kaj trauxmatolog-o
Do, ankaŭ pri tiuj ni devas elpensi simplan
esprimon.
Kio pri
traŭmatologi-o --> vund-o-kurac-ad-o, traŭm-o-kurac-ad-o
traŭmatolog-o --> vund-o-kurac-ist-o,
traŭm-o-kurac-isto ?
Amike
renato
Renato Corsetti:
Trauxm(at)o povas rilati al korpo aux al animo (en cxi tiu dua kazo, mi uzas ankaux “animperturbo”, kaj la neoficialan “sxoko”).
Trauxm(at)o kaj vundo ne estas sam-ampleksaj sinonimoj. Trauxm(at)o ofte kauxzas vundon (ekzemple, ostorompigxo pro akcidento povas akompanigxi kun lezo/ vundo de la supra hauxto kaj de la karno); sed ne cxiam (krania trauxmato povas ankaux ne montrigxi ekstere per vundo, tiel ke oni bezonas radiologiajn ekzamenojn por malkovri gxin).
Siavice, vundo ne necese ligigxas kun trauxmato (ekzemple, hauxtaj vundoj dependaj de diabeto, reuxmatoida artrito, infektaj malsanoj, tumoroj ktp).
En la komunuza lingvo (almenaux en Italujo), trauxm(at)o estas strikte ligita kun forta kontuzo aux kun ostofendigxo aux kun ostorompigxo: traumatologo estas la specialisto, kiu kuracas frakturojn kaj similajxojn, kaj trauxmatologio estas la scienco, kiu okupigxas pri tio.
En Italujo ekzistas pluraj malsanulejoj kun nomo “Centro Traumatologico Ortopedico” (Ortopedia Trauxmatologia Centro), kies “klientoj” estas precipe la viktimoj de strataj akcidentoj, kaj en la montara skiloko Fassa (provinco Trento)
http://www.apss.tn.it/Public/ddw.aspx?n=27461
aktivas dum la skisezono aparta “centro di primo soccorso traumatologico” (= unuahelpa traumatologia centro), evidente por kuraci la frakturojn de la skiantoj…
Konklude: mi evitus starigi kiel samsignifan vorton “vundo”; aux mi precizigus, ke gxi estas uzebla nur en tre gxenerala (nefaka) senco.
Gxis
Antonio
P.S.:
1) la formo “trauxmo” ligigxas kun la nominativo de la responda greka vorto (en la italan, samkiel en aliajn lingvojn, efektive gxi eniris tiamaniere, kiel “trauma”), sed la derivitaj terminoj eniris la aliajn lingvojn surbaze de la genitivo “traumatos”, jen kial (ekzemple) la italaj vortoj traumatologo, traumatologia. En esperanto, laux mi oni devus fari principan elekton inter la du formoj, kaj decidi cxu diri trauxmo-trauxmokuracisto-trauxmokuracado aux trauxmato-traumatokuracisto-trauxmatokuracado;
2) se esti harfendema, -logo kaj –logio ne rilatas al kuracisto kaj kuracado, sed al fakulo/ specialisto/ sciencisto kaj al scienco;
3) kvankam tio ne devas/ povas influi sur la elekton, mi ne povas forgesi, en mia sukkonscio, ke en la germana “Traum” signifas “songxo, revo”, kaj en mia junagxo mi kantetis al germana knabino vortojn kiajn “Du bist ein Traum in mein Liebzeit” (vi estas revo en mia vivtempo)…
Ni havas la linion:
traŭmat·o ~ traŭm·o
Mi volus aldoni la variaĵon "vund-o".
Mi dankas pro la atentigo.
En la eldono de NPIV de 2002, kiun mi posedas, sxok- ne estas indikita kiel oficiala; cxu la oficialigo okazis post tiu dato?
Gxis mia (antauxnelonga) eniro en cxi tiun liston, verdire mi neniam zorgis pri fundamenteco aux oficialeco de la esperantaj radikoj, cxar suficxis al mi ilia listigo en PIV; jen kial mi estas sensperta pri cxi tiu temo.
Gxis
Antonio
Gxis mia (antauxnelonga) eniro en cxi tiun liston, verdire mi neniam zorgis pri fundamenteco aux oficialeco de la esperantaj radikoj, cxar suficxis al mi ilia listigo en PIV; jen kial mi estas sensperta pri cxi tiu temo.
Andreas: Okaze de vortoj nek Fundamentaj nek oficialaj mi
> diferencigas inter
> a) vortoj fremdaj uzeblaj lau Regulo 15 (kiujn ordinare mi facilanime
> uzas, char lau Zamenhof ili apartenas al Esperanto; ekzemple "diodo"),
> b) formoj novaj*) (kiujn mi tute evitas, krom se ili estas almenau
> oficiale tolerataj de la Akademio, kiel ekzemple "konversi", "un'")
> kaj krome
> c) novaj vortoj (kiujn mi klopodas eviti; ekzemple "perturbi").
>
> *) al formoj Fundamentaj au oficialaj
>
> Mi rekomendas al chiuj esperantistoj tion, ankau tiel diferencigi.
Mi jam faras ĝuste tiumaniere (danke al la ĉijara diskutado ene de la listo
Klasika Esperanto, kie Andreas malfermis niajn okulojn). Dankon, Andreas!
Amike
Tomaso
En la tago de l' Lasta Jugho Sankta Petro unue okupighos pri tiuj, kiuj pekis per uzado de ne-aprobitaj formoj novaj ...
jen du vortoj kiujn mi volonte vidus malaperi!
> Intertempe REVO havas la novajn kapvortojn:
>
> trauxmatologi-o
> kaj trauxmatolog-o
tiuj indikas fizike ekzistantan damagxon al la korpo. La problemo estas ke
multe da homoj uzas la saman vorteton por psihxaj ....perturboj (?) (angle:
traumatised)
Law mi necesas klare distingi...
gxis, Ronaldo