Re: iga ajxo/igajxo

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Nov 12, 2008, 2:24:25 PM11/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
From: Tomaž Longyka

>"Mortigaĵo" = "aĵo mortigita"
>"mortiga aĵo"= "mortiga ilo" = "mortigilo".

> Ŝajnas, ke mortigaĵo kaj mortiga aĵo ne havas la saman
> sencon. Se ili havus, Eo ne bezonus la sufikson -il-.

forta argumento, cxu jes?

From: HIROTAKA Masaaki

Tomaž Longyka <tom...@volja.net> skribis:
>>Ili ne estas ajxoj, per kiuj oni *-igas, sed aĵoj , kiuj estas igitaj. Do,
>>kiuj estas rezulto de igado.

> Vi maltrafas.
> Bonvolu legi el la Malnova Testamento:
> Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: Vinon kaj ebriigajxon
> ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon
> de kunveno, por ke vi ne mortu.

> Kion signifas tiu "ebriigajxo"?

Versxajne gxi estas *ewfemismo* por alkoholajxo, aw gxi havas
signifon kiu ampleksas ankaw kanabinajx- kaj fungo-infuzajxojn.

[cetere, nomi kanabinajxon "ebriiga" estas kiel nomi kison piedbato]

Kiel ajn, mi ne pretas prezenti ion kiel modela, nur cxar gxi
aperis en teksto el la pratempo de la lingvo. (intertempe
ekzemple la verbo "sxati" transprenis unu signifon de "ami",
kaj cedis sian originan al "aprezi") Mi nepre ne instruus
la nunan nederlandan al korea kamparano per biblio el la
19-a jarcento....
gxis, Ronaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages